Sed profunde ene mi estas nur viro

La 19an de majo mi kun kelkaj amikoj iris kinejen por spekti la filmon “Stelaj militoj III“. Temis pri la unua oficiala montrado en Münster! (Pro la multegaj “antaŭpremieroj”, “testmontradoj” ktp., kiuj en la hodiaŭa tempo okazas, tia etikedo reale ne havas multan signifon, sed por mi kiel Germano “oficiala” ja estas magia vorto…) Multajn scenojn mi tre ĝuis, kvankam ankaŭ ĉifoje mi trovis kelkajn kontraŭdirojn, detalerarojn kaj neresponditajn demandojn. La lastajn oni verŝajne intence lasis por havi temojn kaj krei kuriozecon pri la planata televida serio, kiu anstataŭos la trian triologion. Pri eraroj kaj malfortoj de la filmo mi komentis al ĉitema enskribo en la taglibro de Judit.

Du tagojn poste mi iris kun ŝi kaj Kadda al trinkejo, kiu ĉiun sabaton okazas karaokeado. La ĉitema enskribo de Judit jam rakontas la plej gravajn sciindaĵojn, do mi nur menciu tion mallonge: Malgraŭ malmulta publiko, kelkaj ebriuloj kaj malinteresita DĴ, mi ĝuis la vesperon, ĉar la du belulinoj vere bone kantis. Mi ne riskis multon, elektante nur facilajn aŭ duonfacilajn kantojn (“Man on the moon” de R.E.M., “Wonderwall” de Oasis kaj “Crazy little thing called love” de Queen). Ni nepre devas ripeti tian vesperon baldaŭ – mi estis tute forgesinta, kiom kantado plaĉas al mi.

1 thought on “Sed profunde ene mi estas nur viro

  1. elgrande

    “anta?premieroj”

    Mi devis ridi, kiam mi antau jaroj unuafoje audis tiun vorton kaj ne povis kredi, ke io kiel antaupremiero vere ekzistas. 😛 Tio ja iom similas al Germanujmondpremiero.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *