Afiŝoj kun etikedo ‘münster’

Jaroj de malvarma blanka neĝo

dimanĉo 27 Marto 2011

Daŭre validas mia intenco por la nova jaro, almenaŭ unufoje semajne iri eksteren vespere por viziti koncerton, spekti filmon aŭ fari ion similan. Pasintan fojon ekzemple mi iris al la kinejo.

Vendrede mi vizitis la kulturan kafejon (aü trinkejon) SpecOps. Ĝi troviĝas tie, kie en somero 2009 ankoraŭ estis diskovendejo. Mi memoras tion, ĉar mi vizitis ĝin dum siaj lastaj tagoj kaj ankoraŭ aĉetis kompaktdiskojn tie. Pri ili indas skribi alian fojon.

En SpecOps okazis koncerto de Me and Jules el Lepsiko. Kiam mi legis tion antaŭe, mi pensis: Imprese, ili veturos tiom longan vojon nur por prezentiĝi en tiom eta loko. Kaj estos interese ekkoni plian grupon el tiu urbo – tio estas, aparte de 42 el Lepsiko.

Kiam mi poste parolis kun la duopo Philipp Lorig kaj Julia Diederich, mi eksciis, ke ili origine venas el Trier, sed ke la klavaristo nun loĝas en Lepsiko. Sed li veturis la tutan vojon ĉi tien por koncerti en Münster kaj unu tagon poste en Kolonjo.

Me and Jules: Melodica

Laŭ la stilo – elektronika popmuziko kun viva gitarludado – ili plej similas al Inicialoj DC. Aldone la viro ludas klavaron. La muzikado – precipe la gitaro – plaĉis al mi, same parto de la kantado. Ili havas la saman problemon kiel The Tom: Germanoj, kiuj verkas kaj kantas tekstojn en la angla, ne ĉiam sukcesas brile. Tamen ili faris tre ĉarman kaj simpatian impreson.

Post la koncerto, mi atendis, ĝis ili forportis la instrumentojn kaj ĉiujn teknikaĵojn. Tiam mi aĉetis la demokasedon (jes, kasedon!) demokasedo (jes, kasedo!) “S/T Cassette”. La kasedo estis en pakâjo. Aldone kun ĝi venis kasedo-libreto kun tekstoj, desegnaĵo kaj kun kodo por elŝuti ĉion el la interreto, kaj butono por meti al la ĉemizo. Tiu lerta kunmetado tre agrable surprizis min.

Me and Jules: Lovers

Cetere ankaŭ la unuafoja vizito de la kafejo montriĝis bona. Tie haveblis bonaj senalkoholaj trinkaĵoj, kiujn mi ankoraŭ ne estis elprovinta antaŭe. Mi sidiĝis ĉe libera tablo kaj uzis la tempon ĝis la koncerto por legi la aktualan numeron de Ultimo, la urba magazino de Münster. Nun mi konas novan interesan lokon – kaj tio estas unu cela de la novjara promeso.

Vi juvelo ĉe la Aa

sabato 26 Marto 2011

Hieraŭ mi jam menciis kanton pri mia hejmurbo Münster. Fakte tuj poste mi trovis alian. Dum la unua estas verko de kantaŭtoro, la dua estas hiphopo! Unu momenton, ĉu mi ne ridis antaŭ jaroj, kiam publikiĝis hiphopa kanto pri Paderborn, mia loĝurbo kiel studento? Jes, certe! Sed tiu kanto estis mortserioza kaj tial faris ridindan impreson. La kanto pri Münster estas bonhumura, eĉ iomete kiel somera kanto.

Soulman Seether – Mein Muenster by Soulman_Seether

Mi estas tre impresita, kiom multajn pensojn kaj sentojn de mi tiu artisto vortumas:

La plata lando signifas, ke oni facile vidas la horizonton. Oni ĉiam konscias, ke tie troviĝas aliaj urboj kaj landoj, kaj ke aliaj homoj loĝas tie. Tiel ĉio estas konektita kaj oni estas parto de la mondo. Tiun penson mi ĉiam ŝatis.

Kiu opinias, ke Münster havas malbonan veteron (tro multan pluvon), tiu neniam loĝis en orienta Vestfalujo. Tion mi povas konfirmi post miaj jaroj en Paderborn!

Oni ne bezonas longe veturi, por vidi la naturon. Kaj la biciklo estas la plej rapida trafikilo en la urbocentro. Same kiel en la alia Münster-kanto, li mencias la lokan Pinkus-bieron en la refreno.

La kantisto rakontas, ke la urbo inspiris lin tiamaniere, ke li muzikis kaj malamis. Tre interese!

Lia stilo memorigas min pri Gentleman kaj germanlingva hiphopo el la malfruaj 1990aj jaroj. Bone, ke tiu maniero, produkti hiphopon kaj mondmuzikon, ŝajne daŭre ne nur interesas min!

Tiu damna vilaĝaĉo

vendredo 25 Marto 2011

Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis kanton pri mia hejmurbo Münster. La akompanaj bildoj kaj videoj montras diversajn lokojn kaj scenojn.

Johnny Ketzel & sein Schließer: Dies verdammte Nest

Ekzistas alia video kun la kantoteksto en la priskribo. Tie oni ankaŭ vidas la kantiston. Li mencias la lokan bierospecon Pinkus kaj simplan verson: Tutegale, kien oni iras en Münster, oni devas atenti, ne iĝi viktimo de trafikakcidento – pro biciklo!

La artiston Johnny Ketzel mi tute ne konis antaŭe. Tio des pli montras, kiom multa restas por malkovri en Münster.

Ĉu vi ankaŭ sentas tiun doloron komence de marto?

vendredo 4 Marto 2011

Kiel mi jam skribis antaŭe, post la translokiĝo al nova loĝejo mi iĝis civitano de Münster, mia naskiĝurbo, kaj kadre de tio la urba administrado donacis al mi DVD-n. Temas pri du elsendoj de la krimserio “Wilsberg” kies rakontaĵoj okazas en Münster! Origine estis libroserio… kaj Münster ankaŭ havas propran eldonon de Tatort, la plej fama kaj sukcesa krimserio en la Germana televido.

Ĉiel ajn ĉe unu Wilsberg-epizodo mi tre miris: Tiun scenon mi jam konis el alia kunteksto!

La dua Germana televido (ZDF) montras ĝin en la interreto. Tie ĝi nomiĝas “Ekki traut seinen Augen nicht”: Ekki ne fidas siajn okulojn (alternativa adreso; kiel alia fonto povas servi artikolo kun foto).

Bedaŭrinde ne spekteblas la tuta parto, sed jam eblas vidi la paralelojn al varbaĵo el la 1990aj jaroj, nome “Washroom” por Levi’s (alternativa adreso). Absolute brile, tiu citado de populara kulturo!

Cetere la dua Germana televido ofertas specialan servon en la interreto: Eblas legi la muzikoliston por multaj memproduktitaj filmoj kaj serioj. Jen ekzemple la filmmuziko por tiu Wilsberg-epizodo, kiun mi supre menciis. Aldone haveblas videoj, en kiuj la komponistoj parolas pri sia laboro.

Vi sentis vin tiom malgranda

ĵaŭdo 10 Februaro 2011

Kiel jam menciite, unu kromefiko de la post-Esperanto-rekontiĝo-sindromo estas la demandoj: Kial tiu bonega etoso devas limiĝi al Esperantujo? Ĉu ne eblas kunpreni ion al la cetera vivo? Kaj unu recepto kontraŭ la sindromo estas, iri al festo.

Kaj jes, serioze: Kial mi ne iras al koncertoj en mia hejmurbo Münster? Ofertoj ja abundas. Mi ja tiom ŝatas la etoson de koncertoj dum Esperanto-renkontiĝoj.

Tial mi finfine realigis tion. Mi ĉiel ajn jam regule informiĝas tra Ultimo, la urba magazino por Münster, pri la kultura programo dum la sekvaj du semajnoj. Mia intenco estis, almenaŭ viziti unu koncerton semajne. Antaŭhieraŭ mi eliris al la ejo Gleis 22 (”kajo 22″ – pro la proksimeco al la stacidomo).

Kiel antaŭgrupo ludis Cleo T. el Parizo, Francujo. Ili veturis dek horojn de Parizo dum tiu tago nur por koncerti vespere!

Cleo T.: anonco de Eŭropa turneo

Cleo T.: Song To The Moon

La stilo estas iu miksaĵo inter popmuziko kaj folkoro. Parte iomete memorigis min pri la sonŝpuro de “Im Juli” kaj Esperanto Desperado (la kantoj de Amir).

Mi ŝatis la prezentadon. Ĉiu instrumento estis bone aüskultebla. La sono ne estis maĉita kiel koncertoj de aliaj grupoj. Krome la kantistino estis sufiĉe ĉarma. Kiel percepteblas en la supraj videoj, ŝi ankaŭ parolas en la germana, kvankam ŝajne papage. Post la koncerto mi gratulis ilin pro la prezentado.

La ĉefa grupo de la vespero estis Maps & Atlases el Ĉikago, Usono. Malfacilas priskribi la stilon. La eksperimentemo kaj muzika fajneco pensigas min pri Marillion, la sendependeco al Ted Leo & The Pharmacists.

Mia plej ŝatata kanto estas “The Charm”. Pro ĝi mi aĉetis la albumon “Perch Patchwork”.

Maps & Atlases: The Charm

Maps & Atlases: The Charm (brile vive)

Maps & Atlases: The Charm (kun drumistoj de lernejo)

La grupo havas la interesan kutimon, fini koncerton meze en la publiko. Jen kiel tio aspektis nur kelkajn tagojn antaŭe:

Maps & Atlases: Carrying The Wet Wood (vive meze en la publiko)

Tio tre memorigis min pri gufujo-koncertoj – aŭ pri Esperanto-koncertoj ĝenerale: Tre intima etoso, tre harmonia sento.

Ĉe la TTT-ejo de la bando haveblas senpaga elŝuto de la kanto “Solid Ground”. Krome aŭskulteblas pliaj kantoj ĉe myspace.

Maps & Atlases: Solid Ground

Post la dua koncerto mi havis la okazon babili iomete kun la basisto. Poste mi aĉetis ne nur la jam menciitan diskon, sed ankaŭ t-ĉemizon. Estas tempo, ke mi havas pli multajn, kiuj ne estas Esperanto-t-ĉemizoj!

Lena, Lena, Lena, Lena

dimanĉo 19 Decembro 2010

Kio restos en memoro de la jaro 2010 rilate al muziko? En Germanujo tio certe estos la venko ĉe la Eŭrovido-kantokonkurso. Nur unufoje antaŭe la Germana kontribuo estis tiom sukcesa: En 1982, kiam Nicole kantis „Ein bisschen Frieden“ („Iom da paco“, en Esperanto surbendigita de Ralph Glomp).

Dum preskaŭ tri jardekoj, Germanoj melankolie memoris tiun unuopan triumfon. Ĉiujare regis granda ĉagreno, ĉar oni ne plu estis sukcesa en tiu – grandparte malserioza, malgrava – evento. Ofte rimarkebla fenomeno estis, ke oni interpretis la donitajn poentojn kiel simpatio-mezurilon de aliaj nacioj. Germanoj, kiuj ĝenerale jam havas problemojn kun sia identeco, kompreneble ne povis suverene reagi al tio. La „maldankema“ eksterlando kulpis – kaj ne la Germanoj mem, kiuj ne montras bonan muzikguston, kvankam sendube ekzistas bona germanlingva muziko.

Des pli granda estis la jubilado, kiam Lena Meyer-Landrut venkis kun granda distanco antaŭ la dua loko. (Harfendemuloj rajtas argumenti, ke principe Dano kaj Usonanino venkis, ĉar ili verkis la kanton kaj laŭ la regularo oni premias la komponiston, ne la interpreton. Tiam tamen oni devas konsideri, ke Germano verkis la venkan kontribuon por Luksemburgo en la jaro 1972.)

La venko estas des pli ĝojinda, ĉar la sukceso ne venis per pompa spektaklo dum la prezentado, sed per mimimuma. Principe juna plenkreskulino en nigra kostumo kantis. Kaj kiel analizo poste argumentas, ŝi ne estas artefarita stelulino, sed natura persono, kiu ĝuste ne sekvis la regulojn de la muzikindustrio. Se validas la malnova regulo, ke oni malbone kopias sukcesojn, tiam la proksima estonteco estas sufiĉe eltenebla.

Malgraŭ ĉiu simpatio, parodio ne rajtas manki. Kelkaj homoj kritikis, ke la kvalito de la kantado ne estas bona. Fakte min surprizis, kiam Katrin Bauerfeind prezentis ĝin en la elsendo de Harald Schmidt, ke ŝi havas pli bonan voĉon!

Interese estas, ke la kanto origine nek estis verkita por la konkurso nek estis tiom rapida. La balada versio de Jennifer Braun, kiu atingis la duan lokon en la nacia konkurso por la Germana kontribuo, verŝajne pli similas al la originalo:

Cetere nek la Eŭropan konkurson nek la Germanan antaŭludon mi spektis en la televido. Ĉefe mi sekvis la raportadon de oslog.tv. Pri ĝi mi ekcsiis tra anonco de Lukas Heinser, kiu kune kun Stefan Niggemeier tre interese kaj amuze komentis el Norvegujo. Kiel mi jam skribis aliloke, ĝenerale tiu analizo tre plaĉis al mi – certe helpis la partopreno de simpatia, freŝa kantistino. Plej grava kritikpunkto de mi estis, ke ili enmetis erojn de pli fruaj kantoj en siajn videojn. Tial ekde la unua elsendo estis forfikulo en miaj oreloj, nome „Viel zu weit“ de Münchener Freiheit (Germana kontribuo el la jaro 1993, sufiĉe malsukcesa):

Ekde ĉi tiu jaro oni ĉiam ligos la nomon „Lena“ al tiu venko. Antaŭe mi ĉiam pensis pri du aliaj kantoj kun tiu nomo: Unu estas de la grupo Pur kaj mi ĉi tie ne enmetas videon, ĉar necesas konservi minimuman muzikan nivelon. La alia estas de BAP el Kolonjo:

Fakte eĉ ne du monatoj post la venko en Oslo aperis reludversio de Uwu Lena (evidente parodio de „Vuvuzela“). La videon oni produktis en Münster!

Cetere ankaŭ himno por Ganao venas de artisto el Münster: „Wanga Yure“ (festi venkojn) de Bawa Abudu.

Se temas pri kantoj okaze de la piedpilka mondĉampionado en Sudafriko, tamen plej konvinkis min Basta per sia kanto „Gimme Hope Joachim” (Joachim Löw: trejnisto de la Germana teamo) kaj video en la stilo de South Park. Ankaŭ tio estas reludversio respektive parodio. La originalo nomiĝas Gimme Hope Joanna ( = Donu al mi esperon, Johannesburgo) kaj estas de Eddy Grant.

Tiu sporta konkurso estis la alia granda evento, kiu restos en la memoro en Germanujo. Ankaŭ tiun mi cetere sekvis sen televidilo. Sufiĉis por tio mia nova komputilo kaj elsendado tra interreto.

Mi estas roko, mi estas insulo

ĵaŭdo 16 Decembro 2010

Ekde hodiaŭ, la unuan fojon en mia vivo mi estas civitano de mia naskiĝurbo Münster. Jam pro la nova loĝejo indis fari tiun paŝon. La fina konvinka argumento tamen estis nova impoŝto kiu ekde 2011 punos ĉiun, kiu nur indikas Münster kiel sian “duan loĝlokon”, per aparta impoŝto. Kaj krome oni donacis DVD-n al ĉiu, kiu registras sin antaŭ la fino de la jaro.

Krom la jam hieraŭ menciita komputila ludo “Drakensang”, la gazeto pri komputilaj ludoj ankaŭ enhavis aventuran ludon “La malbono sub la suno”. En ĝi oni agas kiel Hercule Poirot, la detektivo. Mi jam finis la ludon, tamen uzis tre bone faritan solvon, ĉar mi ne volis malŝpari tempon per tro da cerbumado. (Ofte tute ne klaras kie oni povas daŭrigi la solvadon de puzloj.)

Ne enestas multe da muziko, sed mi sufiĉe ŝatas du pecojn. La unua estas la ĉefa temo:

La alia kreas tre minacan, misteran etoson. Ĝi eksonas en kaverno. Parto de ĝi aŭskulteblas en traluda video de la anglalingva versio (ekde 3:00 ĝis 4:13). Tiu speco de muziko tute ne estas io elstara; mi tamen ŝatas, kiel oni uzas konatajn muzikajn ingrediencojn el filmoj por rekrei la impresojn en alia medio. Interese, kiel funkcias populara kulturo post kiam la konsumantoj alkutimiĝis al certaj elementoj.

Farbo falas de plafono

merkredo 15 Decembro 2010

Mi havas novan loĝejon. Ekde hodiaŭ mi oficiale tie loĝas, ĉar la kontrakto ekde tiam validas. Hodiaŭ okazis la transdonado de la ŝlosiloj.

Kial mi entute translokiĝis? Ĉu mi ne estis sufiĉe entuziasma pri la antaŭa loĝejo? Jes, sed tio estis en 2004 (la antaŭĝojo jam fine de 2003), kaj ekde tiam, multaj aferoj ŝanĝiĝis en mia vivo… foje eĉ tien kaj reen.

Certe necesas ankoraŭ renovigi tiun novan loĝejon. Sed la unua paŝo al nova (kaj pli bona) vivo estas farita!

Alia afero, kiu lastatempe ŝanĝiĝis: Post dekjara paŭzo mi denove aĉetis gazeton pri komputilaj ludoj. La kialo estis la aldonita ludo “Drakensang” – fantazia rolludo kiu baziĝas sur la sistemo “la nigra okulo”. Ĝi estas tre konata en Germanujo. Ankoraŭ mi ne multe ludis sed kelkaj muzikaĵoj jam tre plaĉas al mi. Interalie min ĉiufoje ravas tiu melankolia, preskaŭ iom reva virina kantado. Eble mi eĉ konas la kantistinon (ne persone, sed muzike)!

Mi eĉ mia gitaro nostalgias pri…

merkredo 8 Decembro 2010

Do, kiu diris, ke mi ne plu povas pozitive influi aferojn en Esperantujo? Foje nur temas pri “koni homojn” aŭ “scii, kiel kontakti ilin”. Ankoraŭ mankis artisto por la Germana Esperanto-Kongreso en Münster (2011-06-10 ĝis 2011-06-13). (La Kuracistoj, mia propra grupo, ludis tie jam en 2008 en Essen.) Mia patro demandis min pri diversaj artistoj, alskribis kelkajn, sed ĝis antaŭ nelonge sen kontentiga rezulto.

Hodiaŭ venis rapidega respondo de JoMo! Kaj estis mi, kiu servis kiel konekta persono inter organizanto kaj artisto. Eble mi nur estas eta rado en la granda maŝino, sed mi scias, ke mi povas fari diferencon. Kaj tiu sento estas tre kontentiga.

Jen via mondo

merkredo 31 Oktobro 2007

La 22an de oktobro, fondiĝis Junulara Esperanto-klubo en Münster. Tiun jubileon – 100 jaroj da “Esperanto en Münster” – indis festi. Sekve La Esperanto-societo de Monastero invitis al la semajnfino “Esperanto inter najbaroj en Eŭropo” (PDF-informilo). Kunorganizanto estis “Esperanto Nederland“. Nederlando troviĝas eble 30 kilometrojn for de Nordwalde, en kies junula klerigejo okazis la aranĝo. Krome la stacidomo de Nordwalde situas inter Enschede kaj Münster, tiel ke por la Nederlandaj gastoj eblis alvojaĝi rekte per la trajno.

La programo enhavis koncerton de Esperanto-muzikgrupo, nome La Kuracistoj. Vendrede, la 19an, Sebastian kaj mi prezentis du partojn kun po du kantoj, krome unu aldonon je la fino. Aparte menciindas la kanto “Jen nia mondo”, kiun ni ludis memore al Wouter Pilger. Ĉifoje ni prezentis pli multajn reludversiojn ol iam ajn antaŭe:

  1. La Kuracistoj: Westerland
  2. La Kuracistoj: Junula amo
  3. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
  4. La Kuracistoj: Sen vi
  5. La Kuracistoj: Ne plu
  6. La Kuracistoj: Vi volas kisi
  7. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara
  8. Amplifiki: Mi kaj ŝi
  9. Persone: Longe for
  10. Team’: En kaĉ’
  11. JoMo: Jen via mondo
  12. Republic: Birdo, flugu for
  13. (tradicia): Liberas la pens’
  14. Vladimir Soroka: Ni renkontiĝos
  15. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min
  16. Simon & Garfunkel: Fajra ruĝ’ kaj ĉiela blu’
  17. JoMo: Hej la nizoj!
  18. Esperanto Desperado: Ska-virino
  19. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?
  20. Amplifiki: Sola
  21. JoMo: Ĉu vi volas danci?

Bedaŭrinde lastmomente malsaniĝis nia akompana kantistino. Kun ŝi mi jam estis ekzercinta antaŭ pli ol unu jaro. Krome ni triope provludis la 7an de oktobro. Tiam ni ludis entute 33 kantojn, kvankam ne ĉiujn kun la kantistino. Krom la supre menciitaj kantoj, tio estis:

  • La Kuracistoj: Duona amkanto
  • La Kuracistoj: Por ĉiam
  • La Kuracistoj: Solege en la nokt’
  • La Kuracistoj: Misteroland’
  • Esperanto Desperado: Grava
  • Esperanto Desperado: Feliĉe
  • Ultravox: Dance kun larma okul’
  • JoMo: Kisu min
  • (tradicie): La marĉo-soldatoj
  • Kajto: Dormu milde
  • Righeira: Ĉiuj al la plaĝo
  • Simon & Garfunkel: La boksisto

La koncerto estis grandega sukceso. Ĉifoje la teknikaĵoj funkciis kaj ni eĉ faris surbendigon sur mini-disko. La publiko, plejparte pliaĝuloj, reagis tute entuziasme. Montriĝis bona ideo, elekti kelkajn “klasikaĵojn” kaj tradiciajn kantojn.

La sekvan vesperon, sin prezentis la ĥoro de la dorskorbuloj (Kiepenkerlchor) el Nordwalde. Ili kantis ĉefe en la malaltgermana, sed ankaŭ du kantojn en Esperanto. Je mia agrabla surprizo, la Esperanto-kantado ege bone sukcesis. Mi jam aŭdis Esperanto-artistojn kun pli malbona prononcado!

La bildo estis io tre aparta por mi kiel denaskulo: En mia hejmvilaĝo Nordwalde ĥoro kantas en Esperanto tradukojn el la malaltgermana, portante tradiciajn vestojn de mia regiono. Mi ne plu pensintus, ke eblus iam kunigi la denaskulan parton de mia identeco kaj la Germanan parton tiom bone.

Unu Nederlanda gasto cetere estis Roel Haveman. Lian tradukan laboron rilate al Esperanto-muziko mi estimas ekde jaroj. Precipe menciinda estas liaj “Konsiloj pri tradukado de kantotekstoj al Esperanto“.

Ankaŭ la resto de la programo tre plaĉis al mi. Entute iĝis tre gaja renkontiĝo kun la tipa Esperanto-etoso, kiun mi konas ekde multaj jaroj.

La gazetaro raportis pri la evento en diversaj artikoloj. En la reto mi trovis la jenajn: