Arkivoj de etikedoj: quentin tarantino

Bezonatas du koroj nur por teni amon

La filmo True Romance baziĝas sur la unua scenaro, kiun Quentin Tarantino finverkis. Post lia granda sukceso kiel aŭtoro kaj reĝisoro de “Reservoir Dogs”, liaj pli malnovaj verkoj ricevis atenton.

Ekzistas DVD-eldono de True Romance kun tri (!) diversaj aŭdokomentoj por la kompleta filmo kaj pliaj por partoj. Mi bezonis longege por spekti kaj aŭskulti ĉion.

Kutime Tarantino estas sufiĉe insistema pri la ĝusta muziko por siaj filmoj kaj li ankaŭ notis en la scenaro, kiun kanton oni uzu kiam. Tamen je la fino elektiĝis alia muziko ol tiu dezirita de Quentin Tarantino, kun la escepto de “A Little Bitty Tear” de Burl Ives.

Unu elektronika peco, tekno kun tre malluma sono, ekzemple forte memorigas min pri la muziko de Mortal Kombat. Je la fino eksonas Elvis-stila muziko de Chris Isaak. Laŭ la titolo, ĝi tamen pensigas al U2 kaj ties kanto Two Hearts Beat As One.

Chris Isaak: Two Hearts

Kiel virgulino

Venis la tempo por skribi pri la filmo Reservoir Dogs de Quentin Tarantino. Ĝenerale direblas ke muziko en liaj filmoj ĉiam ludas gravan rolon. Sed ofte oni parolas pri ĝi. Komence de Reservoir Dogs ekzemple, la ĉefaj karakteroj parolis pri kantoj de Madonna. Entute ili mencias kvar: Like A Virgin, True Blue, Borderline kaj Papa Don’t Preach.

Like A Virgin ricevas detalan analizon. Pri la signifo de la teksto mi ne volas longe cerbumi, sed la kantado de Madonna ankoraŭ neniel atingas la nivelon, kiun ĝi havis poste. Oni forte rimarkas, ke estas frua kanto el ŝia kariero. Ŝi sonas kiel unu el tiuj multaj popmuzikaj stelulinoj el la 1980aj jaroj. Neniu miraklo, ke kelkaj tiam vidis en ŝi nenion pli ol kantistinon por surfaca diskoteko-muziko.

Madonna: Like A Virgin

Sed en ŝia verkaro troviĝas alia kanto, kiu komenciĝas per “Like A”. Ĝi apartenas al la kvin kantoj, kiujn mi forte ligas al festoj el mia studotempo, kaj al la “kvin virinaj kantoj“, per kiu senespera DĴ provas dancigi la virinojn kaj plenigi la dancejon. “Like A Prayer” ne estis la klasika Madonna-kanto por mi – tiuj estis “La Isla Bonita” kaj “Who’s That Girl”, kiel mi menciis hieraŭ, sed ĝi estas tiu, kiu malgraŭ sia aĝo ĉiam denove ludiĝas en diskotekoj kaj dum festoj.

Madonna: Like A Prayer