Preta aŭ ne, jen mi venas

Malgraŭ ĉiu kritiko: Youtube kaj la (anglalingva) Vikipedio povas bone subteni muzikŝatanton. Mi skribis pri tio jam plurfoje, ekzemple pasintan decembron kaj povus fari malregulan serion el tio, ĉar mi ĉiam malkovras ion novan.

Lastatempe mi eltrovas, de kie venas la muziko por la hiphopo el mia tempo kiel juna plenkreskulo. Je mia granda surprizo, ofte la kantoj baziĝas sur multe pli malnovaj muzikaĵoj. Specife la nigrula muziko el la 1960aj kaj 1970aj ludas gravan rolon.

En dua duono de la 1990aj jaroj, ekzemple furoris la sekva kanto: The Fugees: Ready Or Not.

La muziko en la malantaŭo venas… de Enya! Estas ŝia kanto Boadicea, kiu eksonas tie. Eĉ la basoj jam estas en ĝi.

Sed ankaŭ la refrena kantado ne estas verko de The Fugees, sed prenita el alia, pli frua verko, kiu eĉ portas la saman nomon: The Delfonics: Ready Or Not.

Ne nur la refreno, ankaŭ la muziko de tiu kanto estis reuzita. La facile rekonebla melodio de la latunaj blovinstrumentoj retroveblas ekzemple ĉe Missy Elliott: Sock It To Me.

Kaj denove estas kanto el la malfruaj 1990aj jaroj. Mi ĉiam opiniis, ke multa muziko el tiu tempo ne estas tre sprita. Sed nun mi scias, de kie venas la originaloj. Kaj mi daŭre plulernas kaj pli estimas la laboron de artistoj el pli fruaj jardekoj.

2 pensoj pri “Preta aŭ ne, jen mi venas

  1. Resonado: Laboro kaj ŝvito ne povas anstataŭi talenton « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Tio ne estas mia stilo « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: