Pluvo en majo

Hodiaŭ denove pluvis, same kiel antaŭ ĉirkaŭ unu semajno. La malbona vetero ambaŭfoje tuj malbonhumurigis min. Tio ne nepre estas miraklo, se oni konsideras, ke mi devis bicikli tra la pluvo kaj la t.n. “kontraŭpluvaj jakoj” ne taŭgas por biciklantoj.

La rapida ŝanĝemo de mia mieno iĝis kutima afero en mia lastatempa vivo. Mi demandas min, kio estas pli malbona – ne rajti montri siajn sentojn, sed havi relativan stabilecon aŭ daŭre transiri tiom enormajn sentoŝanĝojn, sed vivi sen la premo, subpremi parton de si mem. Nuntempe mi pensas, ke la dua estas tamen la pli bona vivosituacio. Se la mondo pro tio iam falas al ruinoj, tio estas bedaŭrinda, sed neevitebla. La mondo ja ankaŭ ne zorgis pri mi aŭ pri tio, ke mia stato estu pli bona.

En la pasintaj du numeroj de Revuo Esperanto (aprilo 2005 kaj majo 2005) aperis la du recenzoj, por kies verkado mi bezonis longan tempon. Mi ĉiam ĝojas, legi mian nomon kaj miajn verkojn ie. Mi jam (denove: antaŭ monatoj) ricevis peton, verki recenzon pri alia KD por alia gazeto. En momento de mensa klareco mi respondis, ke mi ankoraŭ havas aliajn taskojn, sed ke mi poste volonte faros tion, tiel ke mi ne promesis ion ajn, dum mi samtempe esprimis mian intereson. Bedaŭrinde ĝis nun mia malverkemo restis kaj ne ŝajnas saĝa ideo al mi, premi min mem al tiu laboro. Plej bone mi ĉiam verkis, kiam mi volis tion. Do mi atendu, ĝis kiam revenos la recenzemo…

Rigardo reen – la 3a de majo 2004

La centkvardekkvara enskribo antaŭ unu jaro – listo de aktivaĵoj.

3 thoughts on “Pluvo en majo

  1. elgrande

    “Hodiaŭ denove pluvis, same kiel antaŭ ĉirkaŭ unu semajno.”

    Ankau hierau pluvis kaj tiam tio malbonhumurigis min ech pli. Mi havas la impreson, ke hodiau estis pli multe da sunbrilaj momentoj. Sed mi ne devis iri tra la pluvo. Lunde estis tiel bela vetero!

    “La rapida ŝanĝemo de mia mieno iĝis kutima afero en mia lastatempa vivo.”

    Strange, ke ankau en via.

    “Mi demandas min, kio estas pli malbona – ne rajti montri siajn sentojn, sed havi relativan stabilecon aŭ daŭre transiri tiom enormajn sentoŝanĝojn, sed vivi sen la premo, subpremi parton de si mem.”

    Lau mi la unua. Se oni ne havas enormajn sentoshanghojn, tiam oni ankau ne sentas sin, kvazau oni nepre devus montri siajn sentojn, do la premo ne estas vere forta premo. Problemo tia “stabileco” estas nur, se oni komencas senti sin emocie narkotita.

    “Do mi atendu, ĝis kiam revenos la recenzemo…”

    Chu vi uzis tiun subfrazenkondukilon
    a) humore,
    b) senzorge kaj erare,
    c) intence, char vi fidas pli al via lingvosento ol al PIV kaj PMEG, au
    d) intence kiel altnivelan stilfiguron?

  2. razeno

    Saluton el Nepalo

    Saluton.
    Mi estas nova membro de livejournal.
    Mi nur volas salutin vin.
    Legu min c’e razeno.modblog.com

    G’is,
    Razeno
    (razeno@gmail.com)

  3. DĴ Kunar

    Kial ne “ĉ)”?

    “Problemo tia “stabileco” estas nur, se oni komencas senti sin emocie narkotita.”

    Prave. La unua situacio estas pli facile eltenebla dum iom da tempo, sed post kelkaj jaroj iĝas neeltenebla. Nu, almenaŭ diras tion miaj spertoj.

    “Ĉu vi uzis tiun subfrazenkondukilon…?”

    Vi certe demandas vin, ĝis kiam vi devos memorigi min pri tiu kontraŭPMEGa lingvouzo, kiu nun la duan fojon okazis en mallonga tempoperiodo. Mi faras oferton al vi: Se vi dum la sekvaj du semajnoj trovos tion ie denove en miaj enskriboj, mi invitas vin al kafo/kolao/senalkohola biero/glaciaĵo por kompensi viajn kompreneblajn kapdolorojn, kiujn vi ricevis post la legado.

    La respondo cetere estas &#265) (kiun vi forgesis en via listo): Iomete de pluraj ebloj ĝustas. Estas eraro, ke stilfiguroj ĉiam okazas konscie. Kompreneble kontribuas la fakto, ke mi faris la lastajn enskribojn en hasto kaj kun malfruo, tiel ke mi ne plu korektlegis ilin.

    Intertempe mi pripensas, kial mi entute praktikas tiun uzon, kaj venis al la jena rezulto: Mi intuitive uzas “ĝis kiam”-subfrazojn alimaniere ol la simplan “ĝis”. (Tio neniel signifas ke tio estas aŭ estu gramatike oficiala.)

    1) Mi atendas ĝis lia reveno. / Mi atendas, ĝis li revenos.
    2) Mi atendas, ĝis kiam li revenos.

    “1)” estas por mi iom tro malforta, se mi volas indiki, ke mi ekzakte tiam agos alimaniere, kiam la menciita persono revenos. La ŝajne superflua “kiam” en “2)” indiku, ke la atendado finiĝos ekzakte je tiu tempopunkto. Do imagu tion kiel

    3) Mi atendas ĝis tiam, kiam li revenos.

    La “tiam” mi ellasas, ĉar tio plej ofte eblas ĉe “tiam kiam”. PMEG ja diras, ke ĉe ĝis tiam kiam ankaŭ “kiam” estas superflua. Sed atentu pri la grava signifodiferenco inter

    “Mi atendos ĝis la reveno de recenzemo. (Sed post tio mi ne nepre ekos la laboron. Eble mi ankoraŭ atendos du monatojn aŭ pli.)”

    “Mi atendos ĝis la reveno de recenzemo. (Kaj tiam mi tuj ekos la laboron.)”

    Pri la unua mi diras: Ha, kia fanfaronemulo! Li publike faras anoncojn, kiuj havas neniun praktikan valoron – li ja senprobleme povos resti maldiligenta poste. Do kiel distingi inter la du ideoj? Tial mi uzas la ŝajne superfluan “kiam” – ĉar ĝi estas “utila por la esprimforto“, kiel diras la PIV2-difino.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: