Dronante ĉe la festo

Mia intenco por la nova jaro, eliri almenaŭ unufoje semajne, foje ricevas siajn ironiajn momentojn. Kiam antaŭ du semajnoj mi vizitis koncerton de TV Buddhas, mi eksciis ke ili faris filmon pri sia turneo tra Usono en 2010 kun la nomo Band In The Modern World. Tiun filmon hodiaŭ montris la eta kinejo Cinema – la sama, kiun mi vizitis dum la festo de naskiĝtago.

Unua ironio: Kvankam mi intence iris al filmo kaj ne denove al koncerto en Gleis 22 kiel dum la antaŭaj semajnoj, tamen denove tiu ejo estis envolvita, ĉar ĝi prezentis la filmon.

Dua ironio: Mi alvenis kun varbfolio kontraŭ kiu oni jam ricevis rabaton. Sed la kasisto iomete atente rakontis, ke dum la provspektado montriĝis, ke la bildkvalito de la filmo ne estas tre alta. Pro tio li donis eĉ pli grandan rabaton kaj ofertis senpagan trinkaĵon. La Cinema, almenaŭ laŭ mia kliŝa imago, estas kinejo de alta kulturo.

Tria ironio: Mi sciis antaŭe ke la dokumenta filmo montras la absolutan malsukceson de la turneo, kiu grandparte okazis sub ridindaj cirkonstancoj. La kunlaboranto de Gleis 22, kiu bonvenigis la spektantojn, denove avertis pri la malalta kvalito de DVD kaj ke ĝi daŭrus nur 66 minutojn (kiel mi jam sciis el anonco) kaj ne 93 minutojn (kiel oni ŝajne anoncis al la kinejo kaj al li). La filmo montras la muzikistojn, kiuj spertas seniluziiĝon post seniluziiĝo – kaj reale la DVD mem estis granda seniluziiĝo por la Cinema kaj Gleis 22.

Kvara ironio: Mi ne restis hejme por intence fari ion alian. Sed la prezentanto kun iom da embaraso anoncis, ke preskaŭ ĉio estas videbla ĉe YouTube aŭ tra la taglibro de la grupo. Kiel mi poste eltrovis, tio ankaŭ troviĝas aldonaj, pli fruaj videoj.

Malgraŭ ĉio tio, mi tre ŝatis la filmon kaj ĝuis la vesperon. “Band In The Modern World” estas mikso inter The Blair Witch Project (laŭ la kvalito, la kameraa perspektivo kaj la ofte deprimiga etoso) kaj This Is Spinal Tap (filmo pri turneo tra Usono kiu iĝas ĉiam pli terura).

Decida fakto estis, ke mi jam estis vidinta la tri membrojn de la grupo reale, kaj ke ili estis farintaj bonan koncerton. De la muziko dum la koncertoj mem oni spertas relative malmulte. Tamen kelkajn kantojn ili ludis kiel sonŝpuron. La tri bandanoj havas klaran rolodividon: La virino estas la belulino, pesimisma kaj ofte dormema. La altulo estas la simpatia belulo, plena je energio kaj optimisma. La ĉefo de la grupo estas iomete apatia kaj ofte rakontas la malbonajn novaĵojn. Ĉiuj tri povas aspekti tre melankolie. Krome la longaj kaj buklaj haroj kreas la efikon de ribelemo kaj/aŭ dolĉeco.

Nur post tiu filmo mi vere komprenis, kiom bonaj estas tiuj koncertoj en Gleis 22 por la grupoj, kiuj ludas tie. Sed mi finu la enskribon per io pozitiva, nome muzikvideo de TV Buddhas:

TV Buddhas: Fun Girls

2 pensoj pri “Dronante ĉe la festo

  1. Resonado: Jaroj de malvarma blanka neĝo « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Ĉiu serĉas ion « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: