Post kiam mi pasintan vendredon faris tiom malagrablan sperton en la granda muzikmagazeno kaj intertempe ekŝatis la muzikon de “Ted Leo & The Pharmacists”, mi nun volis doni ŝancon al miaj du preferitaj muzikvendejoj en Münster. Ambaŭ estas relative malgrandaj, sed ofte havas interesajn ofertojn. Unue mi iris al tiu, kiu vendas uzitajn kompaktdiskojn. Ho, kia diferenco al la granda vendejo jam perceptebla dum la enveno: En la malantaŭo sonis neniu muziko! Tio jam montras bonan guston kaj stilon. La penso, ke klientoj nepre volas muzikon en la malantaŭo en ĉiuj vendejoj, inkluzive supermerkatoj, apartenas al la grandaj eraroj de moderna komerco. Pro sincereco mi menciu, ke mi en la sama magazeno jam aĉetis albumon de Depeche Mode, parte ĉar mi ĝuis ĝin kiel muziko en la malantaŭo (parte ĉar mi jam konis ĝin antaŭe). Mi ĉifoje spontanee trovis nenion nepre havendan kaj do demandis la vendiston pri “Ted Leo & The Pharmacists”. La grupo eĉ ne estis menciita en la komputila katalogo! Sed mi ne atendis ion alian, do ne estis seniluziigita.
En la dua vendejo oni ja aŭskultigis muzikon (Brazilan ĵazon aŭ ion similan), kiu ne trafis mian guston. Tamen ne ĝenis min, ĉar la laŭteco estis en ordo, tiel ke mi povis koncentriĝi pri la KDj ofertitaj. Pluraj el ili kaptis mian atenton, ekzemple “Safari” de Air. Sed mi ne povis aĉeti la albumon sen ruinigi malnovan ŝercon inter mia iama kunloĝanto Till kaj mi, ĉar sur la KD estas la kanto “All I need”, kiu inter ni du estas konata kiel “la kanto, kiun mi ne havas“. Kaj se mi nun aĉetus la albumon, tio evidente ne plu validus. Do mi rezignis pri ĝi, kvankam mi ŝatas la muzikon, ekzemple la kanton “Sexy Boy”.
Mi aĉetis alian KDn, nome “The Singles 1992-2003” de No Doubt. Do unu semajno post kiam mi tiom malŝatis la soloalbumon de la kantistino Gwen Stefani, mi akiras la jenan – en vendejo, kiu pli bone prezentas sin al mi kiel kliento.
Ĉe la kaso mi same demandis pri Ted Leo, kaj la komputilo montris nur du disketojn, kiujn necesus importi el Usono kaj Aŭstralio. La vendisto iom malcertigite redemandis min, kian muzikon ludas tiu grupo, pensante ke temus pri “freneza folkloro” aŭ io simila. Resume tiu grupo ĝis nun evidente estas ankoraŭ nekonata (kaj nevendata) en Germanio, kvankam ili koncertos post kelkaj semajnoj en pluraj Germanaj urboj.
La “No Doubt”-KD post dufoja aŭskultado tre plaĉas al mi. Kompreneble temas pri popmuziko, ne pli – sed ankaŭ ne malpli, kaj bone farita muziko entute rariĝis. Mi jam konis antaŭe “Just a girl”, “Don’t speak” kaj “It’s my life” (la lasta prezentante unu kialon por aĉeti la diskon!). Nun mi malkovris, ke ankaŭ aliaj titoloj (ekzemple “Hey Baby”) estas konataj al mi – mi nur ne sciis, pri kiu kanto temas resp. ke temas pri kanto de “No Doubt”. Rimarkinde, ke ankaŭ la reluda versio kaj la remikso konvinkas min. Plej ofte tio ne okazas.
Rigardo reen – la 25a de februaro 2004
La centdeksesa enskribo antaŭ unu jaro – la kultura broŝuro (unua versio), personaj testoj.
Chu de “It’s my life” vi pli shatas la originalon au la version de No Doubt?
kvalito de reludversio
Mi tute pretervidis tiun ĉi komenton kaj nur legis ĝin hodiaŭ. Ĉar estas bona demando, ĝi meritas respondon.
Mi fakte nur unufoje aŭskultis la originan version (kaj sen kapaŭskultiloj), tial mi ne povas prijuĝi, kiun mi preferas. Sed en mia memoro restis, ke mi post tio havis pli bonan opinion pri la reludversio ol antaŭe. Do “No Doubt” faris bonan laboron – malofta evento ĉe reludversioj.