Monataj arkivoj: Novembro 2009

Faru tion

Ekzistas interesa anekdoto pri kanto de Nelly Furtado, nome Do It. La?dire la bazo de la muziko estis simple reuzita muzika?o de alia artisto. La popularan kanton oni konas, ?in oni anka? ludas en Esperanto-diskotekoj:

Oni facile rimarkas la elektronikajn elementojn, kiuj sonas iomete malkutime por Nelly Furtado. Sed en peco en la stilo de komputilaj ludoj el la 1980aj kaj 1990aj jaroj, tio estas tute tipa. Acidjazzed Everything estas de Tempest (Janne Suni). Remikso de tiu kanto de GRG (Glenn Rune Gallefoss) la?dire e? pli similas al “Do It”, sed jen la originalo:

Fakte tiu elektronika tuj memorigis min pri malnovaj komputilaj ludoj, kiam mi la unuan fojon a?skultis “Do It”. Mi posedas la diskon Power Game Hits, kiu enhavas interalie Chris Hülsbeck: Shades.

Reuzado de tiuj klare malnovaj elementoj pli ofte okazas. Pasintan jaron, kiam mi feriumus en Kazan (Rusujo), en la a?tobuso iu junulo sonigis hiphopan kanton, kiu bazi?is ?ajne sur iu malnova komputila muziko.

Tiu sceno de trako?atantoj, kiuj produktas kaj inter?an?as malnovstilan muzikon (kaj foje komponas a? komponis ?in por komputilaj ludoj), jam pli frue alportis interesajn aferojn. Anka? Andreas Viklund, kiu kontribuis al la Elektronika Kompilo de Vinilkosmo, venas de tie, se mi ?uste memoras.

Preta a? ne, jen mi venas

Malgra? ?iu kritiko: Youtube kaj la (anglalingva) Vikipedio povas bone subteni muzik?atanton. Mi skribis pri tio jam plurfoje, ekzemple pasintan decembron kaj povus fari malregulan serion el tio, ?ar mi ?iam malkovras ion novan.

Lastatempe mi eltrovas, de kie venas la muziko por la hiphopo el mia tempo kiel juna plenkreskulo. Je mia granda surprizo, ofte la kantoj bazi?as sur multe pli malnovaj muzika?oj. Specife la nigrula muziko el la 1960aj kaj 1970aj ludas gravan rolon.

En dua duono de la 1990aj jaroj, ekzemple furoris la sekva kanto: The Fugees: Ready Or Not.

La muziko en la malanta?o venas… de Enya! Estas ?ia kanto Boadicea, kiu eksonas tie. E? la basoj jam estas en ?i.

Sed anka? la refrena kantado ne estas verko de The Fugees, sed prenita el alia, pli frua verko, kiu e? portas la saman nomon: The Delfonics: Ready Or Not.

Ne nur la refreno, anka? la muziko de tiu kanto estis reuzita. La facile rekonebla melodio de la latunaj blovinstrumentoj retroveblas ekzemple ?e Missy Elliott: Sock It To Me.

Kaj denove estas kanto el la malfruaj 1990aj jaroj. Mi ?iam opiniis, ke multa muziko el tiu tempo ne estas tre sprita. Sed nun mi scias, de kie venas la originaloj. Kaj mi da?re plulernas kaj pli estimas la laboron de artistoj el pli fruaj jardekoj.

Flugu min al la luno

Mi konfesas: Por recenzi novajn Esperanto-muzikdiskojn, mi bezone multe tro longe, almena? dum la pasintaj jaroj. Aliflanke mi tute ne ?atas la kutiman manieron, kiel oni prezentas fre?e aperintajn verkojn en Esperanto-gazetoj: Homoj surface kaj haste skribas. Plej ofte oni nur redonas la informojn, kiujn la eldoninto mem liveris, a? la?das sen tro akre analizi la produkton. Mi kiel detalfanatikulo ne kapablas skribi tiel. Mia lasta recenzo temas pri “Hotel Desperado”, la dua disko de Esperanto Desperado, kiu aperis en 2004, do anta? kvin jaroj. Tamen indis atendi tiun tempon por fini la tekston. Mi lernis interalie, ke mia plej ?atata kanto de tiu disko, “?i nokte“, reuzas melodion. Kiam mi vizitis la doktori?an feston de Sebastian en junio 2007, lia ?aza ensemblo ludis kanton, kies melodion mi rekonis. Poste li klarigis al mi, ke la kanto nomi?as “Fly Me To The Moon” kaj estas kvaza? klasika?o en tiu muzikspeco. Mi trovis multajn videojn en la reto, sed plej kaptis mian atenton la surbendigo de Karolina Pasierbska:

Vi havas la amon

Jen fenomeno, pri kiu mi jam volis skribi delonge: Foje okazas, ke mi a?skultas iun kanton en la radio a? ?e festo kaj pensas: “Tute klare, ?i estas de artisto X!” Sed tiu certeco trompas kaj fakte nur poste mi eltrovas, ke ?i venas de tute alia grupo. Unu muzika?o, kiu tre agrable surprizis min, estas “You Got The Love (New Voyager Radio Edit)” de “The Source Featuring Candi Staton“. Mi opiniis, ke temas pri kanto de Moby: soula kantado kun melankolia elektronika muziko, tute tipa por li.

Alia agrabla surprizo estas, ke la versio el 2006, kiun mi ekkonis, estas (?is nun) la lasta el multaj remiksoj, kiuj aperis dum la jardekoj. La origina kantado datas el la 1980aj jaroj! Mi a?etis la disketon kun kvin versioj, i.a. mia ?atata, kaj konstatis, ke el origina popmuzika?o i?is ha?za peco en la 1990aj kaj en tiu ?i jardeko, ?i ekhavis melankolian muzikan mantelon. Fakte la moderna versio plej pla?as al mi kaj sonas por mi, kvaza? ?i estus la originalo. La muziko tiom bone substrekas la emocian kantadon, ke malfacilas imagi, ke tiu akompano ne estas la origina!

Estas miraklo

Hodia? estas jubileo por Germanujo: Anta? 20 jaroj okazis la falo de la Berlina muro.

Dum la pasintaj du monatoj, la unua Germana televido (?tata) en?utis siajn nova?elsendojn el tiu tempo. Ekde septembro do eblis ?iam rigardi la plej gravan elsendon de la Germana televido – la nova?ojn je la 20a horo – de anta? 20 jaroj.

En enskribo ?e Spreeblick, oni memoris unu etapon al tiu sukcesa revolucio. Multaj homoj – inter ili mi mem – komentis, ke ili ?iam ploras, kiam ili denove vidas bildojn de tiuj okaza?oj. Jen traduko de la plej granda parto de mia komento:

Kian bon?ancon mi havis, ke mi, tiam 12- resp. 13-jara?a, estis lerninta du jarojn anta?e, kia estis la politika situacio en E?ropo kaj ke la homoj en GDR vivis en mallibereco. Aliokaze mi ne estus kompreninta la bon?ancon de tiu tempoturni?o. Kiam komenci?is la manifestacioj monatojn anta? la frakasi?o, mi havis nekredeblan timon, ke denove okazos io kiel la 17a de junio 1953 (mi estis leginta pri tio kiel 10-jarulo en kalendaro). La kura?aj GDR-civitanoj liveris la plej belan eventon al la Germana historio: sukcesan, sensangan revolucion en Germanujo.

Tutegale, kiom seniluziigajn jarojn tiu ?i lando kaj siaj civitanoj havas malanta? si – ekzistas okaza?oj, kiuj neniam perdas sian valoron, ja, se entute, gajnas iom da kun la tempo.

Mi povus ankora? skribi pri tio, kion mi faris anta? du dek jaroj. Sed mi jam tute bone priskribis ?ion tion anta? kvin jaroj.

En 1989 aperis la albumo “The Miracle” de Queen. La kanto “I Want It All” estis la unua kontakto kun ties muziko, kiun mi memoras. Sed la fina parto de la titola kanto bonege ta?gas por priskribi la sentojn de tiu tempo:
“Tiu tempo venos; iun tagon vi vidos, kiam ni ?iuj povos esti amikoj.”