Arkivoj de etikedoj: moby

Kiu ne samplas, repas kaj gratas…

La TTT-ejon www.whosampled.com mi jam menciis hiera?. Intertempe mi iomete elprovis ?in. Se oni esploras la reuzadon de muziko (precipe rilate al sampla?oj kaj reludversioj), tiam estas bela eblo, facile kompari la originalon kaj la novan muzika?on.

Mi aparte rekomendas trarigardi la liston de elektronikaj artistoj… oni povas multon lerni pri tio, de kie The Prodigy, Fatboy Slim kaj Moby prenis sian materialon. Tio memorigis min pri bela analizo:

How to: Smack my bitch up (original) (de minusdululus)

Pri tiu video atentigis artikolo ?e Spreeblick. En la komentoj oni rekomendis ankora? pli detalan, kiu estas minimume same spektinda kaj kies rezulto e? pli atingas la finan kanton:

Making of “The Prodigy – Smack My Bitch Up” in Ableton by Jim Pavloff

Vi havas la amon

Jen fenomeno, pri kiu mi jam volis skribi delonge: Foje okazas, ke mi a?skultas iun kanton en la radio a? ?e festo kaj pensas: “Tute klare, ?i estas de artisto X!” Sed tiu certeco trompas kaj fakte nur poste mi eltrovas, ke ?i venas de tute alia grupo. Unu muzika?o, kiu tre agrable surprizis min, estas “You Got The Love (New Voyager Radio Edit)” de “The Source Featuring Candi Staton“. Mi opiniis, ke temas pri kanto de Moby: soula kantado kun melankolia elektronika muziko, tute tipa por li.

Alia agrabla surprizo estas, ke la versio el 2006, kiun mi ekkonis, estas (?is nun) la lasta el multaj remiksoj, kiuj aperis dum la jardekoj. La origina kantado datas el la 1980aj jaroj! Mi a?etis la disketon kun kvin versioj, i.a. mia ?atata, kaj konstatis, ke el origina popmuzika?o i?is ha?za peco en la 1990aj kaj en tiu ?i jardeko, ?i ekhavis melankolian muzikan mantelon. Fakte la moderna versio plej pla?as al mi kaj sonas por mi, kvaza? ?i estus la originalo. La muziko tiom bone substrekas la emocian kantadon, ke malfacilas imagi, ke tiu akompano ne estas la origina!

De la tegmentopintoj kriu tion

Plia jaro da interreta taglibro pri muziko estas ne nur bona tempo por rerigardi, kiel mi faris hieraŭ, sed ankaŭ bonvena okazo por senhonte festi sin mem. Tiun sintenon mi kaptis dum mia DĴ-kariero, sed mi lernis ĝian tutan utilon kaj plenan signifon komplete nur kiel oficiala Esperanto-aktivulo. Maldankemaj postenoj instruas tiun postvivoregulon nekredeble bone.

La 15an de marto, mi finis plian samplobazitan kanton. Estas tamen iomete speciala afero, ĉar mi ne kunmetis dekojn da samplaĵoj, sed kombinis unu samplaĵon kun si mem. Por kompreni tion, necesas scii ke sur multaj de miaj kompaktdiskoj kun muzika materialo troviĝas unu aŭ pluraj kompletaj kantoj en la WAV-formato. Jam komence de 2000, dum mia studado en Catania (Sicilio), mi tiel kreis plurajn demokantojn. Grandparte ili hodiaŭ estas forgeseblaj, krom unu teknokanto, kiu daŭre konvinkas min, kvankam mi faris nenion pli ol sonigi samplaĵon je kelkobla laŭteco. Mi neniam neis ke tio ne estas granda artista atingo. Sed aliflanke temas pri samplaĵoj, sendepende de tio, kion ili enhavas. Krome ne estas la plej freneza soneksperimento en la historio de muziko – oni pensu nur pri la silento de John Cage – kaj kial mi ne rajtas iri similan vojon?

Mia nova malnova kanto estas ĉirkaŭ unuminuta muzikpeco, kiu fascinis min ekde 2000. Origine ĝi troviĝis sur la disketo / komputila KD “Die Rote Zora”, kiun mi aĉetis en 1999. Tiu disko enhavas samplaĵojn por remiksi la titolan kanton de la fama infana serio (denove grava memoro el mia infaneco), sed interalie ankaŭ demoversion de la (tiam) plej nova eldono de la programo, kiun mi uzas por krei samplobazitan muzikon. Per la samplaĵoj de tiu demoversio mi kreis la originan version de mia unua acidĵaza kanto. Sed plie la disko enhavas du videojn, kiuj privarbas muzikprogramojn. Unu el ili estas por hejma studio kaj enhavas ĝuste tiun muzikaĵon, kiun mi ŝatas tiom multe.

En la video oni vidas junulon, kiu laboras per sia komputilo, kreante muzikon unuflanke, kaj arogantan rokgrupon, kiu malbone kondutas en reala studio aliflanke. Je la fino la anoj de la grupo ne povas pagi la altajn kostojn por la surbendigo, dum la junulo posedas sian verkon mem. Kvankam mi ne konsentas kun la mesaĝo de la varbado, nome ke muzika programo anstataŭas aŭ eĉ supertrafas profesian studion, mi ege ŝatas la videon pro la freneza rokgrupo kaj la rapida rokmuziko, kiuj ambaŭ kongruas unu kun la alia.

La MPEG-dosiero estas de la 13a de januaro 1999 kaj daŭras 50 sekundojn. La fino de la muziko estas evidente fortranĉita, ĉar ĝi estis elkonduka klavara solo, kiu ne gravas por la varbado. Sed kompleta muzika trako troviĝas sur disko kun rokmuzikaj samplaĵoj, kiun mi aĉetis fine de 1999. Kaj fine mi ricevis la muzikaĵon en la formo de WAV-dosiero sur KD de la profesia eldono de la muzika programo, kio permesas al mi komercon uzadon de ĝi. La nura sed decida ŝanĝo, kiun mi faris, estas ĝustigo de la laŭteco je la fino. Origine okazas mallaŭtiĝo je la lastaj sekundoj. Mi konstantigis la sonon, tiel ke oni aŭdas ĉion inkluzive la sintezilan elkondukon je la sama laŭteco.

La finan verkon mi nomis “Aroganteco helpas”. Mi pensas, ke tiu titolo estas trafe elektita pro pluraj kialoj menciitaj supre.

La rapida rokmuziko kun klavaroj pli similaj al elektronika muziko kompareblas almenaŭ al du aliaj verkoj: La kanto “Ready To Go” de Republica estas en la sama ĝenerala stilo. “Machete” de Moby ankaŭ iom similas al ĝi, precipe kaj plej evidente ĉe la klavaroj.

Kutime mi skribas dufoje jare pri retaj taglibroj, sed ĉifoje ne ekzistas io tre menciinda. La nura grava ŝanĝo por mi mem estas, ke mi ekde la 13a de aprilo ne plu estas membro de la traduka teamo de LiveJournal.

Fakte mi estis aŭtomate forigita el la grupo pro neaktiveco. Komence mi provis traduki la liston de oftaj vortoj, sed neniu alia membro de reagis. Reale do mi ne estas pli malaktiva ol la aliaj. Eble estas bedaŭrinde, ke tiu aktiveco stagnas. Aliflanke mi mem ĉiam havas pli multajn okupojn ol liberan tempon. Estis bone elprovi tion por mi, ĉar nun mi scias, ke mi ne povas garantii konstantan kunlaboron kaj tial prefere ne plu partoprenu.

Plej proksima estas la E

Jam ekde monatoj mi intencis kompili du ludolistojn por youtube.com-videoj. Nun mi realigis tion.

Esperanto” konsistas el diversaj videoj en Esperanto. Pli interesa estas “Esperanto-muziko“, en kiu aperas dekoj da Esperanto-muzikvideoj. Mi ankoraŭ ne ordigis la unuopajn pecojn laŭ muzika kvalito, sed almenaŭ metis la plej konatajn grupojn antaŭen: Esperanto Desperado, JoMo, Dolchamar, Kajto – ili ĉiuj havas videon ĉe youtube.com! Tial intertempe eĉ mi pripensas, ĉu ne produkti amatoran videon por unu el miaj kantoj. Mi havas plurajn diskojn plenaj aŭ duonplenaj je videoj – mi nur neniam uzis ilin, krom por ĉirkaŭ unuminuta video fine de 1997.

Dum mi trarigardis la 333 videojn, mi kompreneble ankaŭ trovis kelkajn kuriozaĵojn. Por mi la plej granda surprizo estis “Next is the E-o“. Fakte la titolo estas vortludo, ĉar la muziko estas la kanto “Next is the E” de Moby.

De tiu artisto mi posedas du albumojn, nome “Play” kaj “18“. Mi unue ne rimarkis, ke vere estas lia muziko en la video, ĉar la kanto venas el pli frua verkofazo kaj sonas kiel tipa denca muziko el la komenco de la 1990aj jaroj.

Post iom da tempo tamen venas la tipa melankolia sono, kiun mi ŝatas en multaj de liaj kantoj. Sed mi neniam pensintus, ke mi aperus en video kun lia muziko! Fakte parto de la materialo estis filmita en la universitato de Standford (Usono) kaj dum la Internacia Seminario 2003/04 en Naumburg/Saale (Germanio). Kaj ĝuste dum melankolia kantofazo, inter 2:14 kaj 2:24, videblas sceno de la silvestra balo, kiam ĵus alvenis la nova jaro kaj la homoj gratulas unu la alian. Tiam tuj en la antaŭo mia frato kaj mi brakumas unu la alian.

Tio postlasas bonegan impreson ĉe mi, ĉar la tuto (malrapida video kun melankolia muziko) kreas tre solenan, paceman kaj harmonian etoson. Cetere ekzistas enskribo kun foto de mia frato kaj mi dum tiu IS.

Mi ne scias kiel okazis ke ni perdis unu la alian

Denove mia taglibro aĝas unu jaron pli. Decas dediĉi la enskribon denove al muziko, kiu tre movas mian koron. Ĉifoje temas pri la kanto “Tausendfach” de Klee, kiun mi jam menciis okaze de mia 29a naskiĝtago.

La unuan fojon mi estis aŭskultinta ĝin dum la sportumado. Je la komenciĝo, do la unuaj taktoj sen kantado, mi pensis, ke estus britpopo kaj demandis min, ĉu estus kanto de Coldplay. Tiu ideo ne estas tro ekzotika – ankaŭ Sr-o Shhhh rimarkas en sia recenzo de la tuta albumo la foje orelfrapan similecon de la muzikstilo al britpopo.

“Tausendfach” similas al “2 Fragen” sed havas iom pli fortan muzikan parton. “2 Fragen” estas la kanto, per kiu mi entute malkovris la muzikon de “Klee”, aŭskultante ĝin je la fino de l’ somero 2004 en la radio. Mi ĝojis pri la agrabla muziko kaj la melodia kantado. La voĉo memorigis min pri Judith Holofernes, la kantistino/gitaristino de “Wir sind Helden”, nur kun la malgranda sed grava diferenco ke la kantistino de “2 Fragen” evidente kapablas kanti.

Por sia dua albumo kaj ĉiuj disketoj de ĝi, Klee elektis blankan kovrilon kun nigrablankaj fotoj aŭ ilustraĵoj. Tiu kombino – nigrablanka KD-kovrilo, melankolia muziko kun fortaj gitaroj kaj elektronikaj elementoj – ja jam ravis min ĉe la verkoj de aliaj grupoj. Ekzemploj estas la disketo “Cynical Heart” de “Jam and Spoon feat. Jim Kerr” kaj, kompreneble plej grave, la albumo “All that you can’t leave behind” de U2, per kies ilustraĵoj mi komencis ĉi tiun muzikan taglibron kaj pri kiu temis mia unua teksta enskribo. Similstile sed senelektronike efikis “…sed estas ne” de Persone kaj la albumoj de Coldplay. La mikson de gitaroj, sinteziloj kaj melankolio mi ankaŭ konas kaj ŝatas de Moby. Ŝajne tiu tipo de muziko montras malfortan flankon de mi: Simple ne eblas al mi rezisti ĝin; ĝi ĉiam allogas kaj kaptas min denove.

La disketon “Tausendfach” mi ricevis kiel malfruiĝintan donacon por kristnasko. La 3an de januaro, ĵus reveninta de la Internacia Seminario (IS) 2005/06 en Xanten, mi trovis la kompaktdiskon sur la tablo en mia ĉambro hejme ĉe miaj gepatroj.

Ravas min ne nur la kanto “Tausendfach”, sed ankaŭ aparte ĝia video (elĝutebla kiel WMV-dosiero kaj MOV-dosiero). Unue oni vidas la bandon en malhelaj vestaĵoj kaj hela fono, do denove kvazaŭ nigrablankan bildon.

Post iom da tempo tra projekciilo montriĝas filmscenoj de feriumado ĉe la maro, en la montaro, en suda urbo. Oni vidas la kantistinon kaj nekonatan viron dum aŭtoveturado, trinkado kaj fumado. Ili faras trivialajn gestojn kaj portas buntajn feriajn vestaĵojn, do havas tute ordinaran aspekton. La amatora kvalito de la filmetoj memorigas pri feriaj filmoj.

Tio kreas enorman kontraston al la bando, kiun oni vidas kun akraj konturoj, en plena seriozeco, kaj la kantistinon kun sufiĉe multa ŝminko, profesia hararo kaj modaj vestaĵoj. Ŝi aspektas kvazaŭ ŝi havus sukceson ĉe la laboro (muzikado), sed solecon sen amo.

La filmscenoj evidente montras la pasintecon. Ili ankaŭ povas esti interpretitaj kiel memoroj (kiuj ja ofte estas malklaraj kaj bonegaj!). Ĝuste pri perdita amo oni memoras unuopajn scenojn kaj situaciojn. Jes ja, la financa situacio estis malbona kaj la estonteco malcerta, sed tio en tiu momento ne gravis, ĉar oni estis feliĉa.

Kompreneble tiun percepton forte influas miaj (terure melankoliaj!) memoroj. Certe la spertoj en la propra vivo servas kiel filtriloj dum la spektado de tia video kaj la aŭskultado de tia kanto.

Des pli trankviligis min, ke la muziko estas trista, sed samtempe milda. La teksto parolas pri perdita amo, pensado pri la pasinteco kaj la scio, ke oni komprenis multon nur poste. Iom post iom ankaŭ la muzikgrupo en la video ricevas kolorojn. La kanto postlasas la mesaĝon “Estis bona tempo. Kio pasis, daŭre signifas ion!” Verŝajne pro tio mi ŝatas tiun kanton pli ol multajn aliajn.