Jen ĝi, la tago de la tagoj, mia naskiĝtago. Hodiaŭ mi fariĝas 28-jara. Do mi festas la 10-jaran jubileon de mia plenkreskuliĝo! 28 eble ne ŝajnas impresa cifero, sed kelkaj gravaj muzikistoj ne atingis tiun aĝon: Jimi Hendrix, Jim Morrison – kaj Kurt Cobain, la (ne)idolo de mia muzika generacio.
Jam nun mi dankas al ĉiuj, kiuj gratulis per retpoŝto, retkarto, telefono, telefonmesaĝeto, foruma mesaĝo, taglibra enskribo, taglibra komento aŭ eĉ persona vizito! Por pli okcidente loĝantaj personoj, nun ne estas dudek minutoj antaŭ noktomezo, do ili ankoraŭ havas ŝancon gratuli ĝustatempe dum kelkaj horoj.
La muzika novaĵo rajtas resti relative eta hodiaŭ: JEFO planas reeldoni la lernu.net-kompaktdiskon kun Esperanto-kurso kaj muziko, interalie kun unu kanto de mi. Espereble la projekto sukcesos.
Fine mi menciu tute superfluan informon: Tio ĉi estas mia 200a enskribo. Do tiurilate mi atingis etan jubileon dum mia naskiĝtago – same kiel pasintjare.
Rigardo reen – la 12a de oktobro 2003
La kvindeka enskribo antaŭ unu jaro – mia 27a naskiĝtago.
Bonan naskiĝtagon al vi de mi ankaŭ!
Feliĉan post-nasiĝtagon!
Mi esperas ke vi ĝuis vian specialan tagon!
sal
nu, per de la lj de stela, mi legis tiun cxi, ktp ktp.. de lig al ligo mi legis mesagxon de Henrri (iru al mia lj por sci la tuton !! http://www.livejournal.com/users/louesperanto/ )
nu : mi sxatus legi vian reagon !!
(certe estas malnova afero !!!)
gxis !!
bondezirojn!
Bondezirojn al vi, bondezirojn al vi, bondezirojn kara gunnar, bondezirojn al viiiiiiiiii
Nicola
http://www.nicolaruggiero.it/wordpress/index.php
Gravas koni ambaŭ versiojn de rakonto…
Se vi deziras ricevi bonan reagon, bonvolu kontakti KKRen, la organizan teamon de la Internacia Seminario. Mi certas ke ili havas alian, sed same interesan version de la tuta okazaĵo. Ĉar mi mem nek vidis kio okazis nek partoprenis la postajn diskutojn, mi ne povas prijuĝi, kiu diris aŭ faris kion. Kompreneble mi ŝatas klaĉi, sed prefere ne pri tiaj aferoj. Samtempe mi ne estas “neŭtrala”, ĉar mi mem sepfoje organizis la Internacian Seminarion kaj ĝenerale fidas al miaj ekskolegoj kaj posteuloj. Ili certe ne estas perfektaj aŭ seneraraj, sed ankaŭ ne aŭtomate malpli kredindaj ol aliaj homoj. Donu al ili la saman ŝancon por klarigoj kiel al ĉiu ajn persono.
KD-oj francaj
Saluton Kunar!
Ci skribis :
“La muzika novaĵo rajtas resti relative eta hodiaŭ: JEFO planas reeldoni la lernu.net-kompaktdiskon kun Esperanto-kurso kaj muziko, interalie kun unu kanto de mi. Espereble la projekto sukcesos.”
Jes, tio ĝustas. La eldonon de la lernu-KD-oj JEFO faros por la fino de novembro. La asocio kie mi laboras, Esperanto 22, jam mendis 3000 KD-ojn por disvendi ĝin tra ĉiuj universitatoj de la regiono Bretonio! Do, cia “Klara blua akvo” estos espereble disaudita tra almenaŭ tuta Bretonio
Amike salutas, Henrri
PS1: Mi aldoniĝas al la aliaj voĉoj por deziri al ci (kun malfruo bedaŭrinde) feliĉan naskiĝtagon. Mi ĵus malkovris cian aĝon kaj mi tre miris, ĉar ci aspektas pli juna ol cia aĝo!
PS2: Mi ankaŭ malkovris sur cia slipo ĉe lernu.net, ze ty mowisz po polski, i tez troche po francuski. To fajnie
PS3: Cetere, mi dankas al ci pro la gratulojn ciajn, kiujn Stela bone transdonis al mi.
Feliĉan naskiĝtagon! Mi suferas granda honton ke mi forgesis ĝin… pardonu min…
Re: Gravas koni ambaŭ versiojn de rakonto…
dankon pro via respondo…
nu, mi fakte miregis legi “kokainon” en IS !!
kompreneble oni ne povas rigardi en la posxojn de cxiuj je la akceptejo !! ^-^
nu… versxajne estas la vivo
kisojn
amike
lou
Kiel vi scias, pri la kioma enskribo temas?
nombrado de enskriboj
Tio legeblas ĉe la uzantinformoj kun ĉiuj detaloj. La malnovajn (”Rigardo reen”) mi simple nombris.
Bonan naskigxtagon Kunar!
Ecx se malfrue, sed mi sciis pri gxi, sed nun mi legis vian taglibron deziras al vi cxion bonan dato: nasdkigxtago de Anita
Kisetojn: Anna
[...] utilo de tio, skribi siajn pensojn, estas tamen impresa. Mi relegis, kion mi skribis dum mia 27a, 28a, 29a, 30a, 31a, 32a kaj 33a naskiĝdatreveno. (Dum mia 34a naskiĝdatreveno mi skribis nenion, ĉar [...]