Monataj arkivoj: Marto 2011

Tio estas la ritmo de la nokto

Sabate vespere estis denove kulmino en mia D?-kariero – kaj certe la plej grava nokto en la ?isnuna jaro post D?umado dum la lasta nokto de la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. En mia amikaro okazis festo kun muziko nur el la 1990aj jaroj. La ideo, kompili muzikon el tiu jardeko, jam venis al D? Arafat kaj mi anta? preska? kvin jaroj. La naski?taga festo anta? kelkaj semajnoj estis kvaza? la provo por tiu koncepto – kaj ?i bone sukcesis. Por prepari min, mi estis a?skultinta elektronikan muzikon el tiu epoko. Malgra? ?iuj preparoj kaj ?iu sperto, mi tamen sentis min sufi?e nervoza anta?e. Mi kiel la ?efa (kaj ver?ajne nura) D? dum tiu vespero – ?u tio povos funkcii? ?u miaj fortoj sufi?os, ?u la homoj ?atos la muzikon, ?u ne okazos la fifamaj teknikaj problemoj?

Tamen zorgoj anta?e gvidas ofte al la plej bona preparo. Mi ne bezonis kunporti mian propran komputilon kaj la organizanto de la festo e? instalis MediaMonkey sur lia, tiel ke mi ne bezonis adapti?i al alia programo. Mi alvenis kun ekstera durdisko kaj tuj konektis ?in. Tre facile mi iomete traser?is la dosierujojn kaj aldonis pli kaj pli al la ludolisto, kiu jam estis sonanta.

La festo sufi?e rapide pleni?is kaj la homoj dekomence atentis pri la muziko. Multaj havis muzikdezirojn. Fakte la preparitan elektronikan muzikon, kiun mi estis planinta por la unua kaj la lasta horo, mi tute ne bezonis pro tio. Kiel dum la naski?taga festo, estis sova?a mikso el plej diversaj stiloj. La vera laboro konsistis en tio, ne fari tro longajn fazojn de unu speco, por ke la diversaj gustoj kontenti?u.

La plej junaj partoprenantoj havis 18 jarojn, la plej a?a plej ver?ajne estis mi mem. Al la festo venis mirinde multaj virinoj, kiuj formis kredeble e? pli ol duonon de ?iuj ?eestantoj. E? okazis iomete la ?erco de Flix pri Junimond, ?ar unu el la knabinoj deziris a?skulti tiun kanton de Echt, sed ne konis Rio Reiser. Tamen mi nur havis alian kanton de Echt. Jen tre bela reludversio de Ruben Cossani, kun la origina verkinto de la kanto kiel membro de la grupo:

Ruben Cossani: Du trägst keine Liebe in Dir (vive)

Entute mi laboris preska? ok horojn, inter la 20a vespere kaj la 4a kaj kvarono matene! ?is la fino restis gastoj, kiuj ?atis a?skulti muzikon. Mi e? sukcesis je la fino aüskultigi la fifaman reludversion de “Wicked Game”.

Pro la se?o, kiun mi povis uzi preska? ?iam, mi ne devis stari la tutan tempon. Tio jam tre helpis! La nura malavanta?o estis, ke mi ne povis tiom facile iri al la dancejo kaj mem partopreni, ?ar mi devis ?ovi min tra multaj homoj. ?enerale la gastoj poste opiniis, ke estis bonega festo kaj ke indas ripeti tion. Kvankam mi mem estas granda ?atanto de muziko el la 1980aj jaroj, D?umado nur kun muziko el la 1990aj jaroj montri?is tute ne problemo por mi. D? Kunar havas estontecon por la venontaj jaroj!

Estas kiel son?o por mi

Krom Like A Virgin kaj True Blue, anka? mencii?as du aliaj kantoj de Madonna en la filmo “Reservoir Dogs”: Borderline kaj Papa Don’t Preach.

Borderline estas – same kiel Like A Virgin – tre frua kanto de Madonna. Unu karaktero en la filmo ?atas la fruajn sukcesojn de ?i.

Madonna: Borderline

La sama karaktero tuj poste aldonas, ke ekde Papa Don’t Preach li ne plu ?atas la muzikon de Madonna. Sed mia ?ato estas ?uste inversa.

Madonna: Papa Don’t Preach

Beda?rinde sur la kompilo The Immaculate Collection tiu kanto estas mallongigita je unu minuto. Precipe malpla?as al mi, ke oni forigis la instrumentajn partojn je la fino, kiuj la? mi aldonas certan profundecon kaj pensemon al la kanto.

Mi ser?is en la tuta mondo iun kiel vin

Unu kanto de Madonna menciita en la filmo Reservoir Dogs estas “True Blue”. Mi ege ?atas tiun kanton post kelkfoja spektado de la video.

Madonna: True Blue

Cetere ekzistas alternativa video. ?in kreis adorantoj kadre de video-konkurso.

Madonna: True Blue (venkinta kontribuo de video-konkurso)

Popmuziko el la 1980aj jaroj kun alludoj al pli malnova romantika muziko – tion mi ja jam konas, ekzemple de Uptown Girl de Billy Joel. La video kvaza? montras la viran flankon de la rakonto:

Billy Joel: Uptown Girl

Dum ?e Uptown Girl plej pla?as al mi la “?o-ho…”-kantado en la ponta parto, ?e True Blue estas la linio “I searched the whole world“, kiu same aperas en la transiro. Beda?rinde True Blue ne trovi?as sur la kompilo The Immaculate Collection, kiu ?enerale estas bona, sed tamen havas kelkajn makulojn: Kelkaj gravaj kantoj mankas; multaj aperas nur en mallongigitaj versioj.

Sed mi pluskribu pri tiu speco de kantoj. Fakte oni jam facile divenas, kia tipo mi estas, se oni legas, kion mi skribis pri la muziko de Roy Orbison kaj de Belinda Carlisle. Beda?rinde tiu senco por romantikeco (se nomi ?in entute tiel) ne ta?gas por la ?iutaga vivo a? por longtempo. Prefere viro kapablu ?alti kaj mal?alti ?in spontanee la? bezono (de la virino, kompreneble). Ke romantikaj sentoj kaj robota konduto la? la ideo ne bone harmonias, estas la problemo, al kies solvo mi ne trovis (kaj kredeble ne trovos) respondon.

Min atingis la kritiko, ke mi ne plu sufi?e rakontas pri virinoj kaj kiel sukcese ekhavi kontakton kun ili. La? la kli?a imago, kiel (duon)informadikisto mi tute ne devus koni virinojn – kaj e? ne havi bonan rilaton al homoj entute. Mi ne plu pritraktu tiun stultan stereotipon; mi menciis ?in nur pro kompleteco.

?enerale mi iomete lacas skribi pri tiu temo. Al la populara idealo, ke en la vivo ?io okazu kiel en filmo (en kiu oni mem estas la ?efa heroo – kaj kompreneble aperas iu bela virino en ?i), mi ripro?as: Kial ne estas kvaza? inverse? Kial filmoj ne pli ofte povas rakonti, kiel la ?efa karaktero estas (?ajne) tute en ordo kaj tamen restas sola – kaj e? ne venas proksimen al iu virino? Tio ja vere estus io moderna, altnivela, realisma!

Kiel virgulino

Venis la tempo por skribi pri la filmo Reservoir Dogs de Quentin Tarantino. ?enerale direblas ke muziko en liaj filmoj ?iam ludas gravan rolon. Sed ofte oni parolas pri ?i. Komence de Reservoir Dogs ekzemple, la ?efaj karakteroj parolis pri kantoj de Madonna. Entute ili mencias kvar: Like A Virgin, True Blue, Borderline kaj Papa Don’t Preach.

Like A Virgin ricevas detalan analizon. Pri la signifo de la teksto mi ne volas longe cerbumi, sed la kantado de Madonna ankora? neniel atingas la nivelon, kiun ?i havis poste. Oni forte rimarkas, ke estas frua kanto el ?ia kariero. ?i sonas kiel unu el tiuj multaj popmuzikaj stelulinoj el la 1980aj jaroj. Neniu miraklo, ke kelkaj tiam vidis en ?i nenion pli ol kantistinon por surfaca diskoteko-muziko.

Madonna: Like A Virgin

Sed en ?ia verkaro trovi?as alia kanto, kiu komenci?as per “Like A”. ?i apartenas al la kvin kantoj, kiujn mi forte ligas al festoj el mia studotempo, kaj al la “kvin virinaj kantoj“, per kiu senespera D? provas dancigi la virinojn kaj plenigi la dancejon. “Like A Prayer” ne estis la klasika Madonna-kanto por mi – tiuj estis “La Isla Bonita” kaj “Who’s That Girl”, kiel mi menciis hiera?, sed ?i estas tiu, kiu malgra? sia a?o ?iam denove ludi?as en diskotekoj kaj dum festoj.

Madonna: Like A Prayer

?ar tio estas rokenrolo

Neniam la vivo estas pli malfacila ol inter la infana?o kaj la junuleco. Negativa kulmino estas la tempo kun 13 kaj 14 jaroj. Kiel travivi tiun duran fazon? Por mi eta helpo estis la televida elsendo Moskito de la Berlina kanalo Sender Freies Berlin (SFB), spektebla ekde 1987.

Moskito (SFB) – komenca video por ?iu elsendo

La granda virto konsistis en tio, prezenti seriozan temon de la plej diversaj flankoj. Repensante mi aparte memoras, ke mi ?iam sentis, ke tio estis “televido intencita por homoj kiel mi” – kaj tio estas tre granda escepto. En tiuj malmultaj jaroj, la tuta mondo ?an?i?as, ?ar oni mem radikale ?an?i?as. Tial tre malfacilas, alparoli homojn en tiu transira tempo, ?ar ili estas en plej diversaj statoj de evoluo al plenkreskulo.

En la elsendo aperis amuzaj ske?oj, sed anka? desegnitaj filmoj de Walter Moers, kiu poste fami?is kiel komikso- kaj libroa?toro en Germanujo. Unu alia kategorio aparte restis en mia menso, nome la muzikvideoj. Nekredeble, kiom ili formis mian ?aton kaj konon de popmuziko. Necesas scii, ke tiutempe ne nur ne ekzistis germanlingva muziktelevido, sed hejme mi entute ne povis spekti muzikkanalon!

En mia memoro precipe restis “Black: Wonderful Life” – nigrablanka video kun homoj starantaj anta? la maro, kaj “The Cure: Lullaby” – iomete timiga. Kaj estis unu video de blonda artistino, kiu tamen anka? aperis kun brunaj haroj: Madonna kun sia kanto “Who’s That Girl”.

Madonna: Who’s That Girl

Por kompari ?in al aliaj kantoj, kiujn mi tamen ekkonis tra la radio: La stilo tre memorigas pri la pli frua La Isla Bonita. Tiuj du muzika?oj, kiuj por mi i?is la klasikaj Madonna-kantoj, la? kiuj mi mezuris ?iujn postajn verkojn. El la sama tempo datas “Domino Dancing” de The Pet Shop Boys, kiu havas la saman karakteron.

Sed ne ?iuj videoj, kiuj spekteblis kadre de Moskito, venis de internacie konataj artistoj. La televido ofte donis monon al Germanoj por produkti kanton ?uste kun la temo por la elsendo. Unu grupo el Berlino kontribuis kelkfoje, nome Die Ärzte.

Die Ärzte: Das ist Rock’n’Roll

“Das ist Rock’n’Roll” ?iam restis tre forte en mia memoro. ?i aperis sur la kompilo Das beste von kurz nach früher bis jetze, sur kiu anka? trovi?as du pliaj kantoj el Moskito. Ofte Die Ärzte rakontis pri Gabi kaj Uwe, fiktiva paro da junuloj.

Plej forta tamen estas “Das ist Rock’n’Roll” por mi. ?i estas unu kanto, kiun mi tre forte ligas al la elsendo “Moskito” kaj al tiu fazo de mia vivo. Hazarde ?i anka? i?is la dua kanto, kiun mi tradukis de Die Ärzte al Esperanto (“?ar estas rokmuzik'”).

Dronante ?e la festo

Mia intenco por la nova jaro, eliri almena? unufoje semajne, foje ricevas siajn ironiajn momentojn. Kiam anta? du semajnoj mi vizitis koncerton de TV Buddhas, mi eksciis ke ili faris filmon pri sia turneo tra Usono en 2010 kun la nomo Band In The Modern World. Tiun filmon hodia? montris la eta kinejo Cinema – la sama, kiun mi vizitis dum la festo de naski?tago.

Unua ironio: Kvankam mi intence iris al filmo kaj ne denove al koncerto en Gleis 22 kiel dum la anta?aj semajnoj, tamen denove tiu ejo estis envolvita, ?ar ?i prezentis la filmon.

Dua ironio: Mi alvenis kun varbfolio kontra? kiu oni jam ricevis rabaton. Sed la kasisto iomete atente rakontis, ke dum la provspektado montri?is, ke la bildkvalito de la filmo ne estas tre alta. Pro tio li donis e? pli grandan rabaton kaj ofertis senpagan trinka?on. La Cinema, almena? la? mia kli?a imago, estas kinejo de alta kulturo.

Tria ironio: Mi sciis anta?e ke la dokumenta filmo montras la absolutan malsukceson de la turneo, kiu grandparte okazis sub ridindaj cirkonstancoj. La kunlaboranto de Gleis 22, kiu bonvenigis la spektantojn, denove avertis pri la malalta kvalito de DVD kaj ke ?i da?rus nur 66 minutojn (kiel mi jam sciis el anonco) kaj ne 93 minutojn (kiel oni ?ajne anoncis al la kinejo kaj al li). La filmo montras la muzikistojn, kiuj spertas seniluzii?on post seniluzii?o – kaj reale la DVD mem estis granda seniluzii?o por la Cinema kaj Gleis 22.

Kvara ironio: Mi ne restis hejme por intence fari ion alian. Sed la prezentanto kun iom da embaraso anoncis, ke preska? ?io estas videbla ?e YouTube a? tra la taglibro de la grupo. Kiel mi poste eltrovis, tio anka? trovi?as aldonaj, pli fruaj videoj.

Malgra? ?io tio, mi tre ?atis la filmon kaj ?uis la vesperon. “Band In The Modern World” estas mikso inter The Blair Witch Project (la? la kvalito, la kameraa perspektivo kaj la ofte deprimiga etoso) kaj This Is Spinal Tap (filmo pri turneo tra Usono kiu i?as ?iam pli terura).

Decida fakto estis, ke mi jam estis vidinta la tri membrojn de la grupo reale, kaj ke ili estis farintaj bonan koncerton. De la muziko dum la koncertoj mem oni spertas relative malmulte. Tamen kelkajn kantojn ili ludis kiel son?puron. La tri bandanoj havas klaran rolodividon: La virino estas la belulino, pesimisma kaj ofte dormema. La altulo estas la simpatia belulo, plena je energio kaj optimisma. La ?efo de la grupo estas iomete apatia kaj ofte rakontas la malbonajn nova?ojn. ?iuj tri povas aspekti tre melankolie. Krome la longaj kaj buklaj haroj kreas la efikon de ribelemo kaj/a? dol?eco.

Nur post tiu filmo mi vere komprenis, kiom bonaj estas tiuj koncertoj en Gleis 22 por la grupoj, kiuj ludas tie. Sed mi finu la enskribon per io pozitiva, nome muzikvideo de TV Buddhas:

TV Buddhas: Fun Girls

Movu vian korpon anta? ol la nokto fini?as

Por prepari min al D?umado dum festo kun muziko el la 1990aj jaroj, mi a?skultas kolekton da kompaktdiskoj, kiujn donis al mi kolego. Ni jam anta?e parolis pri elektronika muziko el tiu jardeko. ?is nun mi traa?skultis nur parton, sed jam elstaras kelkaj kantoj:

BBE: Seven Days And One Week (1996)

Tio estas kanto, kiun mi bone memoras el tiuj jaroj, sed kies titolon kaj artiston mi ne sciis. ?ajnas esti unu de tiuj kantoj, kiuj beda?rinde forgesi?is dum la jaroj. Des pli gravas, denove atentigi pri ?i!

Resistance D: Paranoid (1995)

Multa muziko ne restas fre?a eterne, sed velki?as kun la jaroj, ?ar ?i ne havas ion specialan, kio pluda?ras la jarojn. Aliaj kantoj certe montras, el kiu tempo ili venas, sed restas akcepteblaj longe poste. La supran kanton mi nombras al la dua kategorio. Mi tre ?atas tiujn sintezilojn.

Technotronic: Get Up (1989/1990)

Technotronic markas la transiron de elektronika popmuziko al tekno fine de la 1980aj / komence de la 1990aj jaroj. Same kiel Big Fun de Inner City, kantoj kiel “Pump Up The Jam” kaj “This Beat Is Technotronic” reprezentas tiun ?an?on, kiu okazis en malmultaj jaroj. Pri “Get Up” mi estis jam forgesinta, sed kompreneble mi tuj memoris ?in dum unua rea?skultado.

Kial vi ne postlasas vian nomon kaj vian numeron?

Komence de la 1990aj jaroj, ekzistis malmultaj hiphopaj kantoj, kiuj konvinkis min. La vera ek?ato okazis nur fine de la jardeko kun Freundeskreis, Die Fantastischen Vier kaj Jovanotti.

Tamen mi memoras fruajn esceptojn de unuopaj kantoj. Krom de la tri menciitaj grupoj, tio estis I Have Peace On My Mind de Strike, “Tres Delinquentes” de Delinquent Habits kaj e? pli frue “Hip Hop Hooray” de Naughty By Nature.

Jam anta? proksimume 20 jaroj aperis hiphopo kun elementoj de ?azo. “Ring Ring Ring” de De La Soul enhavas belan saksofonon. Mi plej ?atas la version kun longa saksofona solo:

De La Soul: Ring Ring Ring (Sax Mix)

Da?re dancas sole mi

Interese, kia konekto foje ekzistas inter artistoj, kiujn mi ?atas. Eric Languillat, anka? konata kiel Inicialoj DC, reludas kanton de Robyn. La komuna bazo – melankolia elektronika popmuziko – estas evidenta, tiel ke mi miras, kial tia reludversio entute surprizas min.

Platini45: Da?re dancas sole mi

Mi ne tute komprenis, kial la artisto estas “Platini45” – ekzemple ?u tio estas alia projekto. Krome mi konfesas, ke mi ne kontrolis la kvaliton de la traduko.

Robyn: Dancing On My Own (vive)

La forta elektronika baso en la origina albuma versio memorigas min forte pri la remikso de “Hey Baby” de No Doubt, sed iomete for?telas la atenton de la vo?o. Pro tio mi supre ligis al viva versio. Krome trovi?as aliaj interesaj surbendigoj en la reto, ekzemple viva elektronika versio kaj alia viva versio.

Tiu ?i aero estas tro peza por spiri

Hiera? mi denove vivtenis mian promeson por la nova jaro, almena? unufoje semajne eliri. ?ifoje la rekomendo venis de tri diversaj fontoj samtempe: Ultimo, la urba magazino por Münster, la blogo Spreeblick kaj kolegino. Denove mi iris al Gleis 22, sed ?ifoje mi estis a?etinta bileton anticipe.

Kiel unua grupo ludis The Tom, fakte kiel anstata?o de la bando planita origine. Muzike ili estis en ordo, sed la kantado nur estis avera?a. Interese, ke krom du akustikajn gitarojn kaj drumon ili uzas akustikan bason. Germanoj kantantaj popmuzikon en la angla estas nenio eksterordinara. Precipe la tekstoj tute ne volis eniri mian orelon, kaj mankis iomete kulminoj.

Sed tio ne gravis, ?ar absolute furoris la ?efa parto de la vespero, Pål Moddi Knutsen el Norvegujo. Interalie li jam gajnis stipendion de siaj samlandanoj a-ha.

Imprese, kiel tiu juna artisto (23-jara?a) kapablis krei etoson. Jam dum sia enkonduka parolado li bonege atingis la homojn. Li pardonpetis pro la 40-minuta pa?zo anta?e kaj rekomendis al ?iuj sidi?i. Tio fakte bonege ta?gis, por ke ?iuj vidu la kompletan scenejon. Mi tamen preferis stari malanta?e, ?ar mi ne sciis, kiom pura estis la planko. Tutegale, kio okazis – la muzikistoj ?iam reagis profesie. Unue ekestis brusono el unu de la mikrofonoj, kiun necesis ?an?i tuj post la unua kanto. Poste alia mikrofono falis el sia tenilo, sed la muzikistino, kiu ludis la violon?elon, remetis ?in.

La grupo entute kreis kompaktan sonon kvarope. Unu ludis drumon kaj perkutilojn, Moddi kantis, gitaris kaj kelkfoje uzis akordionon, la virino ludis la violon?elon kaj foje kantis kaj la lasta ludis elektran kaj akustikan basojn kaj foje kantis.

Tre impresis min, ke Moddi havas iomete ra?kan vo?on dum malla?ta kantado kaj parolado, dum li kapablas kanti la?te kaj klare. Kia kombino!

La unua kanto de la koncerto ankora? ne estas surbendigita (estis io pri vampiroj en la titolo, se mi ne eraras). ?i jam montris ?iujn atutojn de la grupo. Dum la lasta regula kanto “7!”, okazis triopa kantado, kiu vere ravis min. Meze de la koncerto eksonis Krokstav-emne en la norvega. Tiuj tri estis miaj plej ?atataj muzika?oj de la vespero. Mi opinias, ke anka? la sinsekvo de la kanto montris bonan elekton.

Pål Moddi Knutsen: Krokstav-emne

La muziko memorigas min pri Cleo T. Kaj Maps & Atlases (la? la instrumentoj respektive la klareco) kaj Azure Ray (la? la trankvila, iomete melankolia etoso). ?iujn tri grupojn mi estis spektinta dum anta?aj koncertoj en la sama ejo.

Post la koncerto mi a?etis du diskojn: Unu estas la albumo “Floriography” (aperinta ?ijare la? la kovrilo!), la alia la albumeto “Rubbles”. Du kantoj estas samaj, sed tio ne ?enis min. Iomete kurioze, ke la kanto “Floriography” ne trovi?as sur la samnoma albumo mem!

Kelkaj kantoj a?skulteblas ?e MySpace. Mallonga recenzo de la albumo legeblas ?e Spreeblick (en la germana).

Pål Moddi Knutsen: Rubbles