Afiŝoj kun etikedo ‘marillion’

Stranga motoro

dimanĉo 22 Novembro 2009

Lastatempe mi rakontis tiom multe pri kantoj, kiuj uzas elementojn el pli fruaj verkoj, ke indas ankaŭ mencii ekzemplon, kie okazis io alia: Mia orelo signalis similecon, sed ne estis iu rekta transpreno de melodio, refreno aŭ samplaĵoj. Temas pri la kanto This Strange Engine el la samnoma albumo de Marillion.

Dum kelkaj linioj, la muziko ege similas al la refreno de “Mercy Street” de Peter Gabriel. Pli precize estas la parto, kiam Steve Hogarth kantas:

And the sun on the equator
Setting like an ember thrown to deep water

Tio estas ĉe minuto 10:47 en la origina versio kaj ĉe minuto 15:42 en la remikso de “The Positive Light”. Fakte en la remikso la simileco estas multe pli forta pro la resto de la muziko, kiu konsistas el sinteziloj. Pro tio mi ankaŭ supozas, ke estas pura hazardo. Tamen mi ĝojas, ke mi rimarkis tion, kvankam la Marillion-kanto en ambaŭ versioj daŭras pli ol 20 minutojn kaj mi nur poste ekkonis “Mercy Street”.

La remikso-albumo de “The Positive Light” havas alian raran kvaliton: Mian plej ŝatatan kanton de ĝi, 80 Days, mi unue regule aŭskultis en sia nova versio. Estis la elektronika refaro, kiu instigis min entute pritrakti kaj akiri la originalon.

Nur Dio scias la kialon

dimanĉo 1 Aprilo 2007

Unu afero, kiun mi neniam komplete komprenos, estas kompiloj de unu artisto aŭ grupo. Foje temas pri “la plej bonaj kantoj”, foje pri “la plej grandaj sukcesoj”, foje pri “la disketoj”. La diferencoj estas etaj. Sed ĝuste la etaj detaloj ofte kaŭzas la kapdolorojn!

Disketa kompilo ŝajnas facila afero kaj sekura elekto. Sed foje ekzistas diferenco inter la disketa kaj la albumo versio kaj se oni volas havi la plenan version, tiun oni ne ricevas per disketa kompilo. (Kutime disketa versio daŭras 3:30 minutojn por esti ludebla en la radio, dum la albuma versio estas pli longa. La plej grava escepto estas “Lavender” de Marillion, kiun la grupo devis plilongigi por fari el ĝi disketan kanton.)

La “plej grandaj sukcesoj” ne nepre konsistas nur el la disketoj. Kelkaj kantoj neniam eldoniĝis kiel disketoj, sed la artisto tamen tre famiĝas per ili, ekzemple ĉar la publiko tre ŝatis ĝin dum koncertoj aŭ ĉar ĝi iam estis uzita en filmo. Rerigardante oni demandas sin, kial la diskeldonejo estis tiom stulta kaj ne vidis resp. aŭdis, ke tiu kanto estus bonega kandidato por disketo. Sed ankaŭ povas okazi la malo: Iu kanto estas evidenta miselekto. Eble ĝi ne bone redonas la stilon de la grupo aŭ la albumo. Eble ĝi simple ne kaptas la guston de la aŭskultantaro aŭ la modon de la tempo. Ĉiel ajn la disketo mem montriĝis malsukceso kaj tial ĝi ne aperas sur la kompilo.

Kio estas la “plej bonaj kantoj” de iu artisto, kompreneble vaste dependas de la persona prefero. Aliflanke tio ofertas la ŝancon, fari bonan elekton inter disketoj, ŝatataj kantoj dum koncertoj kaj bonaj kantoj de albumoj, kiujn eble ne eblas redoni en tiu formo vive.

Mi konas multegajn ekzemplojn por tiaj diskoj. Kio i.a. instigis min skribi pri tio hodiaŭ, tamen estas la jenaj kompaktdiskoj el mia lastatempa muzika vivo:

“The Very Best Of Talk Talk – Natural History”

Tiu grupo estas ekzemplo por la maldezirinda fenomeno, ke ekzistas multaj diversaj kompiloj. Kompreneble ĉiu kompaktdisko enhavas iomete alian kantoelekton. Kiel normalmorteblulo eltrovu, kiu el tiuj diskoj estas la plej taŭga? Je la fino mi rezignis kaj simple aĉetis tiun diskon, kiu estis havebla en magazeno kun uzitaj diskoj je modera prezo. La disko mem plaĉas al mi kaj indas alifoje skribi pli detale pri ĝi, sed mi demandas min, ĉu alia eldono estintus pli bona.

“Cross Road – The Best Of Bon Jovi”

Tiun diskon mi jam aĉetis antaŭ ĉirkaŭ kvar jaroj. Cetere denove temis pri uzita ekzemplero. La plej grava kanto estas “Keep The Faith”, kiu restis en mia memoro ekde 1992, kiam ĝi estis aktuala.

Sed kiel mi nur jarojn poste eltrovis, la kompaktdisko ne enhavas ĉiujn disketojn – simple estis jam tro multaj. Inter la mankantaj kantoj troviĝas ĝuste tiu, kiun mi unue konis, nome “Born To Be My Baby” el la jaro 1988. Tial mi fine de decembro aĉetis la albumon “New Jersey”.

Ke Bon Jovi estas la artisto, kiu ludis tiun kanton, fakte mi eksciis nur pro tio, ke la grupo J.B.O. mencias tion en sia kanto “Medtl-Gschdanzl“. Kaj tiun kanton mi konas tra disko, kiun mi nur aĉetis antaŭ unu jaro.

Post tiom da bruo libereco estas silento

sabato 18 Marto 2006

Kiam mi post plurjara serĉado trovis kaj aĉetis la sonŝpuron de la filmo “Willow“, mi rimarkis, ke ĝi enhavas nur ok pecojn, tamen plurajn tre longajn. Tio tute kontraŭas la kutimon, ke tiaspecaj muzikaĵoj prezentas diversajn temojn aŭ situaciojn el la filmo, sed ne kvazaŭ la akompanan muzikon el tuta aro da scenoj kun tre diversaj etosoj. La tri plej longaj pecoj el la menciita sonŝpuro estas “Tir Asleen” (10:47), “Willow the sorcerer” (11:55) kaj “Bavmorda’s spell is cast” (18:11).

Kelkajn jarojn poste, kiam mia KD-kolekto jam estis sufiĉe kreskinta kaj mi regule trarigardis kaj aŭskultis ĝin, tiu longa daŭro de la pecoj pensigis min. Kiuj tre longaj kantoj troviĝas en mia muzikkolekto? Per “tre longa” mi ne alcelas ion inter 6 kaj 7 minutoj – tiajn kantojn mi ja posedas abunde kaj uzas kelkajn el ili por necesejaj paŭzoj dum mia DĴumado. Kiel kriterio servu la limo de 10 minutoj (kompreneble tute hazarda numero, kiu ricevas sian signifon nur pro la atingo de dua cifero).

La unua kanto, kiu tuj venis al mia menso, estas “This Corrosion” de “Sisters of Mercy”. Ĝin mi konas ankoraŭ el mia studenta tempo, ĉar tiam oni aŭskultigis ĝin dum studentaj festoj. Imprese, se oni konsideras, ke ĝi daŭras 10:16 minutojn. Ankaŭ Marillion, progresema poprokgrupo, ŝatas produkti longajn kantojn, ekzemple “House”. Ĝi havas nur du sekundojn malpli kaj troviĝas sur la brila “marillion.com“-albumo. La kompaktdisko kun “The Positive Light”-remiksoj de Marillion-kantoj enhavas du tre longajn kantojn, nome “Estonia” (11:43) kaj “This Strange Engine” (20:38).

La plej longa kanto tamen troviĝas sur la albumo “Made in Heaven” de la famega rokgrupo Queen. Temas pri ambjenta peco, kiu ne havas nomon, do ne troviĝas sur la titollisto. Ĝi daŭras 22:32 minutojn. Plej kurioze, ĝi sekvas ege mallongan kanton, kiu same ne havas titolon kaj siavice nur daŭras kvar sekundojn! Tiuj du pecoj – la 12a kaj 13a titolo sur la menciita albumo – jam de jaroj interesas min pro siaj strangaj ecoj.