Memoru la tempon, kiam ?io ankora? estis nova

Antaŭ kelkaj semajnoj felicx skribis komenton responde al mia lamentado pri laborŝancoj en Germanio. Tiel mi ekkonis “openBC”, kontaktoreto en Eŭropo. Mi tuj aliĝis.

Ne pro tio, ke mi subite kredus je la efikeco de tiaj rimedoj por mi. Tiun eraron mi ne tiom facile faros!Sed la deziro, tiel revidi multajn iamajn studentojn el mia universitata tempo, estis granda. Kaj jen: Post nur unu tago mi estis retrovinta pli ol du dek personojn el mia vivo – de amiko el la sablokesta tempo ĝis aktuala laborkolego! Tio tre bonhumurigis min. Kio plej tristigis min antaŭe, estis la impreso, ke ŝajne ĉiuj tiuj personoj malaperis el mia vivo sen postlasi spuron en la nuntempo. Sed nun mi pensas, ke ŝajne tamen ne ĉio estis vana.

Por homoj, kiuj volas membriĝi, ekzistas persona invito: www.openbc.com/go/invuid/GunnarR_Fischer. Tiel oni tuj indikas, ke oni konas alian personon (ĉikaze min).

Ekzistas vere senhumuraj DĴj. Indas ne nur legi la enskribon mem (resp. la artikolon, al kiu ĝi ligas), sed ankaŭ la komentojn. Tie troveblas ligo al plia, samtema artikolo. Kompreneble mi ne hezitis skribi mian propran opinion tie. Tio sufiĉu por ĉifoje.

3 thoughts on “Memoru la tempon, kiam ?io ankora? estis nova

  1. elgrande

    La boneco de blogoj kaj DJh-oj

    “Ein guter DJ hat seinen eigenen Stil, ist gleichzeitig darauf bedacht, die Leute gut zu unterhalten und hat dabei selbst Spaß. Das ist offenbar wie bei einem guten Blogger. ; )”

    Nu, tio sonas kiel la celo de mia taglibro.
    Tamen bona taglibro estas tio, kion la verkanto trovas bona taglibro. Taglibron oni kompreneble ne nepre bezonas skribi por aliuloj kaj kiu ne shatas legi, tiu ne legu. Aliaj specoj de blogoj kompreneble vivas pli de siaj legantoj.

    Vi ofte parolas pri bonaj kaj malbonaj DJh-oj. Chu ne foje okazas al vi, ke vi ne povas jughi, kiel bona DJh estas, char vi simple tute ne shatas la muzikstilon? Ekzemple oni povas chasi min per R’n’B kaj similajhoj kaj tute maleblas al mi decidi, kio estas bona au malbona, se io rilatas al tia muziko.

  2. D? Kunar

    bonaj D?j kaj artikoloj

    “Chu ne foje okazas al vi, ke vi ne povas jughi, kiel bona DJh estas, char vi simple tute ne shatas la muzikstilon?”

    Fakte mi ne memoras unu tian fojon, dum mi memoras plurajn okazojn, dum kiuj mi ne ŝatis la muzikstilon, kiun la DĴ surmetis, sed tamen konstatis, ke li faris bonan laboron. La du DĴ-artikoloj (kaj mia duparta DĴ-kurso) mencias la du gravajn kriteriojn por bona DĴ:

    1. Li devas distri la publikon.
    2. Li vivtenu iun “fluon” en sia muzikelekto.

    Ambaŭ kondiĉoj evidente estas sufiĉe sendependaj de muzikstiloj. Tio kompreneble ne signifas, ke la muzikstilo ne influas mian prijuĝon de la DĴ: Se li surmetas nur hiphopon kaj aktualan popmuzikon, li facile sukcesos forpeli min.

  3. elgrande

    Re: bonaj D?j kaj artikoloj

    Mi scias, kion vi celas, sed chefe celis aferojn ekster via kurso. Mi pli pensis pri tio, kio estas bona gratado kaj miksado. Ne, ke tio pli gravas, sed mi havas amikon, kiu interesighas pri DJh-umado kaj li chiam parolas pri tio, ke li hejme provas fari miksojn kaj multe eksperimentas pri gratado, sed kiam li volas montri al mi, kiel li gratas, mi ne povas tion vere aprezi, char al mi la muzikstilo ne plachas.
    Chu vi gratas?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *