En mia regiono, la lastan tagon en aprilo okazas tradicie festoj kun la nomo “danco en la majon”. Fakte ĉifoje temis pri la sama afero kiel antaŭ unu semajno (ja eĉ pri la sama ejo, nome festa tendego), sed je tiu okazo venis pli multaj homoj. La knabinoj el mia amikaro estis ege bele vestitaj kaj tre festemaj. Bedaŭrinde la muziko estis preskaŭ ĉiam same aĉa kiel kutime. Foje tamen ekzistis bonaj fazoj, dum kiuj ni freneze dancis. Tiam eksonis interalie “Mambo” de Herbert Grönemeyer kaj tuj poste “Über den Wolken” de Dieter Thomas Kuhn – ambaŭ kantoj estas kandidatoj por mia “internacia KD 2”, kiun mi intencas fari ekde la pasinta IS. La du kantojn sekvis “La Bamba”, kio kompreneble iom konfuzigis min, ĉar ĝuste tiam mia grupo formis cirklon kaj ĉeestis ne nur mia frato kaj pluraj Esperanto-kursanoj, sed eĉ kiel gasto Martin B. Sawitzki, ĉeforganizanto de la sekva IS en Wetzlar. Strangega sento danci al “La Bamba” (parte) kun esperantistoj kaj tamen ne rajti kisi unu el la belulinoj. Tiel verŝajne aspektas inferno. Nu, almenaŭ mi rikoltis plian inviton al naskiĝtaga festo. Mi kun kontentigo konstatis ke miaj amikoj eble primoketas mian ŝaton de muziko el la 1980aj jaroj, sed samtempe per siaj agoj ( = dancado al kantoj el tiu jardeko) pravigas min. La elektronika muziko de la festo denove aĉis, restas notinde tamen ke mi aŭdis unu bonan elektronikan kanton, nome “Désenchantée” de Kate Ryan – la unuan akcepteblan dum tiaj festoj (ekde monatoj!), kaj la unuan kiun mi mem surmetus kiel DĴ. Ĝuste pro la malaltiĝanta nivelo de la muziko, preskaŭ ĉiuj el mia amikaro foriris tre frue, nome jam je la 2a – ankaŭ mi, ĉar mi ege lacis. Miaj okuloj doloris pro la cigareda fumo dum la rebiciklado hejmen.
La televidkanalo 3sat antaŭ kelkaj tagoj faris elsendon pri Esperanto kaj Eŭropo. Mi ankoraŭ ne komplete vidis ĝin, sed trarigardis la interretan materialon kaj skribis mian opinion ĉe la TTT-ejo kun forumo.
Eŭropa Unio hodiaŭ pligrandiĝas. Pro tiu okazo la “aktuala muziko” estas kanto, kiu ĉiam pensigis min al vojaĝado trans la limoj de Eŭropo kaj internaciaj kontaktoj. Eble mi trointerpretas kelkajn kantojn (aŭ trudas al ili ideojn, kiuj estas en mia kapo kaj ne en ilia teksto). “Trans-Eŭrok-Ekspres'” origine venas de la Vinilkosmo-Kompilo 2, sed mi ekkonis ĝin tra la espeRom, KD-Romo aperinta en 1997 kiu furoris dum jaroj. De Tutti Futti mi neniam aŭdis ion plu, do ŝajne ili apartenas al la grandega nombro de (grandparte Francaj) papagaj grupoj, kiuj registris unu kanton en Esperanto kaj poste malaperis. Nu, jen kiel ofte okazis en la 1990aj jaroj. En tiu ĉi jardeko, mi atendas kaj postulas pli longdaŭran muzikan aktivecon (eĉ se tio signifas malpli multajn grupojn).