Mi revenas al la aktiva reta taglibrumado kun multaj novaĵoj, multaj skribindaj (muzikaj kaj vivaj) temoj, sed pri ĉio tio mi skribu morgaŭ (aŭ iom post iom)… nun kaj ĉifoje mi limigu min al unu temo (se mi farus tion pli ofte, kiel dum la tempo antaŭ unu jaro, mi skribus ankaŭ pli regule).
Grava demando, kiu daŭre havas aktualecon por mi, estas: Kie ricevi novaĵojn kaj legi interesaĵojn pri muziko? Ĝuste pro tio mi vivtenas la originan intencon de mia taglibro kaj en ĉiu enskribo pritraktas iun muzikan temon.
Se temas pri Esperanto-muziko, nuntempe apenaŭ ekzistas bona servo. rok-gazet’ tro malofte aperas. Novaĵlistoj (ekz. per-esperanto-muziko) rilate al informado pri muziko bedaŭrinde same mizere funkcias kiel ĉiuj retaj listoj en Esperantujo: Oni simple estas superŝutata per superfluaj mesaĝoj kaj ricevas ilin eĉ plurfoje, se oni membras en pli ol unu dissendolisto. Tial mi malmembriĝis ekde longe el ĉiuj tiaj Esperanto-listoj. La Vinilkosmo-informletero feliĉkaze intertempe nur alvenas unufoje al mia reta poŝtkesto, sed tamen estas (por reta letero!) multe tro longa. Krome mankas bona ĵurnalisma strukturo en la novaĵoj: En malmultaj vortoj oni unue donu la plej gravajn informojn, poste klarigu la temon pli detale kaj je la fino ankoraŭ menciu ceterajn sciindaĵojn. Tiel la tuto ne nur estus pli facile legebla; ankaŭ Esperanto-gazetoj povus senpene transpreni Vinilkosmo-informojn…
Kompreneble interretaj taglibroj prezentas eblan alternativan vojon al la informoj dezirataj. Sed unu intensa rigardo al la LJ-komunumoj, en kiuj mi momente membras, montras la deserton: La (laŭ koncepto tre bona!) Esperanto-komunumo
Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis tre interesan germanlingvan taglibron, nome la “Freakshow” de sr-o Shhhh (kompreneble ne estas lia vera nomo!). Tiu ulo estas mem muzikisto kaj skribas tre ofte pri muziko. Mi ne transprenas ĝeneralan garantion pri tio, sed kion mi ĝis nun legis de li, tre plaĉas al mi (almenaŭ stile, se ne samtempe enhave). Same kiel en Esperantujo, en la germanlingva parto de la mondo mankas homoj kiuj vere bone regas la lingvon kaj havas interesan por rakonti. Pro tio mi des pli ĝojas ke mi trovis tian perlon en la oceano de la reto. Kiel ekzemplo servu la Klee-recenzo, kiu fakte estis la unua paĝo de la “Freakshow”, kiun mi legis (trovinte ĝin per google) kaj tra kiu mi malkovris la tutan taglibron.
Kia kvalita diferenco ekzemple al muzika taglibro de Ulrich Stock. Li verkas ĉe la prestiĝa germanlingva gazeto “Die Zeit”, sed entute ĝis nun restis tre superfaca, nenion diranta kaj sekve superflua. Li faras tre memkontentan kaj sin amantan impreson – fakte kiel ĉiuj “oficialaj” muzikorganoj, kiujn mi pro tio ekde jaroj komplete ignoras.
Unu ekzemplo, kiu bone ilustras tion, estas lia laŭdo de U2-recenco en la Sudgermana Gazeto. Kiel mi argumentas en komento sub la laŭdo, la recenzo estas enhavmalriĉa kaj nenion diranta. Sed la plej granda “krimo” konsistas en tio, ke la artikolo ne atentas la plej gravajn regulojn de bona recenzo: 1. Sendepende de tio, kion la recenzanto opinias – la rezulto de lia prijuĝo estu komprenebla, do fortigita per argumentoj. 2. La leganto de recenzo atendas respondon al la demando, ĉu indas aĉeti la recenzitan muzikon, do i.a. kiel sonas la verko.
Nu bone, mi jam delonge ne plu orientiĝas laŭ la amasmedioj, se temas pri muzikgusto, sed fidas je rekomendoj de amikoj – kun tre konfirmaj rezultoj. Mirigas min nur, ke amatoro venkas profesian ĵurnaliston rilate al la kvalito de recenzoj. (Ĝenerale tio ne validas; mi ja estas konvinkita, ke profesiuloj pli bone konas sian fakon ol neprosefiuloj.)
Ekestis eta eĥo: En komentoj en diskuto ĉe la “Freakshow” mi sabate iom rakontis – demandite pri la “stranga” lingvo de mia taglibro – pri Esperanto kaj klarigis la koncepton de mia taglibro. Hodiaŭ mi per google eltrovis, ke el tio kreskis mencio en alia taglibro. Mia fameco daŭre kreskas! ; )
Rigardo reen – la 2a ĝis 5a, 8a ĝis 13a de februaro 2004
La centdua enskribo antaŭ unu jaro – doktoriĝa oferto, naskiĝtaga manĝo, Avariya.
La centtria enskribo antaŭ unu jaro – taskolisto de IS, naskiĝtaga festo, foto kun la belulinoj (!), “Kosmo estas kun ni”.
La centkvara enskribo antaŭ unu jaro – moderna ruslingva popmuziko, pensoj pri socio, “Fields of Gold” rearanĝita.
La centkvina enskribo antaŭ unu jaro – belulinoj titolpaĝaj, forfikulo [ne maldeca!], sonĝo kun “Sweet Harmony”.
La centsesa enskribo antaŭ unu jaro – la muziko de arono, festo kun la belulinoj.
La centsepa enskribo antaŭ unu jaro – la muziko el “One Must Fall 2097”.
La centoka enskribo antaŭ unu jaro – germanlingva hiphopo.
La centnaŭa enskribo antaŭ unu jaro – germanlingva hiphopo (aktualigo), refunkciigo de malnovaj komputilaj ludoj.
La centdeka enskribo antaŭ unu jaro – DĴ Nucki kaj la IJF.
La centdekunua enskribo antaŭ unu jaro – polemiko pri “gxangalo.com”, MP3-kolekta ordigado, muziko de “OMF 2097”.