Arkivoj de etikedoj: john williams

Vi nur vivas dufoje

La komponisto John Barry mortis. Li estis fama pro sia filmmuziko, precipe tiu de multaj “James Bond”-filmoj. Ekzistas longdaŭra disputo, kiu verkis la James-Bond-temon. Kelkaj diras, ke estis John Barry, kiu reuzis elementojn de pli fruaj kantoj, ekzemple “Bees Knees”. Aliaj opinias, ke estis Monty Norman, kiu ĉerpis el sia verko “Good Sign Bad Sign”. Tre verŝajne estas, ke ambaŭ po iomete kontribuis kaj la fina rezulto estas kombino de ambaŭ talentoj.

Du aŭtoroj, unu fama verko – tio memorigas min pri la kineja muziko de “Star Trek”, kies ĉefa titolo venas de Jerry Goldsmith kaj Alexander Courage. John Barry difinis la stilon de muziko por agentofilmoj, same kiel John Williams (“Star Wars”, “Indiana Jones” – kaj multaj aliaj) faris tion por fantaziaj kaj aventuraj filmoj. Dum Barry elektis tiatempe aktualan rokmuzikon, Williams remalkovris orkestran muzikon.

Li donacis al mi multajn agrablajn horojn per siaj verkoj. Tial lia morto same malgajigas min kiel tiu de Michael Kamen (“Highlander”). Certe ankaŭ aliaj komponistoj de filmmuziko estas gravaj por mi, ekzemple Alan Silvestri (“Back To The Future” / Reen al la estonteco), James Horner (“Willow”) kaj Howard Shore (“Lord Of The Rings” / Mastro de la ringoj).

John Barry interalie verkis la muzikon de la kanto “Goldfinger”, kiu sendube iĝis la klasika James-Bond-kanto. Sed ankaŭ “You Only Live Twice” de li estas klasikaĵo. Multaj aliaj artistoj reludis ĝin, eĉ Coldplay.

Ĉiam impresis min, kiel li reuzis la ĉefan muzikaĵon de “On Her Majesty’s Secret Service” por la posta “A View To A Kill”. Tie ĝi aperas en la pecoj Snow Job, He’s Dangerous kaj Golden Gate Fight kun elektra sologitaro. En kompilo de muziko el la filmo, bone percepteblas, kiom freŝa restis la muziko:

John Barry: A View To A Kill Suite

Suito de la Praga Filmharmonia Orkestro, kiu uzas muzikon el ambaŭ filmoj, bone montras, kiom facile kombineblaj estas la muzikaĵoj. Necesas atenti por diri, kie okazas la transiroj.

City of Prague Philharmonic Orchestra: On Her Majesty’s Secret Service / A View to a Kill – Suite

Sed John Barry ankaŭ verkis la titolan muzikon por la televida serio “The Persuaders”. Ĝi famiĝis en Germanujo sub la nomo “Die Zwei” (“La du”) pro la humuroplena sinkronizado. Ankaŭ tiu ĉi muzikaĵo neniom perdis de sia freŝeco, kiel montras pl nova versio:

John Barry: Theme from The Persuaders

Boabyp/Europium: The Persuaders Theme 2007

Jen miaj geproksimuloj

En la televido oni montris “Stelaj Militoj, epizodo II – Atako de la klonmilitistoj“. Mi nur spektis la finon, memorante bone ke mi estis iom seniluziigta de la filmo post kineja vizito en 2002. En ĝi aperas nur unu persono portante kirason kiel poste Boba Fett – kaj same temas pri kapopremia ĉasisto, eĉ lia patro. Sed laŭ la multe pli malnova libro “La imperio rebatas”, dum la klonmilitoj batalis tuta grupo da malbonaj militistoj kiuj portis tiun impresan kirason. Ili estis venkitaj de la Jedi-kavaliroj. Tiu pli malnova ideo multe pli plaĉas al mi – kaj estintus ja vere spektinda batalo!

Bone farita tamen estas la sceno, en kiu la iama Jedi-kavaliro provas tiri Obi-Wan Kenobi al la malhela flanko: La malbonulo rakontas plej alarmigajn novaĵojn – kaj diras fakte la tutan tempon la veron! Nur tra ellasado de kelkaj faktoj li mensogas. Se iu bezonas ekzemplon kiel eblas mensogi per la vero – Christopher Lee bonege liveras ĝin en sia rolo.

Sekve al la filmo oni montris la desegnitan filmon “Klon-militoj“, kies agado okazas inter epizodo II kaj III. Miaj atendoj ne estis altaj, sed la verko sukcesis krei la ĝustan etoson per la filmmuziko kaj la parolantoj. En la germanlingva versio, la voĉojn donas la samaj personoj kiel en la normalaj filmoj, tiel ke la sinkronigo aperas kiel avantaĝo. Strange, ke la romantika amtemo je la refoja aŭskultado plaĉis al mi. Unue mi opiniis, ke ĝi iel tro similis al samspecaj verkoj de John Williams. Verŝajne mi suferas je nesanigebla kazo de romantikeco.

Anakin en kaverno havas vizion, kiu jam avertas pri lia malhela estonteco (oni vidas personon, kiu savas aliajn de danĝero, sed poste detruas ilin per la sama malbono), sed kompreneble ne komprenas ĝin. Krome aperas en la filmo kiel Jedi-kavaliroj diversaj rasoj, kiujn oni konas el la trinkejo de la unue farita filmo “Nova espero”. En unu sceno oni lernas, kial unu el la malbonuloj en la tria epizodo tiom malbone spiras kaj tamen povis iĝi tiom minaca batalanto: Li ne ĉiam suferis je tiuj problemoj. Mace Windu vundigis lin.

Kelkajn tagojn poste mi spektis la filmon “Gorky Park“. Temas pri krimfilmo kaj sufiĉe brutalaj murdoj en Moskvo dum la malvarma milito. Mi tuj rekonis Ian McDiarmid, kiu ludas la imperiestron Palpatine en la “Stelaj Militoj”-filmoj.

Unu interesa muzika penso venis al mi dum la spektado (Dio scias, kial): Se oni komparas la stereotipajn Sovetajn himnojn – kaj ankaŭ la veran himnon de Sovetunio, hodiaŭ uzita kiel himno de Rusio! – al la kanto “Himno de EsperHe” de Dolchamar, oni konstatas frapan similecon! Mi povas tute facile imagi, kiel vira ĥoro kantas “Jen miaj geproksimuloj…” ktp. kaj laŭ tio marŝas soldatoj, kiuj portas verdan stelon sur la uniformo. Kvankam kompreneble kelkaj ŝatas bombastajn paradojn (aŭ lasas sin impresi de ili), mi ĝojas ke tiu bildo nur restas fikcio rilate al Esperantujo. Evidente la kuniĝo de Esperanto kaj la povo estas io tute maldezirinda…

La ideo, uzi Rusan ĥoron, jam aperas ĉe la “Go West”-versio de The Pet Shop Boys (malofta ekzemplo por reludversio, kiu supertrafas la originalon!) kaj tuta albumo de The Leningrad Cowboys el Finnlando. Plej amuze la efiko estas ĉe “Sweet Home Alabama”. Ambaŭfoje la rezulto tre konvinkas min.