Arkivoj de etikedoj: subway to sally

Tio estas la fino de la mondo, kiel ni konas ĝin

Hodiaŭ estas iu ŝanĝo en la malnova kalendaro de la Majaoj, pro kiu homoj pensas, ke la mondo finiĝas – same kiel dum silvestro 1999/2000. Dum kelkaj tagoj mi vage pripensis, kompili liston da kantoj taŭgaj por la pereo de la mondo, sed hodiaŭ mi rimarkis, ke mi jam faris tion okaze de mia 30a naskiĝtago. Nur unu nove venis al mia kapo: “Tag der Rache” (tago de la venĝo) de Subway to Sally. La refreno “dies irae” (“tago de la kolero”) estas en la latina, venas el la mezepoko kaj vere rakontas pri la fino de la mondo – same kiel la strofoj.

Subway to Sally: Tag der Rache

Sed mi ne volas pasigi la tagon nur per tiaj sentoj. Tial mi menciu alian kanton de la sama grupo, nome Minne, pri kiu mi jam skribis antaŭ kelkaj jaroj. Intertempe mi trovis koncertan version kun tria strofo, pri kies ekzisto mi tute ne sciis antaŭe. Mi daŭre ŝategas la melankolion kaj romantikecon de tiu kanto.

Subway to Sally: Minne

Okaze ke mi eraras kaj la mondo tamen finiĝas hodiaŭ, mi povas tute sentime malkaŝi teruran sekreton, kiun mi jam eltrovis antaŭ multaj jaroj: “Looking For Freedom” ne estas kanto origine de David Hasselhoff! Hejme ĉe miaj gepatroj estas vinildisko kun surbendigo el la malfruaj 1970aj jaroj. Do la kanto estas proksimume unu jardekon pli malnova ol la plej multaj personoj supozas.

Marc Seaberg: Looking For Freedom

Jen plia ekzemplo por la fenomeno, ke la reludversio iĝas pli konata ol la originalo. Cetere krome ekzistas “Auf der Straße nach Süden” (“Sur la strato al la sudo”), germanlingva versio de la sama kanto.

Kaj ĉirkaŭe en la akvo floras rozoj

Iom post iom mi elprovas pli multe dum mia intenco por la nova jaro, unufoje semajne eliri. Pasintan fojon mi iris al koncerto en kultura kafejo/trinkejo. Hieraŭ mi la unuan fojon dum tiu serio vizitis koncerton de grupo, kiun mi jam konas, kaj kiu estas sufiĉe fama en Germanujo. La muzikon de Subway To Sally mi konas jam ekde fine de 2001.

Kvankam kelkaj kantoj de ili plaĉas al mi, mi neniam antaŭe estis ĉe koncerto. Sed en Ultimo, la urba magazino por Münster mi legis, ke ili koncertos en akustika konsisto kun du gastmuzikistoj, kaj ke estos la lastaj aperoj sursceneje en tiu formo. La turneo nomiĝas “Nackt II” (“Nuda II”) kaj la nunaj koncertoj jam estas aldonaj al tiuj, kiuj okazis en 2010. Antaŭ kelkaj jaroj ili jam prezentis sin la unuan fojon sen elektraj gitaroj kaj elektra baso – tiasence “nude”.

Tiu anonco kaptis mian intereson. Mi ĉiam opiniis, ke Subway To Sally havas bonajn melodiojn kaj bonan kantadon, sed ke foje la muziko estas tro malmola. Ne ke mi ĝenerale ne ŝatas fortan muzikon – ekzemple mi siatempe ege ĝuis la koncerton de Krio de Morto! Sed laŭ mi, la fajneco iomete suferis pro tio.

Subway To Sally: Nackt II (akustika turneo)

La koncerto okazis en la Jovel (laŭ loka urba dialekto la vorto por “bona”), en kiu mi ankaŭ ne estis antaŭe. Dum jardekoj la Jovel estis diskoteko, sed antaŭ kelkaj jaroj ĝi fermiĝis. Poste oni malfermis ĝin denove je alia loko proksime de la granda kinejo kaj la haveno. Tien mi biciklis. Survoje mi jam preterpasis la unuajn personojn, kiuj estis vestitaj tute nigre. Mi mem portis t-ĉemizon de mia unua metalroka festivalo.

Jam dum la unua rigardo en la ejo mem mi rimarkis, kiam multaj virinoj estis venintaj. La kliŝo, ke tiu speco de muziko nur estas por frustritaj mezaĝaj viroj, evidente ne ĝustas. Mi ankaŭ vidis personojn, kiuj certe jam havis 50 aŭ eĉ 60 jarojn, kaj junulojn, kiuj certe estis sub 20-jaragaj. Entute la homoj faris bonhumuran, pacan impreson.

Mi ne scias, kion entute mi tute timis antaŭe aŭ kial mi estis malcerta pri mia decido. Subway To Sally donis absolute brilan koncerton. Ili ravis min ekde la unua kanto. Ĉiam, kiam mi pridubis mian agrablan impreson, mi mezuris, kion mi pensis kaj sentis, kaj ĉiam konkludis, ke ĉio estis ĝusta.

La sono estis bonega, ĉar malgraŭ la grandeco de la halo eblis ĉion bone kapti relative for de la scenejo. La instrumentoj restis bone percepteblaj kaj ne dronis en iu bruomaĉo. La altkvalita kantado ebligis bonan komprenon de la teksto. Tie denove montriĝis la avantaĝo de grupo, kiu kantas en la germana, mia alia gepatra lingvo krom Esperanto. La tekstoj ofte estis seriozaj kaj melankoliaj aŭ pasiaj – kaj tuŝis mian koron.

Multaj homoj kunkantis, aliaj dancis. Entute la etoso estis dekomence impresa. Oni bone rimarkis, ke la punliko tre ĝojis esti tie, kaj ke por la bando tre gravis, ke la homoj amuziĝis. Multajn refrenojn mi ne konis – tute kontraŭe al la plej granda parto de la spektantoj – sed foje mi tamen kapablis kunkanti, ekzemple ĉe “Die Rose im Wasser” kaj “Ohne Liebe”, kiun mi konas de la albumo “Hochzeit”.

Subway To Sally: Ohne Liebe (vive)

Post du horoj kaj duona finiĝis la koncerto. Subway To Sally estis ludinta multajn aldonojn, interalie “Julia und die Räuber”, kiu estas la plej fama kanto de la grupo.

Mi aĉetis skatolon kun la DVD kaj la KD de tiu turneo, same kiel t-ĉemizon. Tiu montras lorenokrucon, kiu tamen tre similas al la patriarka kruco, kiu troviĝas en la flagoj de Hungarujo kaj Slovakujo. Mi tre ŝatas, ke la nigra ĉemizo ne montras iun kontraŭkristanan motivon, sed iun, kiun mi povas interpreti pozitive.

Entute la vespero nekredeble plaĉis al mi. Kaj nun atendas min ankoraŭ DVD kaj KD por spekti respektive aŭskulti dum alia tago.

La bonan tempon oni forgesas en la malbona

En somero mi aĉetis kontraŭ 7,99 EUR (speciala oferto!) la KDn “Verehrt und angespien” (“honorita kaj alkraĉita”) de In Extremo. En 1999, rokmuziko kun mezepokaj elementoj kaj instrumentoj estis ankoraŭ sufiĉe nova. Kvankam la grupo jam sur sia antaŭa albumo “Weckt die Toten” elprovis tion, “Verehrt und angespien” iĝis la modela disko por tiu stilmikso kaj ĝis hodiaŭ furoras inter ŝatantoj de mezepokeca rokmuziko.

La “Merseburger Zaubersprüche” – la sorĉformuloj de Merseburg – estas la plej malnova konata dokumento en la germana. Mi iam legis pri ili, sed ne plu bone memoras, kion ili vere signifis, ĉu ili reale estis malbenoj aŭ historiaj notoj. Ĉu la kantisto bone prononcas kaj akĉentas la vortojn, mi ne povas prijuĝi. Iun latinan tekston sur la antaŭa albumo li laŭdire terure fuŝe prononcis.

Miss Gordon of Gight” estas akustika instrumentaĵo tute sen rokaj elementoj. Mi ne konis la melodion antaŭe kaj do nur povas supozi, ke temas pri tradicia muzikaĵo, kiu similas al Greensleeves kaj Scarborough Fair.

Herr Mannelig” estas tradicia Sveda kanto, de kies teksto evidente ekzistas pluraj versioj. Bertilo Wennergren tradukis tiun de Nordan, dum In Extremo uzis iom alian. Sur la KD cetere troviĝas kaj roka kaj akustika versio de la kanto.

Ich kenne alles” (“Mi konas ĉion”) apartenas al la pli malmolaj kantoj de la albumo, sed pli konvinkas min ol similstilaj pecoj. Mi tre ŝatas ĝin pro la teksto. Kelkaj linioj estas tre citindaj.

Ĉe “Spielmannsfluch” (“La barda malbeno”) temas pri la plej populara kanto de la tuta albumo. Ĝin mi regule aŭskultas ekzemple dum la metalrokaj festoj, sed ankaŭ dum normalaj naskiĝtagfestoj en mia amikaro el Nordwalde. Mi metis ĝin sur la kvaran eldonon de la “Deutsch”-KD, kiun mi kompilis por montri germanlingvan muzikon al lernantoj de la germana. La originan tekstoversion (“Des Sängers Fluch“) verkis Ludwig Uhland dum la 19a jarcento (Germana romantiko).

Werd ich am Galgen hochgezogen” (“Kiam mi suprentiriĝas je la pendumilo”) impresas per samtempe bleka kantado kaj makabra teksto. Temas pri alia el la malmolaj kantoj, kiuj plaĉas al mi.

This Corrosion” estas la sola anglalingva kanto sur la albumo. Origine ĝin ludis la grupo “Sisters of Mercy”, kies versio laŭ mi multe pli bonas kaj vere ravas. Ĝi daŭras pli ol dek minutojn kaj enhavas impresan ĥoron, kiu sole jam zorgas pri la ĝusta etoso. Dum mia studenta tempo oni aŭskultigis ĝin dum festoj kaj la homoj vere dancis verve al ĝi la tutan tempon. La reludversio estas en ordo, sed ne sukcesis same emociigi kiel la originalo.

La kromaj kantoj – Pavane, Weiberfell, Santa Maria, Vänner och Frände, In Extremo – estas ĉiuj malmolaj pecoj kantitaj per raŭka voĉo kaj ne tiom impresas min. Mi preferintus ankoraŭ pliajn malpli pezajn kantojn.

Kutime la kantado tre gravas por mi ĉe muzikgrupoj. Se la kanstisto kapablas uzi sian voĉon, tiam la tuto facile konvinkas min. La kantisto de “In Extremo” ofte kantas sufiĉe raŭke kaj foje ŝajne provas imiti tiun de Rammstein (ekzemple ĉe “Weiberfell”), tamen lia kantado grandparte plaĉas al mi. Nur ĉe kelkaj de la malmolaj muzikaĵoj estas simple tro por mi.

In Extremo laŭ mia scio pretigis la grundon por aliaj grupoj ludantaj la saman aŭ similan stilon kiel ekzemple “Subway to Sally” kaj “Schandmaul“. Jam pro tio kaj pro tiu ĉi albumo ili meritas atenton.