Ekde kiam mi renkontis vin la unuan fojon

La sonŝpuroj de Tarantino/Rodriguez-filmoj ekde jaroj interesas min. Ekzistas multaj ligoj inter la du reĝisoroj Quentin Tarantino kaj Robert Rodriguez. En diversa formo ili kunlaboris ĉe “Desperado”, “Four Rooms” kaj “From Dusk Till Dawn”.

Plia komuna eco troviĝas ĉe la muzikelekto por iliaj filmoj. En “Pulp Fiction” du karakteroj manĝas kaj poste dancas en la restoracio “Jack Rabbit Slims”. Dum la tabla konversacio, en la malantaŭo eksonas pluraj kantoj, kiuj bedaŭrinde ne aperis sur la sonŝpuro. Unu el ili havas tre rimarkeblan, malrapidan gitaran temon.

En la Desperado-sonŝpuro estas simila kanto, tamen pli rapida. Sed la gitarludado tuj memorigis min je la alia filmo. Legante la liston de la kantoj el ambaŭ filmoj, mi eltrovis ke la muziko venas de la sama artisto!

Dum reeldonado de la Pulp-Fiction-sonŝpuro, oni aldonis kelkajn kantojn, kiuj origine mankis. Inter ili troviĝas ĝuste la kanto, kiun mi tiom bone memoris!

Kompreneble decas pridubi, ĉu indas aĉeti kompaktdiskon nur pro tiuj novaj kantoj. Aliflanke mi trovis oferton en unu de miaj preferataj magazenoj. Kontraŭ 9,99 EUR mi akiris la novan eldonon.

Atenta ekzamenado de sonŝpuroj ja plaĉas al mi kaj tial mi denove almenaŭ tralegis la kantolistojn kaj rigardis kelkajn scenojn el la filmoj. Tiel mi ekkonsciis pri tio, ke en Pulp Fiction fakte aperas du kantoj de la sama artisto kaj ke ili eksonas unu tuj post la alia. La pli frua kanto estas pli rapida kaj eĉ pli similas al la kanto el Desperado! Entute do estas tiuj tri:

Link Wray & His Ray Men – Jack The Ripper (el Desperado, rapida)
Link Wray & His Ray Men – Rumble (el Pulp Fiction, malrapida)
Link Wray & His Ray Men – Ace Of Spades (el Pulp Fiction, rapida)

Ĉu la sonŝpuro de Pulp Fiction sur la nova eldono nun estas kompleta? Efektive mankas la jenaj kantoj:

Coffee Shop Music
Gary Schorelle – Waitin’ In School
Link Wray – Ace Of Spades
Woody Thorpe – Teenagers In Love

Tri el tiuj kantoj eksonas dum la scenoj en la “Jack Rack Slims”. Aliaj sonŝpuroj estas pli kompletaj: Laŭ la indikoj je la fino de la filmo, sur la Desperado-sonŝpuro mankas nur unu kanto, nome “Chinese Surprize” de Latin Playboys.

Kaj je alia tago en alia magazeno, mi vidis jubilean eldonon de la “Dirty Dancing“-sonŝpuro. Okaze de la 20a naskiĝtago de la filmo, oni nun enmetis ĉiujn kantojn de la filmo – kaj eĉ en la sinsekvo, laŭ kiuj ili aperas en la filmo!

1 thought on “Ekde kiam mi renkontis vin la unuan fojon

  1. Resonado: Kiel virgulino « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *