Ni estas solaj

Hejme mi neniam spektas muzikan televidon. Nuntempe la plej grava kialo estas, ke mi ne havas televidilon entute. Sed anka? anta?e la muzikaj kanaloj ne plu interesis min, ?ar dum la pasintaj jaroj, ili pli kaj pli forigis sian (supozite) kernan produkton el la programo kaj plenigis ?in per Usonaj “realvivaj” serioj kaj varbado por po?telefonaj melodioj. Kutima ?erco en Germanujo estas: “Mi volas spekti muzikvideojn – en?altu muzikan televidon!”

Tamen, kiam mi tranoktas en hotelo dum feriumado, povas okazi la kontra?o: Kelkaj kantoj aperas tiom ofte en la televido, ke mi da?re ligas ilin al tiu tempo.

Kiam mi estis en Kazan (Rusujo) en majo 2008, tre popularaj estis du kantoj. Unu estas Madonna & Justin Timberlake: 4 Minutes (produktita de Timbaland). Tiun mi ne ?atas, ?i neniel ravas min.

La alia estas Kylie Minogue: In My Arms, elektronika-melankolia popmuzika?o. Tiu ne plu eliris miajn orelojn. La sekva video estas alia versio ol tiu malanta? la suba ligo, ?ar enmetado estas malaktivita por tiu. Anka? tiu pli nova, kunmetita versio pla?as al mi. Tie aldone kantas viro:

En januaro mi vizitis Bavarujon. Kvankam la Germana muziktelevido, kiel mi ne povas mencii sufi?e ofte, absolute a?as, foje – ver?ajne malgra? ?iuj provoj – tamen aperis muzikvideo. Polarkreis 18: Allein allein mi jam konis el la radio – denove elektronika, melankolia popmuziko. Iom surprizis min ke la strofoj estas en la angla kaj la refreno en la germana.

2 thoughts on “Ni estas solaj

  1. Resonado: Amo estas en la aero « La vivo de Kunar

  2. Resonado: De lago Lemano ?is la Finlanda stacidomo « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *