Arkivoj de etikedoj: 42

Sed ĉifoje kun sukces’

Post la enkondukaj vortoj kaj la pritrakto de la unuaj koncertoj dum la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo), finfine venis la tempo por skribi pri la grava evento, kiun mi jam kelkfoje menciis en antaŭaj enskriboj.

Naumburg/Saale estis la loko de mia plej granda muzika malsukceso. Dum la Internacia Seminario (IS) en 203/04 tie okazis la tria koncerto de mia grupo “La Kuracistoj”. La unuan fojon ni koncertis kiel kompleta rokmuzikgrupo, do kun drumo. Ni plivastigis nian repertuaron, ne plu prezentante nur tradukojn de “Die Ärzte”-kantoj al Esperanto, sed ankaŭ tri reludversiojn: “Longe for” de Persone, “Mi kaj ŝi” de Amplifiki kaj “En kaĉ'” de Team’. Sed la koncerto iĝis kompleta katastrofo: La elektra kurento foriris plurfoje, la homoj ne entuziasmiĝis kaj ni neniom kreis la etoson, kiun ni intencis. Mi finis la vesperon serioze ebriigante min kaj farante kelkajn noticojn, kio misiris kaj kio tamen estis bona. Post tio la grupo preskaŭ disfalis. Nur restis Sebastian kaj mi. Tute neatendite ni festis furoran revenon dum la Internacia Seminario (IS) 2005/06 en Xanten kaj poste aperis sursceneje duope (foje kun plia kantistino), en la gufujo aŭ kiel gastmuzikistoj en koncertoj de aliaj artistoj, sed neniam denove en plena roka konsisto.

Simile malagrablan sorton spertis la grupo 42 el Lepsiko. Antaŭ ilia koncerto dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald, ilia basistino forlasis la grupon, tiel ke ili ŝrumpis al duopo. Devis helpi ilin diversaj gastbasistoj. Mi tre bone rilatis al la du restantaj muzikistinoj, la fratinoj Geyer.

Kantisto kaj basisto el unu grupo, gitaristino kaj drumistino el alia – se oni rekte mencias tion, evidentiĝas la ideo, kiu venis al mi iam en 2011 aŭ komence de 2012: Kial ne kunigi la fortojn?

La unuaj planoj konkretiĝis dum mia vizito en Lepsiko, kiam mi aŭdis de la du fratinoj mem, ke ili interesiĝis pri pli granda Esperanto-kantorepertuaro (kiun Sebastian kaj mi havis post tiom multaj jaroj). Dum muzikado en Paderborn kaj provludado en Münster Sebastian kaj mi prepariĝis.

Sed daŭre ni ne ludis kvarope ĉiuj kune. Tio estis granda risko, ĉar interalie pro nesufiĉa kuna ekzercado la koncerto de la Kuracistoj fiaskis en 2003/04. Tial ni decidis, veni al la JES unu tagon pli frue, do la 27an de decembro. Tio tre konvenis al mi, ĉar mi ĉiel ajn jam pro la tradicio ne restas hejme dum tiu tago!

Ke ni entute jam povis provludi dum tiu tago, ŝuldiĝas al la laboro de du homoj: Unue menciindas Leo Sakaguchi. Kvankam ni anoncis nin tre malfrue, li tamen organizis la teknikaĵojn. Ĝenerale li ege bone prizorgis la artistojn kaj DĴjn dum la tuta semajno. Li ĉiam estis trankvila, demandis, ĉu ĉio estis en ordo, kaj provizis trinkaĵojn en fridujo apud la scenejo. Tio estis ege profesia kondutmaniero, do grandan dankon al li!

La alia brilulo estis Riccardo Blüher, la teknikisto el Naŭmburg. Jam dum la unua vespero li kaptis la etoson de ni. Ĉar li mem elradias bonan etoson, li bonege kongruis al Esperantujo. Cetere li ludis en propra bando. Dum la tuta semajno li surbendigis la koncertojn tra la miksilo. Tio poste servis kiel fonto por muziko uzita en Varsovia Vento kaj Muzaiko.

Kiel salono por la vespera programo servis la diskoteko. Oni ne plu uzis la tutan manĝejon kaj la scenejon apud la DĴ-angulo, kio estis tre bona decido. En tiu pli malgranda salono, kiu rezultis el tio, la sono estis bona. La sola malavantaĝo estis, ke la baso bruis sufiĉe ekstere, ankaŭ en la gufujo. Pro tio nia komuna ludado ne plu estis sekreto. Sed la decida afero estis, ke ni povis uzi unu vesperon kaj plurajn posttagmezojn por provludi. Nur tiel ni havis la tempon por eltrovi, kion ni sukcesus prezenti kune kaj por interkonsenti pri kantolisto.

Tio ankaŭ grave kontribuis al tio, ke mi sentis min komforte sur la scenejo. Mi sciis, kie mi povus moviĝi sen ĝeni la aliajn. Grave estis, ke mi kantis preskaŭ ĉion parkere. Tiel ne estis io inter la dancejo kaj mi – alia afero, kiun mi estis misdecidinta en 2003/04. Nun helpis la regula kantado en trinkejo en Münster, ĉar la situacio ŝajnis jam kutima al mi kaj mi havis pli bonan senton kun la mikrofono.

Por la vespero, mi tradukis unu kanton de 42 al Esperanto. “Down the Street” iĝis “Laŭ la strat'”. Aldone mi verkis Esperanto-tekstojn laŭ “We Will Rock You” de Queen. Mi mem miris pri mia efikeco, ĉar dum la pasintaj jaroj mi ne verkis tiom rapide. La unuan fojon mi prezentis kanton de Die Ärzte en Esperantujo sen traduko, nome “Schrei nach Liebe”. Tio estis unu el la gravaj kantoj el mia junulaĝo (kiam mi havis 17 jarojn, ĝi estis aktuala). Helen Geyer dum tiu kanto kunkantis en la saksa kaj Riccardo transprenis la drumon. Por la unuaj kantoj, kiuj venis el la repertuaro de 42, Hanne kantis (kaj mi nur iomete helpis).

Oficiale en la programo estis nur 42, sed homoj kompreneble rekonis la reston de La Kuracistoj. Kaj kune ni nomis nin La Okulvitroj, laŭ propono de unu el la knabinoj dum la provludado. Jen la kantolisto de la 30a de decembro 2012:

  1. Jimmy
  2. Sweet Lady
  3. Whatever You Want
  4. Laŭ la strat’
  5. Ne plu
  6. Solege en la nokt’
  7. Westerland
  8. Junula amo
  9. Mi kaj ŝi
  10. Jen alkohol’
  11. Hej la nizoj
  12. Schrei nach Liebe
  13. Ni vin rokos
  14. La Bamba

Aldonaj informoj:
Kantoj 1-4 estas el la repertuaro de 42 kaj originaloj de ili.
Kantoj 1-3 estas en la angla.
Kanto 4 estis freŝe tradukita por tiu koncerto.

Kantoj 5-8 estas el la repertuaro de La Kuracistoj kaj tradukoj (origine de Die Ärzte).
Kanto 9 estas origine de Amplifiki kaj regula reludaĵo de La Kuracistoj; verkita de Kim J. Henriksen.

Kanto 10 estas kombino de “Jen nia mondo” kaj “Alkohol'”, origine de La Vipoj (Roĉjo kaj mi). Roĉjo kunkantas dum tiu kanto.

La Okulvitroj: Jen alkohol’

Kanto 11 estas traduko el la pola; en Esperantujo diskonigis ĝin JoMo; ĝi estas regula reludaĵo de La Kuracistoj.

Kanto 12 estas en la germana (kaj saksa) kaj origine de Die Ärzte.

Kanto 13 estas origine de Queen; la Esperanto-tekston, kiu ne estas traduko de la origina teksto, mi verkis por tiu koncerto.

Varsovia Vento uzis kelkajn kantojn de la koncerto jam en sia 86a elsendo, nome 4, 10, 13. En la sama elsendo aperis intervjuoj kun la fratinoj Geyer kaj mi. Muzaiko uzis la kantojn 4, 6, 10 kaj parteton de La Bamba. La surbendigojn faris Riccardo Blüher. La mikson por Muzaiko faris Melono.

Post tiom da klarigoj, kion diri pri la koncerto? Al Stela mia kantado tute ne plaĉis. Kaj post aŭskultado de la surbendigoj mi devas konfesi, ke ni ofte fuŝis. Dum la koncerto ekmalfunckiis mia kantomikrofono (neniu koncerto sen teknikaj problemoj – longjara tradicio en Esperantujo!), sed feliĉe ni havis unu troan kaj mi rapide ŝanĝis al tiu, sen ke la muziko haltis.

Sed malgraŭ ĉio, tute sincere: Ni sukcesis! Ni distris kaj dancigis la homojn. Oni ne refaris la eraron de 2003/04, kiam oni provizis seĝojn, kaj ĉifoje estis sufiĉe malluma ĉambro kun malmulta spaco, do idealaj kondiĉoj por ekdanci. Kaj mi eĉ faris ŝercon rilate al VVĈP (Verd-Varmaj Ĉili-Piproj), surmetante ŝtrumpon dum anoncado de unu kanto. (Mi metis la ŝtrumpon sur la manon tamen…)

Naŭ jarojn post unu el la plej grandaj muzikaj seniluziiĝoj en mia vivo, mi revenis al la sama loko kaj refaris tion, kion mi volis fari jam antaŭe – sed ĉifoje kun sukceso! Lokoj ĉiam alportas memorojn, kaj mi devis alfronti mian malnovan timon, ke mi simple ne taŭgas por vera rokmuzika koncerto. Sed per tio ĉi mi kvazaŭ korektis la pasintecon – kiel en la filmo Reen al la estonteco (Back To The Future)!

Esti kantisto en rokgrupo estis mia granda revo – kaj ĝi iĝis realo! Pro tiu subita muzika sukceso, mi sentis min denove kiel en filmo.

Post la koncerto, mi ne bezonis alparoli la virinojn – ili alparolis min! Kaj krom la unu negativa opinio, kiun mi jam menciis supre, ĉiuj aliaj ege laŭdis nin. Estis ankaŭ kelkaj, kiuj memoras la unuajn jarojn de la Kuracistoj, tute ne rekonis min laŭ aŭskultado de ekstere kaj estis tute surprizitaj, kiom bonaj ni iĝis.

Kio pri la estonteco de La Okulvitroj? Nenio estas deviga, ni havas multajn eblojn. Ni povas daŭrigi laŭ la libera tempo, kiun ni havas.

Kial ĉiuj bonaj aferoj devas veni al fino?

Antaŭhieraŭ mi skribis pri koncerto en la trinkejo “Heile Welt” en mia hejmurbo Münster. La monata muzikado tie sendube estis unu el la plej gravaj malkovroj, kiujn mi faris en 2012. Bedaŭrinde la 16an de januaro ĉijare mi estis lastfoje. Sed tiu GrooveGipfel (“gruva kulmino”) ankoraŭ donis al mi la ŝancon, montri mian muzikan talenton.

Mi prezentis la unuan strofon de “Ĉu vi pretas!?” de Dolcxamar, improvizis refrenon kun la vorto “GrooveGipfel”, kantis la refrenon de “Bona homo” de Jonny M, “Laŭ la strat'” (origine “Down The Street” de 42), unu strofon kaj la refrenon de “Ne multe pli (kaj tiel plu)” de Stephan Schneider. Krome mi kantis la strofojn de Alpenrap de Erste Allgemeine Verunsicherung kaj la refrenon de Good Times de Chic al la famega basa ripetfrazo. Dum la bando ludis drumenbason, mi kantis la unuan strofon de Sie ist weg kaj la duan de Einfach sein, ambaŭ origine de Die Fantastischen Vier. Plia repado okazis, kiam mi prezentis la unuan strofon de mia propra kanto La premiero. Iam alia muzikisto kantis malrapidan kanton en la franca kaj mi aldonis la frazon “Chissà se stai dormendo” el la samnoma kanto de Jovanotti. Belega vespere, kaj tre bedaŭrinde, ke verŝajne estis la lasta fojo por mi, ĉar nuntempe mi laboras en alia urbo dum la semajno. Sed kiu scias, kion alportos la estonteco? Kaj tiu sperto estis grava paŝo al mia propra muzika evoluo.

La estrino de la trinkejo cetere estis invitinta min al sia naskiĝtagfesto la 25an de decembro kaj al silvestra festado en la trinkejo. Bedaŭrinde mi devis nei ambaŭ, ĉar dum kristnasko mi estis ĉe mia familio kaj dum silvestro mi tradicie ne estas hejme.

Ni estas venantaj hejmen denove

Unu gravan atuton havis la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo): Grandan salonon, en kiu okazis la vespera programo kaj la diskoteko kaj en kiu estis la trinkejo. Simile al miaj spertoj dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) en 2006, ĉar oni daŭrigis vendadon de trinkaĵoj dum okazis programo, ĉe la neelektraj koncertoj tio kaŭzis multan bruon. Aliflanke mi ĝojis, ĉar precipe dum la alvenvespero mi ne volis sidi trankvile, sed bierumi kaj babili.

Post la vespera programo, de ĉie oni povis facile vidi kio okazis en la diskoteko (kaj ankaŭ aŭdi tion, ambaŭ ankaŭ de aliaj etaĝoj). Krome la trinkejo ne estis en propra ĉambro kaj ĉiu, kiu volis aĉeti ion, devis alproksimiĝi al la dancejo. Tio estis kvazaŭ idealaj kondiĉoj por dancigi la homojn!

Kontraŭ tio nur staris la longa daŭro de la vespera programo. Tiu estis bona, sed tro multa, kaj ankaŭ la kunmeto estas plibonigebla. Krome la teknikaj paŭzoj estis tro longaj. Mi miris pri tio, ĉar laŭ mia impreso ni sukcesis tion fari jam pli bone dum la Internacia Seminario (IS). Mi rekomendus du anstataŭ tri programerojn. La akustikaj, trankvilaj koncertoj povas facile okazi en la gufujo. Tiel la programo sur la granda scenejo povas finiĝi je la 22a kaj 30 anstataŭ la 2a matene.

Malgraŭ miaj atendoj, la karaokeo ekfunkciis je tiu tempo kaj daŭriĝis ĝis la mateno. Ĝi ĝenerale pliboniĝis, eĉ se la vojo ankoraŭ estas longa. Iu faris la proponon, ke ĉe nova Esperanto-muziko oni tuj liveru pretajn karaokeajn dosierojn sur la diskoj (en komputila aldona parto). Ĉiel ajn bonas ke oni daŭre kolektas. Kaj mi havis la impreson, kvazaŭ Elli iĝis “sr-ino Karaokeo”, tiamaniere ke oni ligas tiun programpunkton kun ŝi. Estas bone, kiam ekzistas respondeca prizorganto.

Mi partoprenis per du kantoj: Unue mi kantis “En kaĉ'” de Team’, ĉar mi volis prezenti minimume unu Esperanto-kanton. Poste mi faris dueton kun unu el la junulinoj el Lepsiko. Certe nia versio de “Don’t Stop Me Now” de Queen ne estis perfekta, sed tio ne gravis: Ni amuziĝis kaj ni estis plenaj je energio.

La fratinoj el Lepsiko cetere havas propran muzikgrupon, kiu nomiĝas 42. Jam la nomo estas tre stila, ĉar ĝi havas sian originon en populara kulturo. Ili ludas rokmuzikon, kiu memorigas min plej pri The Clash.

Dum The Heroine Whores havis Kim kiel gastkantiston, ĉifoje li estis unu el du bastbasistoj. La alia estis juna Germano.

Koncize dirite: La koncerto estis absolute bonega! Finfine denove vera freŝa rokmuziko sen kompromisoj. Mi pensas, ke ekde Krio de Morto dum la Internacia Seminario 2005/06 en Xanten mi ne plu tiom ĝuis malmolan koncerton. Se 42 ankoraŭ ekuzas (pli multajn) esperantlingvajn tekstojn, ili estos la novaj supersteluloj de muzika Esperantujo!

42 (dum alia okazo): Whatever You Want
(kun la kantistino de The Herione Whores)
(filmis Andi Münchow!)

Plian fojon mi rakontos nun miajn impresojn de la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ankoraŭ sekvos iom da kritiko, sed ne mankos ankaŭ bonaj partoj.