Ni estas ĉiuj faritaj el steloj

Antaŭ kelkaj semajnoj mi aĉetis plurajn kompaktdiskojn kaj librojn ĉe jpc, eta firmao kiu iom funkcias kiel amazon, sed havas pli grandan diskokatalogon. Speciala oferto, kiun mi malkovris, estis la albumo “18” de Moby. Ĝis nun mi ĉefe konis la antaŭan albumon “Play”, kiun mi akiris antaŭ pli ol unu jaro, cetere same spontanee kaj kadre de speciala oferto.

En pluraj recenzoj de “18” (ekzemple la recenzo en “Die Zeit”, kiu krome iom rakontas iom pri la muzika pasinteco de Moby), oni mencias ke ĝi stile tre similas al “Play”. Tiaj informoj kutime hezitigas aĉetojn miaflanke. Albumoj, kiuj sekvas grandegajn sukcesojn, malfacile atingas aŭ supertrafas la antaŭan verkon (tio estas la naturo de grandegaj sukcesoj). Krome dua samstila albumo malfacile konvinkas min el muzika vidpunkto: Kiam oni denove faras ion saman, tio povas esti signo de ideomanko. Krome malfacilas trovi muzikan kialon por publikigi la duan fojon ion similan – la ĉiama demando estas, kie restas en la nova kontribuo la originaleca elemento, kiu antaŭenigas la muzikan mondon. Kio je la unua fojo estis sprita nova afero kaj pro tio brila, je la dua fojo maksimume montras maturiĝon kaj pli da fajneco ĉe la detaloj, sed ofte indikas mensan stagnon.

Kaj fakte Moby ĉe “18” ripetis la malrapidajn melankoliajn kantojn kun samplitaj voĉoj, kiuj jam plaĉis al mi ĉe la antaŭa albumo. Sed mankas iom pli rokaj, rapidaj kantoj kiel “Honey”, “Bodyrock”, kiuj ja ĝuste zorgis pri la stila vario de “Play”. Ĝis nun miaj plej ŝatataj kantoj de “18” estas “We are all made of stars”, “Signs of love”, “Extreme ways” (konata el “La Bourne-identeco“), “18” kaj “Look back in”.

Ordigita de “malmole” al “mole”, la skemo de miaj plej ŝatataj famaj elektronikaj muzikistoj estas jena:
The Prodigy > Fatboy Slim > Moby > Chicane

“We are all made of stars” kun sia melankolia kantado kaj la belaj gitaroj, sed la samtempe elektronika karaktero memorigas min pri penso, per kiu mi jam ofte konsolis min, kiam la problemoj ŝajnis tro grandaj: Mi rigardis al la ĉielo kaj vidis la stelojn, memorante ke tiuj etaj lumoj reale estas neimageble longe for kaj samtempe kelkaj el ili plurdekmiloble pli grandaj ol la suno, kiu siavice jam estas nekredeble granda, havanta 99,9% de la materio de la tera sunsistemo. Sed ĉiuj tiaj grandaj steloj ekster nia sunsistemo nur aperas kiel objektoj kun la grandeco de pinglotruoj sur la ĉielo. Se oni tiel konscias pri la grandeco de la universo, ĉu tiam la propraj problemoj ne ŝajnas ridinde malgrandaj? Ili ja estas grandaj, teruraj kaj nevenkeblaj por mi, eta mortebla homo; sed mia ebla persona malsukceso ne fuŝos la universon; kaj tio trankviligas min.

Rigardo reen – la 4a ĝis 7a de majo 2004

La centkvardekkvina enskribo antaŭ unu jaro – lamentado pri ĵurnalistoj kaj vortoj, bojkoto de la muzikindustrio.
La centkvardeksesa enskribo antaŭ unu jaro – reenretigado de la propraj kantoj, Kate Ryan.
La centkvardeksepa enskribo antaŭ unu jaro – interesa kaj dolĉa sonĝo, poŝtelefonaj melodioj.
La centkvardekoka enskribo antaŭ unu jaro – tro multa laboro, malbona funkciado de www.download.com.

6 thoughts on “Ni estas ĉiuj faritaj el steloj

  1. elgrande

    Senti sin eta kaj sensignifa

    “eta mortebla homo”

    Ech pli tiel igas min senti la penso, ke la universo jam ekzistas 13,7 miliardojn da jaroj de post la praeksplodo kaj precipe ke ghi dauros ekzisti tre tre longe, kiam la tuta homaro jam longe elmortintos.

    Chu vi konas de Monty Python “The Galaxy Song” el la filmo “La signifo de la vivo”?

  2. DĴ Kunar

    astronomiaj komparoj

    Atentu tamen, ke la intenco de mia penso estas alia: Mi ne volas malgrandigi min, sed miajn problemojn. Pri mia propra relativa malgrandeco kaj sensignifeco mi jam scias. Por tio mi ne bezonas rigardi la stelojn – sufiĉas la ĉiutaga vivo (kaj la plej granda kvanto de la virinoj, kiujn mi renkontas).

    La de vi menciitan kanton mi ne konas. Ĉu temas pri satiraĵo?

  3. elgrande

    Sensignifeco

    “Atentu tamen, ke la intenco de mia penso estas alia: Mi ne volas malgrandigi min, sed miajn problemojn.”

    Nu, mia penso ne vere havas “celon” en la senco, ke mi volas per la penso malgrandigi miajn problemojn. Tamen chiuokaze mia propra malgrandeco kaj tiu de miaj problemoj shajnas al mi rilataj.

    “Pri mia propra relativa malgrandeco kaj sensignifeco mi jam scias. Por tio mi ne bezonas rigardi la stelojn – sufiĉas la ĉiutaga vivo (kaj la plej granda kvanto de la virinoj, kiujn mi renkontas).”

    Hmmm, mi pensis, ke vi ne difinas vin kaj vian grandecon per amrilatoj kaj similaj de la socio truditaj valoroj, kion mi trovas tre bona sinteno. (Ke ne chiam facilas malatenti tiajn sociajn valorojn, mi komprenas tute bone.)

    Chiuokaze en la chiutago temas pri malgrandeco kompare al aliaj homoj. La astronomiaj komparoj malgrandigas la tutan homaron.

    “La de vi menciitan kanton mi ne konas. Ĉu temas pri satiraĵo?”

    La teksto ne shajnas satira kaj oni povas lau mi senprobleme kompreni ghin serioze, kvankam mi ne scias, chu chiuj faktoj en la teksto estas ghustaj.

    Sed, se mi ghuste memoras, en la filmo oni uzas la kanton absurdmaniere por konvinki virinon, ke shi ne plu volas vivi.

  4. DĴ Kunar

    Dankon pro la komplimento!

    “Hmmm, mi pensis, ke vi ne difinas vin kaj vian grandecon per amrilatoj kaj similaj de la socio truditaj valoroj, kion mi trovas tre bona sinteno. (Ke ne chiam facilas malatenti tiajn sociajn valorojn, mi komprenas tute bone.)”

    Tre prave.

    Mi vidas la homon kiel problemsolvantan estaĵon. Homoj ofte difinas sin laŭ siaj taskoj. Tio ne signifas, ke oni aŭtomate bezonas reale grandajn taskojn; sufiĉas, ke la tasko por la persono mem estas granda, do la dimensioj ĝustas.

    Bedaŭrinde mi lastatempe sentas, ke mi ne (plu) kapablas solvi la bazajn kaj grandajn taskojn/problemojn/defiojn en mia vivo. Tiu impreso ne venis subite, sed kreskis ekde meze de 2000. Eĉ se mi fajfas pri la sociaj valoroj, tiu prijuĝo tre malgajigas. Sed feliĉkaze mi ja scias de la nokta ĉielo, ke mi je la fino ne gravos. Tiu penso konsolas.

  5. elgrande

    Re: Dankon pro la komplimento!

    “Pri mia propra relativa malgrandeco kaj sensignifeco mi jam scias. Por tio mi ne bezonas rigardi la stelojn[…] “

    “Sed feliĉkaze mi ja scias de la nokta ĉielo, ke mi je la fino ne gravos.”

    Chu kontraudiro? 😉

    “Mi vidas la homon kiel problemsolvantan estaĵon.”

    Mi ne. Mi skribos pli en mia taglibro.

  6. DĴ Kunar

    stelaj lecionoj

    “Chu kontraudiro? ;)”

    Tute ne! Eĉ se mi ne bezonas lerni tiun lecionon de la ĉielo, tio ne signifas, ke ĝi ne memorigas min pri tio. Sed interpretu la “mi” en “mi je la fino ne gravos” kiel “mi, inkluzive ĉiuj miaj problemoj” kaj “mi kiel kompleta malsukcesulo”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: