Mi estas roko, mi estas insulo

Ekde hodiaŭ, la unuan fojon en mia vivo mi estas civitano de mia naskiĝurbo Münster. Jam pro la nova loĝejo indis fari tiun paŝon. La fina konvinka argumento tamen estis nova impoŝto kiu ekde 2011 punos ĉiun, kiu nur indikas Münster kiel sian “duan loĝlokon”, per aparta impoŝto. Kaj krome oni donacis DVD-n al ĉiu, kiu registras sin antaŭ la fino de la jaro.

Krom la jam hieraŭ menciita komputila ludo “Drakensang”, la gazeto pri komputilaj ludoj ankaŭ enhavis aventuran ludon “La malbono sub la suno”. En ĝi oni agas kiel Hercule Poirot, la detektivo. Mi jam finis la ludon, tamen uzis tre bone faritan solvon, ĉar mi ne volis malŝpari tempon per tro da cerbumado. (Ofte tute ne klaras kie oni povas daŭrigi la solvadon de puzloj.)

Ne enestas multe da muziko, sed mi sufiĉe ŝatas du pecojn. La unua estas la ĉefa temo:

La alia kreas tre minacan, misteran etoson. Ĝi eksonas en kaverno. Parto de ĝi aŭskulteblas en traluda video de la anglalingva versio (ekde 3:00 ĝis 4:13). Tiu speco de muziko tute ne estas io elstara; mi tamen ŝatas, kiel oni uzas konatajn muzikajn ingrediencojn el filmoj por rekrei la impresojn en alia medio. Interese, kiel funkcias populara kulturo post kiam la konsumantoj alkutimiĝis al certaj elementoj.

Etikedoj: , , , , , , ,

4s komentoj al “Mi estas roko, mi estas insulo”

  1. [...] Li donacis al mi la komputilan ludon “Plants vs. Zombies”. Kvankam mi ne tro ŝatas modernajn ludojn, foje ekzistas [...]

  2. [...] mi jam skribis antaŭe, post la translokiĝo al nova loĝejo mi iĝis civitano de Münster, mia naskiĝurbo, kaj kadre de tio la urba administrado donacis al mi DVD-n. Temas pri du elsendoj [...]

  3. [...] kelkaj tagoj mi trovis kanton pri mia hejmurbo Münster. La akompanaj bildoj kaj videoj montras diversajn lokojn kaj [...]

  4. [...] mi jam menciis kanton pri mia hejmurbo Münster. Fakte tuj poste mi trovis alian. Dum la unua estas verko de kantaŭtoro, la dua estas hiphopo! Unu [...]

Lasi komenton