?u vi kredas je vivo post la amo?

Hodiaŭ estas mia 30a naskiĝtago. Mi longe antaŭtimis tiun tagon – ne pro tio, ke mi ne volas maljuniĝi (tio aŭtomate okazas, kaj ne nur alportas malbonaĵojn), sed pro tio, ke – jes, denove! – la socio prijuĝas homojn je tiu okazo. Kaj kompreneble laŭ la mezuroj de la socio mi estas malsukcesulo, nome fraŭlo. Nu, mia vojo neniam estis facila aŭ la sama kiel tiu de aliaj, sed mi ja bone memoras, kio okazas al homoj, kiuj devias de la antaŭvidita pado, sendepende de la kaŭzo.

Aliflanke mi pensas, ke mi solvis la taskon de tiu vivojardeko, nome trovi respondon al la demando, ĉu eblas iĝi normala, akceptita membro de la socio, en kiu mi vivas. La klara respondo estas: Ne, tio ne eblas. Ne mankas volo, sed ŝanco. Kaj tial mi povas fajfi pri la resto de la socio ekde nun. Jam kiel lernanto mi troviĝis je la rando de la socio – kaj mi ne vidis, kiel tio ŝanĝiĝu. Dum la studado mi bedaŭrinde lasis min trompi de la promesoj pri prospero kaj la sekva akceptiĝo, kiuj atendus min. Feliĉe mi ĝustatempe denove ekvidis la realon.

Mi longe pripensis, kiu kanto hodiaŭ estus la ĝusta.

Ĉu “Jen estas 30” de Ĵomart kaj Nataŝa? Sed tio estas tro kliŝa. Krome mi jam uzis ĝin por la 30a naskiĝtago de mia bona amiko Holger.

Kio pri “The End” de The Doors, “It’s the end of the world” de REM aŭ “The sun ain’t gonna shine anymore”? Kial ne “Henkersmahlzeit” de Schandmaul aŭ “Ein guter Tag zum Sterben” de J.B.O.? Nu, tiuj kantoj subtenas la miton, ke la vivo finiĝas por mi hodiaŭ. Tion mi longe pensis (pro la timinda puno de la socio – fina kondamno kaj absoluta ekstersociigo), sed nun ne plu. Kial ne skribi pri “Bring on the night” aŭ “King of Pain” de The Police, aŭ “Müd” de Subway to Sally – gravaj kantoj dum certaj periodoj de mia vivo? Ili daŭras havas signifon por mi, sed neniam ŝajnis la ĝustaj por ĉi tiu tago.

Kaj fakte la 9an de oktobro, dum mia nomtago, venis la respondo al mi: Mi aĉetis la albumon “Police Academy” de Strontium 90. Tiu grupo estas tute nekonata, sed tri el la membroj poste famiĝis sub la nomo “The Police”. Sur la kompaktdisko troviĝas studiaj surbendigoj el februaro 1977 kaj koncertaj surbendigoj de la 28a de majo 1977. La elstara kanto tamen estas “Every little thing she does is magic”. Tiu kanto poste iĝis sukcesa disketo el la kvara albumo en la jaro 1981. Ĉe la malnova versio Sting ludas la gitaron, la bason kaj la tamburojn sole. Li surbendigis la kanton en aŭtuno 1976 – jen la tempa konekto al mia naskiĝo! Tiu frua versio montras, ke foje aferoj bezonas kelkajn jarojn ĝis oni publikigas ilin – tre kuraĝige por mi kiel artisto. Krome oni jam rimarkas la brilecon de la kanto, kvankam la etoso estas tute alia, pli trankvila. Tio montras al mi, ke ofte oni rekonas la veran valoron de io, eĉ se oni perceptas nur krudan version de ĝi. Tio donas esperon al mi kiel homo. La muziko de “The Police” ĝenerale ludas tre gravan rolon en mia vivo. Tial estas tute dece, hodiaŭ denove aŭskulti ilin. Estas bone sperti, ke kelkaj aferoj ne perdas sian valoron dum la jaroj pasas kaj oni mem ŝanĝiĝas.

Mi pensas, ke mi povas esti kontenta kun mi mem. Se mi pripensas, kion mi akiris dum la pasintaj dek jaroj, al mia kapo venas la jenaj aferoj (sen tempa ordo):

  • kanti en rokgrupo
  • (lerni) ludi gitaron
  • praktiki luktosporton (kaj eĉ sukcesi en ekzameno)
  • atingi normalan pezon
  • havi belegan koramikinon
  • DĴumi (ankaŭ ekster Esperantujo, ekzemple hejme)
  • lerni fremdan lingvon, precipe la italan
  • havi amikaron hejme
  • venki super la pasinteco

Multaj el tiuj punktoj estis miaj revoj dum mia tempo kiel lernanto. Pri la aliaj mi eĉ ne kuraĝis revi kaj ne povis imagi, ke ili iam povus iĝi realo.

Estas tri pliaj aferoj, kiujn mi sukcesis fari kaj kiuj krome kuraĝigas min pri la estonteco. Ili montras al mi, ke mi ne povas esti komplete neniu:

  • trovi la muzikon de mia generacio
  • havi kontakton kun multe pli junaj homoj
  • antaŭenigi Esperanto-muzikon

Kun tia vivo, kiu ne rigardas antaŭen agrable? La pesimismo povas paŭzi dum unu tago.

10 thoughts on “?u vi kredas je vivo post la amo?

  1. goulo

    Normaleco estas tute tro alte taksata… La aferoj pri vi kiuj interesas (kaj fojfoje anka? inspiras min) ne estas normalaj. Gratulon pro atingo de la 30-a naski?tago, kaj da?rigu la bonan vivadon!

  2. elgrande

    Mi da?re ?atas legi vian pesimismon kaj kritikon pri la socio, ?ar mi ja sentas tre simile, kiel vi scias.

    ?iuokaze denove feli?an naski?tagon! ^^

  3. blahma

    Feli?an naski?tagon al vi, kunar, e? se pro mia eksterlanda voja?o nur kun malfruo mi ekscias! Certu, ke malgra? la problemoj kaj pesimismo priskribitaj (al kiuj minimume parte anka? mi mem povas aldoni?i, cetere), vi tamen sukcesas disdonadi ?ojon kaj bonhumoron ?irka? vin – minimume fojfoje. Via koncerto kaj ?efe la spontanea ?erivera kantado kaj anka? la ?irka?a okaza amuzi?ado per babilado ankora? kune kun restas en mia memoro kiel ?ajne la plej bonaj momentoj de la pasintsomera IJS en Hungario, kiu krome estis mia unua IJS kaj fakte krom tio ?i ne per multaj aliaj aferoj tre ravis min. Se anstata? por vi mi nun rajtas deziri por mi, mi deziras tre balda? a?di vin ludantan kaj povi kunkanti kun vi denove, kaj ?ui la fajnecon de la kuracistaj tradukoj kaj vian specifan bonhumoron per kiu ?iuj viaj intervenoj dum tiu renkonti?o ?ajnis al mi plenumataj. ?ion bonan al vi!

  4. karulin

    Tro malfrue, sed tamen…

    … feli?an naski?tagon al vi, Gunnar, kaj fartu bone en la resto de via vivo (kio komenci?as ?uste nun)!
    Ne tro pensu pri kio iu alia atendas / ?ajnas atendi de vi. Foje – plej ofte – pro tio oni trompas sin mem.

    Amike, Carolin

  5. lodino

    felicxan naskigdatrevenon

    baldaux estos mia vico ^^ mi suficxe felicxas iri cxe la alia flanko de la spegulo. Mi supiras pri sageco kaj kvieteco 😉 certe vane.
    Mi opinias ke estas tre interesa legi la demandojn, la dubojn de aliaj homoj. Mi havas la samajn.
    Mi tre felicxis denove legi vin.
    kisojn

  6. Sennoma

    nova blogo

    Mi jxus vizitis vian bonan blogaron.
    Brave, estas tre interesa.

    Mi mem lernis E-on ekde septembro 2005.
    Oktobre, mi kreis personan blogon.
    ?u vi akceptos legi ?in?
    (?i estas ankora? fresxdata, do mi bezonas kura?igon).

    http://www.cxitie.blogspot.com
    NB. la litero x estas necesa inter c kaj i.
    Samideane
    Joel

  7. frenezulin

    Malfrue, jes, mi scias..

    Kara Gunnnnnar!

    30? Kiam vi aspektas mlapli ol via kara frateto? Ne gravas.
    Chiukaze: IS komencighas hodiau, ghuu! 🙂
    Vi mankas al mi. Daure.
    Mi neniam forgesas, kiam chijare en IJS, mi atendegis kiam vi revenos de la banejo. Vi estas parto de mia vivo, kiu havas apartan lokon en mia koro.
    Almenau unu tago da optimismo? Bona komenco!
    Vi estas preta pakajho, kun via pesimismo, aspekto, rido kaj elstaraj kapabloj.
    Gratulojn!

    Brakumas vin Stela tre forte. 🙂 (sentema momento)

  8. Resonado: Mi ne volas sekvi morton kaj ?iujn siajn amikojn « La vivo de Kunar

  9. Resonado: Mi certe scias, ke postulas vi honeston « La vivo de Kunar

  10. Resonado: Tio estas la fino de la mondo, kiel ni konas ?in | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *