Afiŝoj kun etikedo ‘dolchamar’

Amu ĝis malamo malaperos de la surfaco de la tero

dimanĉo 18 Januaro 2009

La 52 Internacia Seminario ofertis plurajn koncertojn. Venis Alejandro Cossavella, kiu turneis tra Eŭropo. Oni konas lin pro lia antaŭa grupo La Porkoj, kun kiu li faris la albumon “ŝako”, kaj pro lia posta albumo sub la nomo “Strika Tango“, sur kiu li muzikis kun diversaj aliaj personoj. Antaŭe mi nur unufoje havis la oportunon spekti koncerton de li, nome dum la Kultura Esperanto-Festivalo 2005.

Intertempe li surbendigis la kanton “Grava” kaj tiel iĝis la kvara Esperanto-artisto, kiu ludas ĝin: Origine ĝi venas de Esperanto Desperado.
Mi ludis ĝin kun “Junas kaj pli junas” dum la Internacia Junulara Festivalo 2004. Poste Flávio Fonseca prezentis tre konvinkan version dum la Kultura Esperanto-Festivalo en 2005.

Kompare al la altiĝintaj normoj, kiujn mi intertempe ĝuas dum Esperanto-renkontiĝoj, la koncerto de Alejandro Cossavella estis “nur” en ordo. Ĉiel ajn mi ĝojis revidi kaj reaŭi lin – kaj je la fino tio estas, kio gravas.

Inicialoj DC kutime ĉiam plaĉas al mi. Li estas – kune kun ekzemple Martin Wiese – unu de la malmultaj Esperanto-artistoj, kiuj ne seniluziigis min muzike dum la pasintaj jaroj. La unua koncerto de li, kiun mi ĉeestis, okazis dum la IS 2004/05. Tiam li estis furorulo. Tute kontraŭe, li iomete perdiĝis en plenŝtopita programo dum la IS 2006/07, kvankam mi denove ŝatis lin. Ĉifoje mi dancis en la malantaŭo, dum la plej granda parto de la publiko restis sidanta sur la seĝoj. Nu bone, ĉiu laŭ siaj preferoj – mi tamen daŭre opinias, ke li estas granda pliriĉigo de muzika Esperantujo per siaj kantoj kaj videoj.

Dolchamar revenis – kaj denove en nova konsisto! Male al la pasinta koncerto 2006/07, ĉifoje Sebastian kaj mi ne partoprenis kiel gastmuzikistoj. La etoso iomete memorigis min pri la “fruaj” tagoj de la grupo (ĉirkaŭ 2000, kiam ili koncertis dum la KEF kaj la IS).

Koro de la bravuloj

dimanĉo 8 Julio 2007

Finfine alvenis du diskoj, kiujn mi estis mendinta ĉe tws. Ĉifoje estis iom miksita sperto, ĉar post longa atentado (same kiel ĉe jpc) mi eksciis post redemandado, ke la disko petita origine de mi ne haveblas. La provizanto simple ne respondas (kaj verŝajne jam kulpis je la pli frua frustra mendo). Je la fino mi decidis mendi alian diskon, kiu preskaŭ samgrade interesis min. Entute do temas pri:

Freedom Call – Taragon
Sonata Arctica – Ecliptica

Pri kanto de “Freedom Call” mi jam skribis pli frue. La Taragon-albumeto origine aperis nur en Francio kaj estis longe malfacile havebla en Germanio. Tial la grupo decidis kelkajn jarojn poste, ke la viva albumo “Live Invasion” komplete enhavu la Taragon-diskon. Sed mi ŝatis la ideon, havi la originan version. La grava kanto de la KD estas reludversio de “Dancing With Tears In My Eyes” (origine de Ultravox).

Ĝi aldoniĝas al la listo de popmuzikaĵoj el la 1980aj jaroj, kiujn reludis metalroka grupo. Jam mi konas “To France” de Blind Guardian (origine de Mike Oldfield) kaj “The Neverending Story” de Dragonland (origine de Limahl).

Mi sciis, kiel sonas la versio de Freedom Call, ĉar en la reto haveblas unuminuta MP3-dosiero. Tial mi povis kompari la du surbendigojn antaŭ unu jaro dum la ekzercado kun Sebastian. Li atentigis min pri tio, ke la nova versio estas duonan duton pli malalta. La Esperanto-version ni ludis kune kun Dolchamar jam dufoje, nome dum la IJS kaj dum la IS.

La grupon Sonata Arctica mi ankoraux konas el la oraj tempoj de mp3.com. La 19an de januaro 2001, iu “Zoka” enŝutis tie plurajn kantojn, interalie “UnOpened” kaj “8th Commandment”. Plej verŝajne estis versioj de demo-KD. Bedaŭrinde mi ne elŝutis tiujn kantoj ĝustatempe, ĉar baldaŭ ili denove malaperis el la reto.

Mi ne komprenas, kial ekzistas du diskoj kun la “plej bonaj kantoj” de la grupo, kiuj aperis kun nur unujara distanco. Li pli frua ŝajne origine haveblis nur en Japanio, dum la dua enhavas novajn versiojn de pluraj malnovaj kantoj de la grupo. Ĉar ne eblis bone decidi, kiun elekti, mi finfine prenis simple la unuan albumon de “Sonata Arctica”. Ĉiuj tri kompaktdiskoj enhavas la du kantojn, kiujn mi volis aŭskulti denove.

Per ĉiu korpoĉelo mi sopiras ŝin

ĵaŭdo 1 Februaro 2007

Pri la kanto “Ĉu vi pretas?!” de Dolchamar mi skribis jam hieraŭ, sed ankoraŭ indas aldoni plian, alian rakontaĵon. Kiel mi skribis jam antaŭ pli ol semajno, la Vikipedio povas liveri tre interesajn informojn pri Esperanto-muziko, se la ĝustaj homoj (t.e. ĉifoje Patrik Austin) kontribuas al ĝi.

En la artikolo “Ĉu vi pretas?!” nun legeblas: “La frapfrazo “Chu vi pretas?” [estas] efektive pruntita de la kanto Muskola belulino de La Mondanoj.” Tion mi ne estus supozinta! Efektive multaj hiphopaj artistoj iam en siaj kantoj uzas tiun frazon (en aliaj lingvoj ol Esperanto, kompreneble). Tial ne estas memevidente, ke la uzon de ĝi en hiphopa refreno ne kaŭzis ĝenerala hiphopa kutimo, sed alia Esperanto-muzikgrupo.

Sed la rakonto ne finiĝas ĉi tie. Nome de kie “La Mondanoj” siatempe havis la ideon? Mi trovis la respondon, kiam mi kompilis muzikon el la 1970aj jaroj. Fakte mi konis la kanton “The Ballroom Blitz” de Sweet jam antaŭe, sed nur tiam mi rimarkis, ke la enkonduko estas tre simila: Unue nur eksonas drumo, tiam sekvas parolado kaj nur post tio eksonas ankaŭ la aliaj instrumentoj. Dum nur la drumisto ludas, la ĉefa kantisto demandas la aliajn membrojn de la grupo, ĉu ili estas pretaj, kaj ili reagas jese:

Are you ready, Steve? - Aha.
Andy? - Yeah.
Mick? - Okay.
Alright, fellows, let's go!
Ĉu vi pretas, Marcus? - Jes!
Carsten? - Certe!
Tom? - Aha.
Bonege, knaboj, ludu ni!

Stile la Mondanoj pli similas al Die Ärzte dum la Richy-Guitar-tempo. Tio ne estas mirinda: “Muskola belulino” datas el la sama tempo (meze de la 1980aj jaroj) kaj la grupoj venis el la sama urbo (Okcidenta Berlino). Cetere eblas elŝuti la kanton “Muskola belulino” ĉe musicexpress.com.br.

Je la rapideco de sono

merkredo 31 Januaro 2007

Foje revoj iĝas realo. Kiel mi konstatis, se tio okazis en mia vivo dum la pasintaj jaroj, tiam ĉiam daŭris monatojn aŭ jarojn.

Komence de la jaro 2002 mi ricevis la diskon “Duone” de Thierry Faverial. Unu kanto tuj kaptis mian atenton: “La longa vojaĝo” ravis min pro la samplaĵoj de baso kaj gitaro. Mi tuj pensis, ke eblus fari interesan repokanton el tio, sed ne plusekvis la ideon.

Sed la ideo restis en mia kapo kaj ne foriris. Pli ol unu jaron poste, meze de 2003, mi decidis alfronti la projekton. Mi elprovis sampli rekte el la kanto, kio funkciis, sed ne plene kontentigis min.

Denove pasis tempo kaj antaŭ preskaŭ unu jaro, Patrik Austin de Dolchamar sendis al mi samplaĵojn por remiksi diversajn kantojn de Dolchamar. Pro mia maniero labori – kaj ĉefe pro miaj limigita teknika ekipaĵo – mi ĝis nun rezignis pri la ideo, ĉar necesus melodie akompani la kantadon por bone sukcesi. Vere interesa kandidato fakte estus la hiphopa kanto “Ĉu vi pretas!?” – sed ĝuste de ĝi mi ne havis la samplaĵojn.

Samtempe mi demandis Thierry Faverial, ĉu li havas ankoraŭ la unuopajn samplaĵojn de “La longa vojaĝo”. Li afable sendis tiujn de la gitaro kaj la baso. Post mallonga tempo jam pretis du demomiksoj kun drumo kaj aliaj instrumentoj el miaj samplaĵo-KDj. La muziko estis bona, sed mankis ankoraŭ taŭgaj voĉoj.

Dum la 50a Internacia Seminario eksonis nova versio de “Ĉu vi pretas!?”, nome “Ĉu vi pretas por la veno de nova jar’?“. Kiam mi babilis kun Patrik, mi demandis, ĉu haveblas la samplaĵoj. En mia kapo jam antaŭe estis maturinta la ideo, kombini Dolchamar kaj Thierry Faverial – nur mankis la ĝustaj cirkonstancoj kaj la ĝusta materialo.

Kaj fakte unu tagon post la ricevo de la samplaĵoj, jam ekzistis du remiksoj, la “longa-vojaĝo-remikso” kaj la “en-aero-remikso”. Al Patrik plaĉis la rezulto, kvankam li deziras pli festan mikson por tiu silvestra versio de la teksto. Tio instigis min, plusekvi alian ideon, pri kiu mi skribos alifoje. Nun mi unue ĝojas pri tiu remikso-rezulto.

Amatoj kaj fiduloj

sabato 20 Januaro 2007

Dum la pasinta Internacia Seminario kreskis denove mia intereso pri Rusio. Foje mi kontentigas tion per tre nekutimaj rimedoj: Mi denove instalis du komputilajn ludojn.

La unua estas Indiana Jones kaj la turo de Babel (aŭ “Indiana Jones kaj la infera maŝino”). En la ludo oni ofte vidas ruslingvajn vortojn kaj aŭdas Rusajn soldatojn. Ankaŭ la sonŝpuro enhavas kvazaŭ Rusan temon. La muziko kulmino por mi estas sceno sur la ŝipo “V.I. Pudovkin”, kie tiu temo eksonas kun Rusa ĥoro en la malantaŭo.

La alia ludo kompreneble estas “Ruĝa Alarmo 2” (RA2). Tie denove ravas kaj melankoliigas min la himno, kiu aŭdeblas dum fikcia glora venko.

Fakte pli frue mi skribis, ke la kanto “Himno de EsperHe” (remikso havebla en la reto) de Dolchamar memorigas min al la Rusa himno. Slavik Ivanov komentis en sia taglibro, ke li ne plene konsentas pri tiu komparo, ĉar li vidas tute alian paralelon.

Sed ŝajne tute neatendite la origina aŭtoro de la kanto pravigas min. Sub la karesnomo Pieĉjo, Patrik Austin menciis en la Vikipedio ke “la melodio similas al slavaj himnoj kiel la himno de Rusio“. Kion deziri plu? Foje la historio vere pravigas min…

Ĵaŭde atingis min retmesaĝo de iu Harold kun la titolo “Permesopeto”. Bedaŭrinde pro misklako ĝi iris al la rubokesto antaŭ ol mi legis ĝin. Espereble Harold ne tro longe atendos, sed sendos sian mesaĝon denove.

Alradie brili al la mondo

dimanĉo 7 Januaro 2007

La post-IS-sindromo daŭre ne turmentas min. Hieraŭ mi uzis la recepton “faru ion kun amikoj” kontraŭ ĝi. Mi ĉeestis la rolludan grupon de mia frato, en kiu mi aktivas ekde kelkaj monatoj.

La muzika programo de la Internacia Seminario eĉ supertrafis tiun de la pasinta jaro. Tamen ankoraŭ kelkajn tagojn antaŭ la IS ĉagrenis min la fakto ke la Kuracistoj ne povus koncerti tie, des pli ĉar mi konstatis tralegante la duan informilon, ke multegaj artistoj estos tie. Inter ili troviĝis pluraj, kiuj ne estis menciitaj, kiam oni neis nian proponon, muziki dum la IS. Ŝajnis al mi ke kvazaŭ ĉiu povus ludi dum la IS, nur ni ne!

Aliflanke la lastaj monatoj de la jaro 2006 estis plenŝtopitaj per laboro kaj aliaj eventoj, kiuj foruzis mian forton. Mi ne havintus tempon por fari ĉion tion kaj ekzerci por plena roka koncerto. Do almenaŭ mi saĝe uzis mian energion, ekde kiam mi sciis, ke ni ne koncertos dum la IS.

Krome mi tre baldaŭ havis alternativan planon, kiun mi realigis: Anstataŭ koncerti dum unu vespero, mi partoprenis ĉe multaj koncertoj kiel gastmuzikisto! Tiel mi verŝajne kreis novan rekordon pri gastmuzikado dum unu renkontiĝo.

La 27an de decembro ludis Esperanto Desperado. Ili venis malfrue al la ejo, tiel ke ni ne plu havus tempon por ekzerci. Tamen mi kantis “Feliĉe” kun ili.

La 28an de decembro koncertis JoMo. Sebastian kaj mi posttagmeze priparolis kun li komunan programon kaj provludis ĝin. Interalie ni prezentis:

…kaj kelkajn pliajn kantojn. Mi tre ĝojas, ke ni kune prezentis malnovajn Amplifiki-kantojn, inter ili la IS-himnon. Plie mi ĉiam volis kanti “Hej la nizoj” kaj “Ĉu vi volas danci” kun li. Kaj ekde jaroj mi intencis instrui al li kelkajn kantojn de la Kuracistoj.

Iom post noktomezo okazis akustika koncerto de la Kuracistoj en la gufujo. Sebastian kaj mi ludis entute naŭ kantojn, la lastan kiel aldonon kun Krücke:

  1. Westerland
  2. Mi kaj ŝi
  3. Longe for
  4. En kaĉ’
  5. Kisu min, ho kara
  6. Solege en la nokt’
  7. Sen vi
  8. Ne plu
  9. La grasa Elke

“Solege en la nokt’” ni prezentis la unuan fojon publike. Tiel la koncerto enhavis ankaŭ ion specialan. Kompreneble muzikado sen baraktado per teknikaŝoj kaj kun tiom mallonga daŭro estas multe pli facila kaj senstreĉa ol plena koncerto en roka konsisto. Cetere ni provludis nur la duonon el la kantoj la 27an posttagmeze en la loĝejo de Sebastian. Kelkajn aliajn kantojn ni elprovis kelkajn horojn antaŭe.

La 29an de decembro okazis la hiphopa koncerto de Pafklik’. Ili invitis min partopreni kaj mi prezentis mian hiphopan kanton “La premiero”. Bonŝance mi estis kunportinta la muzikon por ĝi sur KD.

La 30an de decembro Dolchamar aperis sursceneje. Dum la posttagmezo kaj frua vespero mi estis okupita per aliaj aferoj, tiel ke ni ne povis provludi. Je la fino Dolchamar, Sebastian kaj mi ludis “Dance kun larma okul’” kiel aldonon.

Entute la Kuracistoj optimume uzis la semajnon. Mi eĉ opinias, ke tiel estis pli bone ol kun propra rokkoncerto. Ni multfoje sukcese aperis sur la scenejo kaj havis bonan kontakton kun multaj aliaj muzikistoj. Tio donas bonegan bazon por estonta muzikado.

Ĉiuj al la plaĝo

dimanĉo 27 Aŭgusto 2006

La sekvan raporton mi jam sendis al la diversaj kunbandanoj en la germana. Mi redonas ĝin kun etaj ŝanĝoj.

Dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) okazis la unua plena koncerto de La Kuracistoj en eksterlando. Oni jam estis invitinta nin dum la Internacia Seminario, muziki en Hungario.

Bedaŭrinde nia kutima gitaristo Basim ne povis kunveni. Tial je la fino Sebastian kaj mi kunportis du akustikajn gitarojn kaj flugis duope.

Kiel ni estis petintaj, la koncerto okazis la unuan vesperon post la alveno. Restis malmulta tempo por la sonprovo, tiel ke ni komencis kun iom da malfrua ĉirkaŭ duoan post la naŭa. Ĉar ni estis forgesintaj, kunporti nototenilon, ni devis iom improvizi. Nia kreaĵo el skribobloko, mikrofoningo kaj multa izoliga bendo estas ŝancoriĉa kandidato por la MacGyver-premio.

Nia planita programo konsistis el 19 kantoj:

  1. Westerland
  2. Junula amo
  3. Ne plu
  4. Sen vi
  5. La okulvitroj de Buddy Holly
  6. Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)
  7. Por ni
  8. Duona amkanto
  9. Por ĉiam *
  10. Kisu min, ho kara
  11. Longe for (origine de Persone) *
  12. Solege en la nokt’ *
  13. Misteroland’ *
  14. En kaĉ’ (origine de Team’) *
  15. Emelj fel (origine de Ladánybene Huszonhét)
  16. Szállj el kismadár (origine de Republic)
  17. Ĉu jam ĉio? *
  18. Ne ploru, amik’ *
  19. La Bamba
  20. *

Unue ni prezentis klasikaĵojn, kiuj jam ekde 2001 troviĝas en nia repertuaro. Ilin li ludis senprobleme kaj ili tre bone funkciis. Ankaŭ la unua reludversio (de la kanto de Amplifiki) rikoltis multan aplaŭdon.

En la meza parto sekvis kelkaj malfeliĉaj amkantoj. Tie enestis kelkaj malglataĵoj. Ni ja tamen enorde finis ilin, sed en la malantaŭo ekestis iom da bruo. (Kiel mi poste eltrovis, tion kaŭzis la trinkejo, kiu plufunkciis dum la koncerto. Tie kelkaj homoj estis sufiĉe laŭtaj. Pri tio poste eĉ ekestis plendoj de la spektantoj ĉe la organizantoj.)

Spontanee ni decidis, ellasi kelkajn kantoj (indikitaj per * en la supra listo) kaj rekte transiri al la du pecoj en la hungara. Tuj venis la homoj de la trinkejotablo antaŭen kaj la Hungaroj alvenigis samlandanojn, kiuj ĝis tiam tute ne ĉeestis la koncerton. La aplaŭdo estis kongrua.

Je la dua kanto, kiu intertempe estas tre konata en Esperantujo, formiĝis polonezo tra la tuta salono kaj la publiko freneze aplaŭdis. Tiel ni atingis bonan finon post unu horo da koncertado. Nur poste mi rimarkis, ke mi estis preparinta klare tro multajn kantojn. Tial nia mallongigo estis tute ĝusta.

Post ni ankoraŭ ludis Dolchamar. Ĉifoje ili estis triopaj (voĉo kaj gitarto, basgitaro, drumo). Ĉar ili jam estis donintaj du koncertoj dum la pasintaj du semajnoj, ili muzikis kune tre sperte kaj sekve dancigis la publikon. (Laŭ mi la rezulto multe pli bonis ol dum la IS kaj eble same bone kiel dum la KEF 2005. Iomete ili memorigis min pri Persone, ĉar ili ankaŭ triope sukcesis krei riĉan rokmuzikan sonon.)

Dolchamar devis fini pli frue ol antaŭvidite, ĉar kelkaj najbaroj estis plendintaj pro la laŭteco. Je la fino ankoraŭ okazis eta surprizo (kiun mi jam estis anoncita la enskribo pri la ekzercado): Sebastian kaj mi denove venis al la scenejo kaj ludis kune kun Dolchamar “Dance kun larma okul’” (Dancing with tears in my eyes de Ultravox) kaj “Ĉiuj al la plaĝo” (Vamos al la playa de Righeira). La tekstojn estis tradukinta la Dolchamar-kantisto Patrik Austin, la akordojn estis notinta Sebastian post nia komuna ekzercado unu semajnfinon antaŭ la IJS. Pri la komuna muzikado Patrik kaj ni estis interkonsentitaj antaŭ la IJS retpoŝte sen jam decidi pri la konkretaj kantoj. Antaŭ la koncertoj Patrik, Sebastian kaj mi unufoje kune ludis la kantojn. Dum la sonprovo mi devis instrui al la Dolchamar-basisto la akordojn. Tiu ideo elpensita mallonge antaŭe tre bone funkciis kaj servis kiel bonega fino de la muzika vespero.

Ankoraŭ dum la nokto ni rikoltis de ĉiuj flankoj gratulojn kaj komplimentojn. La tuta efiko de nia muzika aktiveco tamen nur montriĝis dum la pasado de la semajno:

Post la tuttaga ekskursoĉiuj partoprenantoj vizitis gastejon. Tie duopo (klavaro/kantado, violono) provis dancigi la homojn – unue kun sufiĉe modera sukceso. Tiam la esperantistoj provis kanti siajn tradiciajn kantojn, kio finfine aktivigis Sebastian kaj min. Li sidiĝis ĉe la klavaro, mi stariĝis antaŭ la mikrofono kaj tiam ni prezentas kelkajn bonajn (!) Esperanto-klasikaĵojn (Junula amo, Ska-virino kaj Sola). Ankaŭ La-Bamba-rono ekestis. Poste la aliaj muzikistoj daŭrigis kaj sukcesis ĉifoje ravi pli multajn homojn.

Je alia tago oni piediris al la bordo de la rivero Maros. Tie ni ludis unue kantojn de La Kuracistoj kaj Esperanto-rokmuzikon. Tio jam je la unua kanto instigis multajn homojn, sidiĝi ĉirkaŭ ni. Nur la kapoero-grupo povis haltigi nin.

Dum la sama vespero okazis bivakfajro. Tie kelkaj Ukraininoj prezentis kantojn el sia hejmlando (sufiĉe bele). Post tio bedaŭrinde la organizantoj ne plu havis kantotekstojn kaj volis ekkanti la tutan tempon infankantojn. Ĉar mi jam estis torturita per tiaj kantoj antaŭ pli ol 20 jaroj, mi devis preventi je ĉiel ajn! Sebastian kaj mi interalie ludis “Hej la nizoj!” (la Ukraininoj ja sidis tuj antaŭ ni!), “La grasa Elke” kaj kelkajn kantojn, kiujn ni estis ellasitaj dum la koncerto.

Ree en la ejo ni ludis por veterana rondo Esperanto-rokmuzikon el la 1980aj jaroj de Amplifiki kaj Persone, tiel ke ni kontentigis plian celgrupon. Iam ni devis fini, ĉar ni simple estis tro lacaj (ankaŭ la Hungara vino efikis).

Kadre de la solena malleviĝo de la Esperanto-flago dum la lasta posttagmezo ni ankoraŭ ludis “Ni renkontiĝos”. Dum la internacia vespero Sebastian muzikis kun Zoltán, 20-jara Hungaro kaj verva ŝatanto de britpopo.

Dum la IJS mi fintradukis plian kanton (Krücke ankoraŭ devas korektlegi ĝin). Fakte temas pri la kanto, kies tradukadon mi estis komencinta la 18an de novembro! Dum la tuta semajno venis al mi multaj bonaj linioj kaj rimoj, tiel ke pliaj tradukoj estas duonpretaj.

Resume la IJS estis grandega sukceso por La Kuracistoj. Ekde la bona koncerto dum la tuta semajno ni ricevis laŭdojn (bona ludado, amuzaj tekstoj, tiom granda repertuaro), demandojn pri KD ( = Ni faru unu!) kaj la peton, bonvole ludi pli multajn kantojn en la hungara. Krome mi estis ŝatata motivo por komunaj fotoj kun junaj Ukraininoj kaj devis doni entute kvar intervjuojn kun diversaj radistacioj. Tiom popularaj la Kuracistoj estis neniam antaŭe!

Jen miaj geproksimuloj

dimanĉo 16 Aprilo 2006

En la televido oni montris “Stelaj Militoj, epizodo II – Atako de la klonmilitistoj“. Mi nur spektis la finon, memorante bone ke mi estis iom seniluziigta de la filmo post kineja vizito en 2002. En ĝi aperas nur unu persono portante kirason kiel poste Boba Fett – kaj same temas pri kapopremia ĉasisto, eĉ lia patro. Sed laŭ la multe pli malnova libro “La imperio rebatas”, dum la klonmilitoj batalis tuta grupo da malbonaj militistoj kiuj portis tiun impresan kirason. Ili estis venkitaj de la Jedi-kavaliroj. Tiu pli malnova ideo multe pli plaĉas al mi – kaj estintus ja vere spektinda batalo!

Bone farita tamen estas la sceno, en kiu la iama Jedi-kavaliro provas tiri Obi-Wan Kenobi al la malhela flanko: La malbonulo rakontas plej alarmigajn novaĵojn – kaj diras fakte la tutan tempon la veron! Nur tra ellasado de kelkaj faktoj li mensogas. Se iu bezonas ekzemplon kiel eblas mensogi per la vero – Christopher Lee bonege liveras ĝin en sia rolo.

Sekve al la filmo oni montris la desegnitan filmon “Klon-militoj“, kies agado okazas inter epizodo II kaj III. Miaj atendoj ne estis altaj, sed la verko sukcesis krei la ĝustan etoson per la filmmuziko kaj la parolantoj. En la germanlingva versio, la voĉojn donas la samaj personoj kiel en la normalaj filmoj, tiel ke la sinkronigo aperas kiel avantaĝo. Strange, ke la romantika amtemo je la refoja aŭskultado plaĉis al mi. Unue mi opiniis, ke ĝi iel tro similis al samspecaj verkoj de John Williams. Verŝajne mi suferas je nesanigebla kazo de romantikeco.

Anakin en kaverno havas vizion, kiu jam avertas pri lia malhela estonteco (oni vidas personon, kiu savas aliajn de danĝero, sed poste detruas ilin per la sama malbono), sed kompreneble ne komprenas ĝin. Krome aperas en la filmo kiel Jedi-kavaliroj diversaj rasoj, kiujn oni konas el la trinkejo de la unue farita filmo “Nova espero”. En unu sceno oni lernas, kial unu el la malbonuloj en la tria epizodo tiom malbone spiras kaj tamen povis iĝi tiom minaca batalanto: Li ne ĉiam suferis je tiuj problemoj. Mace Windu vundigis lin.

Kelkajn tagojn poste mi spektis la filmon “Gorky Park“. Temas pri krimfilmo kaj sufiĉe brutalaj murdoj en Moskvo dum la malvarma milito. Mi tuj rekonis Ian McDiarmid, kiu ludas la imperiestron Palpatine en la “Stelaj Militoj”-filmoj.

Unu interesa muzika penso venis al mi dum la spektado (Dio scias, kial): Se oni komparas la stereotipajn Sovetajn himnojn – kaj ankaŭ la veran himnon de Sovetunio, hodiaŭ uzita kiel himno de Rusio! – al la kanto “Himno de EsperHe” de Dolchamar, oni konstatas frapan similecon! Mi povas tute facile imagi, kiel vira ĥoro kantas “Jen miaj geproksimuloj…” ktp. kaj laŭ tio marŝas soldatoj, kiuj portas verdan stelon sur la uniformo. Kvankam kompreneble kelkaj ŝatas bombastajn paradojn (aŭ lasas sin impresi de ili), mi ĝojas ke tiu bildo nur restas fikcio rilate al Esperantujo. Evidente la kuniĝo de Esperanto kaj la povo estas io tute maldezirinda…

La ideo, uzi Rusan ĥoron, jam aperas ĉe la “Go West”-versio de The Pet Shop Boys (malofta ekzemplo por reludversio, kiu supertrafas la originalon!) kaj tuta albumo de The Leningrad Cowboys el Finnlando. Plej amuze la efiko estas ĉe “Sweet Home Alabama”. Ambaŭfoje la rezulto tre konvinkas min.

Kaj ĉi tio povas iĝi nenio

sabato 11 Marto 2006

Lastatempe atingis min interesaj novaĵoj de Dolchamar:

Patrik Austin remiksis kelkajn kantojn kaj publikigis la rezultojn ĉe www.mikseri.net/dolchamar. Eblas elŝuti ankaŭ pli malnovajn versiojn el la iksa tempo.

Krome Patrik sendis al mi tri kompaktdiskojn kun la samplaĵoj de ses Dolchamar-kantoj de la dua albumo. Ili alvenis la 1an de marto. Patrik klopodis, ke mi kreu remiksojn per ili. Necesas resti realisma: Mi ne volas promesi tro multe. Ne estus la unua fojo, ke mi ricevas tre interesajn samplaĵojn, sed pro manko de tempo aŭ ideo ne realigas ion ajn per ili. Intertempe mi havas impreson arĥivon kun tiaj ekzemploj.

Foje ankaŭ daŭas monatojn aŭ jarojn, ĝis kiam venas la ĝustaj cirkonstancoj. Do iu alvoko por remiksado kun certa limdato ne estas io taŭga por mi. Simple malbonas iu urĝa premo por aktualeco, se mi volas koncentrite kaj kontentige labori.

Sed ĝenerale samplaĵoj de Esperanto-kantoj estas tre dezirindaj. Tiel eblas eksperimenti kaj krei alternativajn versiojn ekzemple por la reto. Tio ankaŭ pligrandigas kaj pliriĉigas la Esperanto-muzikscenon ĝenerale.

Mi ankaŭ ĝojas, ke Patrik aktive serĉas kontakton kun sia publiko kaj kunlaboron kun aliaj artistoj. Tio estas la ĝusta vojo por populariĝi eĉ pli!

Homoj dancis, estis gaja folo

sabato 28 Januaro 2006

Dum la IS ankaŭ Dolchamar koncertis. Tamen jam antaŭe mi certis, ke ili ne povus supertrafi nek la koncerton de Krio de Morto unu tagon antaŭe nek siajn proprajn dum la KEF. Kaj mi pravis. Sed mi ja sciis, ke la konsisto de la bando denove ŝanĝiĝis ekde somero kaj ke la grupo denove havas pli elektronikan sonon. La somera grupo tre impresis min, ĉar ĝi unuflanke estis kompleta rokgrupo, aliflanke spicis sian muzikon per elektronikaj elementoj. La nova triopo denove uzis drumkomputilon aŭ samplaĵojn kaj tial ne povis same konvinki min. Do mia prognozo ne estis miraklo, sed simpla antaŭtaksado, kiu realiĝis. Kompreneble Dolchamar faris bonan koncerton dum la IS – nur ke ĝi ne same ravis min kiel dum la KEF. La homoj sendepende de tio amuziĝis kaj estis certe la ĝusta decido, venigi Dolchamar al la IS.