Arkivoj de etikedoj: talk talk

Nur Dio scias la kialon

Unu afero, kiun mi neniam komplete komprenos, estas kompiloj de unu artisto aŭ grupo. Foje temas pri “la plej bonaj kantoj”, foje pri “la plej grandaj sukcesoj”, foje pri “la disketoj”. La diferencoj estas etaj. Sed ĝuste la etaj detaloj ofte kaŭzas la kapdolorojn!

Disketa kompilo ŝajnas facila afero kaj sekura elekto. Sed foje ekzistas diferenco inter la disketa kaj la albumo versio kaj se oni volas havi la plenan version, tiun oni ne ricevas per disketa kompilo. (Kutime disketa versio daŭras 3:30 minutojn por esti ludebla en la radio, dum la albuma versio estas pli longa. La plej grava escepto estas “Lavender” de Marillion, kiun la grupo devis plilongigi por fari el ĝi disketan kanton.)

La “plej grandaj sukcesoj” ne nepre konsistas nur el la disketoj. Kelkaj kantoj neniam eldoniĝis kiel disketoj, sed la artisto tamen tre famiĝas per ili, ekzemple ĉar la publiko tre ŝatis ĝin dum koncertoj aŭ ĉar ĝi iam estis uzita en filmo. Rerigardante oni demandas sin, kial la diskeldonejo estis tiom stulta kaj ne vidis resp. aŭdis, ke tiu kanto estus bonega kandidato por disketo. Sed ankaŭ povas okazi la malo: Iu kanto estas evidenta miselekto. Eble ĝi ne bone redonas la stilon de la grupo aŭ la albumo. Eble ĝi simple ne kaptas la guston de la aŭskultantaro aŭ la modon de la tempo. Ĉiel ajn la disketo mem montriĝis malsukceso kaj tial ĝi ne aperas sur la kompilo.

Kio estas la “plej bonaj kantoj” de iu artisto, kompreneble vaste dependas de la persona prefero. Aliflanke tio ofertas la ŝancon, fari bonan elekton inter disketoj, ŝatataj kantoj dum koncertoj kaj bonaj kantoj de albumoj, kiujn eble ne eblas redoni en tiu formo vive.

Mi konas multegajn ekzemplojn por tiaj diskoj. Kio i.a. instigis min skribi pri tio hodiaŭ, tamen estas la jenaj kompaktdiskoj el mia lastatempa muzika vivo:

“The Very Best Of Talk Talk – Natural History”

Tiu grupo estas ekzemplo por la maldezirinda fenomeno, ke ekzistas multaj diversaj kompiloj. Kompreneble ĉiu kompaktdisko enhavas iomete alian kantoelekton. Kiel normalmorteblulo eltrovu, kiu el tiuj diskoj estas la plej taŭga? Je la fino mi rezignis kaj simple aĉetis tiun diskon, kiu estis havebla en magazeno kun uzitaj diskoj je modera prezo. La disko mem plaĉas al mi kaj indas alifoje skribi pli detale pri ĝi, sed mi demandas min, ĉu alia eldono estintus pli bona.

“Cross Road – The Best Of Bon Jovi”

Tiun diskon mi jam aĉetis antaŭ ĉirkaŭ kvar jaroj. Cetere denove temis pri uzita ekzemplero. La plej grava kanto estas “Keep The Faith”, kiu restis en mia memoro ekde 1992, kiam ĝi estis aktuala.

Sed kiel mi nur jarojn poste eltrovis, la kompaktdisko ne enhavas ĉiujn disketojn – simple estis jam tro multaj. Inter la mankantaj kantoj troviĝas ĝuste tiu, kiun mi unue konis, nome “Born To Be My Baby” el la jaro 1988. Tial mi fine de decembro aĉetis la albumon “New Jersey”.

Ke Bon Jovi estas la artisto, kiu ludis tiun kanton, fakte mi eksciis nur pro tio, ke la grupo J.B.O. mencias tion en sia kanto “Medtl-Gschdanzl“. Kaj tiun kanton mi konas tra disko, kiun mi nur aĉetis antaŭ unu jaro.

Ni estas sur la strato nenien

Iam dum mia studotempo en Paderborn mi pensis, ke “Just a girl” estas pli frua kanto de la grupo, kiu ludis “Lovefool”. Sed la unua kanto estas de “No Doubt”, la dua de “The Cardigans”. Ial mi inklinas intermiksi la kantistinojn de tiuj grupoj. Nu bone, ambaŭ virinoj estas blondaj, sed tie jam finiĝas la simileco.

Sed la afero iĝis eĉ pli terura. En 1999 The Cardigans kune kun Tom Jones reludis malnovan kanton de “Talking Heads” kun la nomo “Burning down the House”. Kvar jarojn poste No Doubt reludis malnovan kanton de “Talk Talk”. Pri tio mi ja skribis pli detale antaŭ monato. Kiam mi ankoraŭ ne bone memoris la nomojn de la originaj grupoj, mi ankaŭ intermiksis “Talking Heads” kaj “Talk Talk”! Tio okazis ĉefe pro la apero de “Talk” en ambaŭ nomoj, kiel mi supozis.

Sed ankoraŭ ekzistas alia kialo, kiel mi feliĉe eltrovis antaŭ kelkaj semajnoj. Al mia frua ekiparo por mia DĴ-aktiveco apartenas kolekto da diskoj el la serio “Party Power Pack”. Entute temas pri ses eldonoj kun po du diskoj. Memorante ke la kanto “It’s a Shame” de Talk Talk troviĝas sur la kvina volumo, mi ankoraŭfoje rigardis la titolliston. Kaj kion mi rimarkis? Tuj apude troviĝis “Road to Nowhere”, kanto de “Talking Heads”. Do tiuj du grupoj vere troviĝas tre apude – almenaŭ en mia muzikkolekto…

Estas mia vivo – ĝi neniam finiĝas

Antaŭ du jaroj mi aĉetis albumon “la disketoj 1992-2003” de No Doubt. Tiutempe mi tre pozitive opiniis pri la KD, eĉ pri la reludversio de “It’s my life”. elgrande demandis en komento ĉu mi konas la originalon kaj mi devis konfesi, ke mi aŭskultis ĝin nur unufoje en la radio.

Kiam mi DĴumis dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Helsinko en 2005 kaj surmetis la version de No Doubt, Martin Wiese (de Persone) venis al mi kaj komentis malestime pri la kanto, ke ĝi estas tute sama kiel la origina versio. Bedaŭrinde mi tiutempe nek povis konfirmi nek pridubi tion: Ĉar mi ne konis la originalon parkere, mi ne havis propran opinion pri tio.

Tiu manko ĝenis min kaj tial mi finfine aĉetis diskon de “Talk Talk”, la origina grupo. Antaŭe mi estis spektinta la videon ĉe youtube.com kaj tio fine konvinkis min, ke indas akiri la originalon.

Kion skribi nun pri la du surbendigoj? La plej grava diferenco fakte estas la vira resp. virina kantado.

La vira kantado de la originalo pli plaĉas al mi, same kiel kelkaj el la sinteziloj. Sed entute la kanto parte ne taŭgas por la nuntempo, ĝia aĝo rimarkeblas… kaj tion skribas mi, verva ŝatanto de muziko el la 1980aj jaroj! Laŭ mi la muziko estas iom tro malforta entute.

Interese, ke la reludversio vere havas tute saman strukturon (ritmon, rapidecon ktp.) kiel la originalo. Sed ĝi finiĝas ne per mallaŭtiĝo, kio iom pli faciligas la laboron de DĴ. Pro tio estas evidente, kion mi preferas. Krom la kantado kaj parto de la sinteziloj, la nova surbendigo estas pli spica ol la originalo. La versio de 2003 estas altkvalita, fajna popmuziko. La vera dediĉo de la grupo percepteblas. Aparte menciindas, ke Gwen Stefani kantas pli rekte ol kutime – tre harmonie kaj melodie.

Efektive anstataŭ paroli pri “nova versio” estas pli trafe diri, ke No Doubt transportis la kanton el la 1980aj jaroj al la hodiaŭ.

Ambaŭ versioj konvinkas kaj restas en la memoro. Tio malofte okazas al mi kaj tial estas plej stranga!

Fakte la forta simileco de la versioj kaj la diversaj preferindaj elementoj de ili ne lasis min trankvile. Se ili vere estas preskaŭ samaj, ĉu tiam ne eblas remikso de ili, en kiu oni kombinas la avantaĝojn de ambaŭ grupoj? Mi devis ekprovi tion.

La plej granda defio konsistis en tio, eltrovi la rapidecon de la surbendigoj. Montriĝis, ke ambaŭ kantoj havas 126,35 batojn minute. La nova versio estas duonan duton pli alta. (Tion mi eltrovis per gitarludado laŭ la muziko.) Post la malaltigo la resto estis facila laboro.

Necesis ripeti kelkajn taktojn de la reludversio antaŭ ambaŭ strofoj. Krom tio, No Doubt vere ludis laŭ la originalo de Talk Talk! Mi relaŭtigis la mallaŭtiĝantan finon de la originalo tiom longe kiel eble. Poste necesis nur trovi bonan ekvilibron inter ambaŭ surbendigoj, kio ne estis facila decido ĉar en la originalo la voĉo elstaras, dum en la nova versio la laŭteco estas pli bone balancita kaj konstante alta.

Mi sendis la rezulton al Martin Wiese – li ja entute instigis min, fari tiun remikson! Li respondis, ke li ne pensintus, ke ambaŭ versioj estas vere tiom similaj. Jam por montri tion kaj por ricevi tiun komenton de Martin indis kunmiksi ilin! Foje mi vere estas kontenta pri mia laboro.