Tiu ĉi aero estas tro peza por spiri

Hieraŭ mi denove vivtenis mian promeson por la nova jaro, almenaŭ unufoje semajne eliri. Ĉifoje la rekomendo venis de tri diversaj fontoj samtempe: Ultimo, la urba magazino por Münster, la blogo Spreeblick kaj kolegino. Denove mi iris al Gleis 22, sed ĉifoje mi estis aĉetinta bileton anticipe.

Kiel unua grupo ludis The Tom, fakte kiel anstataŭo de la bando planita origine. Muzike ili estis en ordo, sed la kantado nur estis averaĝa. Interese, ke krom du akustikajn gitarojn kaj drumon ili uzas akustikan bason. Germanoj kantantaj popmuzikon en la angla estas nenio eksterordinara. Precipe la tekstoj tute ne volis eniri mian orelon, kaj mankis iomete kulminoj.

Sed tio ne gravis, ĉar absolute furoris la ĉefa parto de la vespero, Pål Moddi Knutsen el Norvegujo. Interalie li jam gajnis stipendion de siaj samlandanoj a-ha.

Imprese, kiel tiu juna artisto (23-jaraĝa) kapablis krei etoson. Jam dum sia enkonduka parolado li bonege atingis la homojn. Li pardonpetis pro la 40-minuta paŭzo antaŭe kaj rekomendis al ĉiuj sidiĝi. Tio fakte bonege taŭgis, por ke ĉiuj vidu la kompletan scenejon. Mi tamen preferis stari malantaŭe, ĉar mi ne sciis, kiom pura estis la planko. Tutegale, kio okazis – la muzikistoj ĉiam reagis profesie. Unue ekestis brusono el unu de la mikrofonoj, kiun necesis ŝanĝi tuj post la unua kanto. Poste alia mikrofono falis el sia tenilo, sed la muzikistino, kiu ludis la violonĉelon, remetis ĝin.

La grupo entute kreis kompaktan sonon kvarope. Unu ludis drumon kaj perkutilojn, Moddi kantis, gitaris kaj kelkfoje uzis akordionon, la virino ludis la violonĉelon kaj foje kantis kaj la lasta ludis elektran kaj akustikan basojn kaj foje kantis.

Tre impresis min, ke Moddi havas iomete raŭkan voĉon dum mallaŭta kantado kaj parolado, dum li kapablas kanti laŭte kaj klare. Kia kombino!

La unua kanto de la koncerto ankoraŭ ne estas surbendigita (estis io pri vampiroj en la titolo, se mi ne eraras). Ĝi jam montris ĉiujn atutojn de la grupo. Dum la lasta regula kanto “7!”, okazis triopa kantado, kiu vere ravis min. Meze de la koncerto eksonis Krokstav-emne en la norvega. Tiuj tri estis miaj plej ŝatataj muzikaĵoj de la vespero. Mi opinias, ke ankaŭ la sinsekvo de la kanto montris bonan elekton.

Pål Moddi Knutsen: Krokstav-emne

La muziko memorigas min pri Cleo T. Kaj Maps & Atlases (laŭ la instrumentoj respektive la klareco) kaj Azure Ray (laŭ la trankvila, iomete melankolia etoso). Ĉiujn tri grupojn mi estis spektinta dum antaŭaj koncertoj en la sama ejo.

Post la koncerto mi aĉetis du diskojn: Unu estas la albumo “Floriography” (aperinta ĉijare laŭ la kovrilo!), la alia la albumeto “Rubbles”. Du kantoj estas samaj, sed tio ne ĝenis min. Iomete kurioze, ke la kanto “Floriography” ne troviĝas sur la samnoma albumo mem!

Kelkaj kantoj aŭskulteblas ĉe MySpace. Mallonga recenzo de la albumo legeblas ĉe Spreeblick (en la germana).

Pål Moddi Knutsen: Rubbles

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: