Afiŝoj kun etikedo ‘zdob si zdub’

Donu al mi tiun tagon

dimanĉo 27 Februaro 2011

Lastatempe mi legis du librojn de Vladimir Kaminer, Germano rusdevena. La unuan libron “Ich bin kein Berliner” mi trovis en publika libroŝranko en mia loĝurbo Münster. Ĝi enhavas diversajn anekdotojn kaj rekomendojn por restado en Berlino. La alia nomiĝas “Russendisko” (Rusodiskoteko). Ĝi estis sur mia dezirolisto en la libroportalo Bookcrossing. (Kaj pri la publikaj libroŝrankoj kaj pri Bookcrossing indas verki apartan enskribon alian fojon.) Ankaŭ ĝi enhavas anekdotojn. Laŭ mia percepto ĝi estas la libro per kiu la aŭtoro famiĝis en Germanujo.

Diskejoj kun ruslingva muziko okazas ekde kelkaj jaroj en Berlino. Ilin organizas interalie Wlamidir Kaminer (kiel li skribiĝas en la germana) mem. Krome li (kun)eldonis tri diskojn kun aktuala ruslingva muziko.

Tiuj du libroj memorigis min pri muzika anekdoto: Komence de 2004, mi ricevis tri ruslingvajn diskojn de amikino. Unu speciala kanto aparte plaĉis al mi. Tial mi metis ĝin al kompilo por Rusujo en somero 2007.

Nur poste mi eltrovis kiel nomiĝas la grupo, nome Markscheider Kunst (cirile: Маркшейдер Кунст). Ĝi estas el Sankt-Peterburgo. La kanto nomiĝas Встреча (Vstrecha).

Jam delonge ĝi estas en mia kolekto de internacia muziko por la diskejo dum Esperanto-renkontiĝoj. Cetere ankaŭ la grupo Zdob şi Zdub aperas en la Russendisko-kompiloj. De tiu grupo mi ja tre ŝatas la kanton “Bunǎ Dimineaţa” (Бунэ диминяца).

Amo estas en la aero

merkredo 18 Novembro 2009

Hieraŭ mi skribis pri muzikvideoj, kiujn mi ekkonis en hotelo. Aldonindas ankoraŭ kelkaj ekzemploj por tiu ĉi jaro. En februaro mi estis en Sankt Peterburgo.

Tie mi la unuan fojon aŭskultis Lady Gaga: Poker Face. Mi ne tre ŝatas la kanton aŭ la artistinon, ĉio aspektas kaj sonas artefarite.

En varbado por ĉipsoj kun alludoj pri la nova jaro (kiu laŭ la rusortodoksa eklezio okazas du semajnojn post la romkatolika, do ne estis tro longe antaŭe) eksonis John Paul Young: Love Is In The Air, tre malnova kanto. Antaŭe mi ne tro ŝatis ĝin; ĝi havas la tipan sonon el la 1970aj jaroj, kiu ofte sonas tre malnova, pasinttempa. Tamen la unua parto de la kanto, kun tiu klara kantado, nun tre plaĉas al mi.

Sed la du veraj furoraĵoj ne estas anglalingvaj. Unu kanton mi nur ŝatis post ofta aŭskultado, sed tiam des pli ĝi ne plu foriris el miaj oreloj: Banderos: Adios (Банд’Эрос: Адьёс). Tiun kanton mi kunprenis kiel mian personan someran kanton al la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec.

Kaj la kulmino estis kanto, kiun mi vidis nur unufoje en la televido. Tamen ĝi tuj kaptis mian atenton kaj pro la video kaj pro la muziko: Zdob şi Zdub: Bunǎ Dimineaţa konsistas el nostalgiaj bildoj, bonhumura kantado, vigla ritmo kaj latunaj blovinstrumentoj – kvazaŭ orienteŭropa mondmuziko. La grupo venas el Moldavujo.

Kiu diris, ke ne plu eblas malkovri ion por okcidentuloj? Kia ĝojo, kiam la vivo ankoraŭ ofertas agrablajn surprizojn!