Afiŝoj kun etikedo ‘axis of awesome’

Mi jam regas kelkajn gitaroakordojn

lundo 16 Novembro 2009

Tra unu el la plej popularaj germanlingvaj blogoj mi malkovris tre amuzan kanteraron. Ne temas pri kanto-eraro, sed multaj pecoj de diversaj kantoj, kantitaj kune. La grupo ĉiam ludas la samajn kvar akordojn (C G Am F – eble en alia dutalteco) kaj tiel montras, ke dekoj da kantoj uzas ilin!

Ĉe Youtube mi trovis diversajn versiojn de “The Axis Of Awesome: 4 Chords”. Por la komenco, aŭskulatadon indas studia surbendigo kaj koncerta surbendigo.

Du kantoj venas al mia menso, kiu ne enestas: “The Police: So Sonely” kaj “No Woman, No Cry” (ekzemple de Bob Marley, The Fugees…). Alia populara vicordo de tiuj kvar akordoj estas C Am F G.