Ne gravas la koloro, nur gravas la doktoro

Kiel anoncite, sekvas nun la dua enskribo pri KEF-koncertoj. Simple okazis tro multaj por skribi pri ĉiuj samtempe!

Timo Väänänen prezentis tradician Finnan instrumenton kun la nomo “kantoleo”. Temas pri kordinstrumento kiu aspektas simile al eta piano sen klavoj. La sono memorigas iom pri harpo, iom pri elektronikaj klavaroj, nur ke la kromsono kaŭzita de neluditaj kordoj ĉeestas.

Dolchamar akustike same konvinkis min. Sekve mi same entuziasme kantis kaj dancis.

La Esperanta karaokeo iĝis plena sukceso. Ĉar de la plej multaj kantoj simple ne ekzistas instrumentaj versioj, pluraj muzikistoj (unue ĉefe tiuj de Dolchamar) transprenis la taskon. Sed iom post iom oni komencis improvizi rilate al la muziko kaj por ĉiu sekva kanto serĉis homojn, kiuj kapablis ludi ĝin. Dum mi je la komenco kantis “Junaj idealistoj” kun Dolchamar, jam ĉe la prezentado de “Feliĉe” akompanis homoj el plej diversaj grupoj kaj landoj. Kulmino de tiu improvizado venis, kiam DĴ Roĝer volis kanti “Povus esti simple“. Ĉar li ne komplete memoris la tekston, li demandis min pri helpo, tiel ke mi iĝis la dua kantisto. Dum tio, neniu muzikisto de Persone ĉeestis; ni nek havis akordojn, nek presitan tekston, tamen ĉio bonege funkciis kaj la rezulto sonis bonege eĉ kompare al la originalo.

Kiam Timo Väänänen koncertis per elektra kantoleo, la sono similis al eksperimenta muziko el la 1970aj jaroj. Kvankam li estas komencanto, li bone sukcesis fari siajn klarigojn en Esperanto.

Esperanto Desperado furioze kaj etosege distris la homojn. David-Emil Wickström impresis per lerta trumpetado. Kiam ili ludis “Feliĉe“, Amir petis min al la scenejo por kanti kun li (kiel jam dum la provludado). Tio tre kortuŝis min, ĉar mi ja verkis la kvaran strofon de tiu kanto.

Alejandro Cossavella ludis unue la pecojn de sia nova grupo “Strika Tango“. Poste la Dolchamar-muzikistoj subtenis lin por Finna versio de “La Porkoj“. Mi neniam atendintus, sperti tiujn kantojn koncerte, do des pli mi ĝojis.

La fina koncerto okazis antaŭ la lasta tagmanĝo. La ankoraŭ ĉeestantaj artistoj muzikis. Kiel mi jam skribis antaŭe, mi prezentis freŝe tradukitan kanton. Krome mi samtempe faris skeĉon kun Kim kaj sia filo (pri la duŝoj – po unu je sekso en la ejo kaj atingebla nur tra la scenejo!), kadre de ĝi denove prezentis la Esperanto-dancon kaj informis pri la IS en Xanten. Kiu diris, ke mi ne estas multtaskkapabla?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *