Arkivoj de etikedoj: hiphopa kompilo

Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj’

La preparoj por la hiphopa kompilo alportis agrablan kromefikon: Mi remiksis tri de miaj samplobazitaj ritmenblusaj kantoj.

Kutime mi ne tre ŝatas remiksojn kaj tial ankaŭ hezitas remiksi miajn proprajn kantojn. Leciono, kiun alportis sole la jaroj, tamen estas, ke foje oni je la unua fojo ial ne sukcesas plene kontentige fini kanton. La finita verko ja sonas bone, tamen iel oni sentas, ke oni povintus fari tion pli bone. Sed oni ne vidas la vojon…

Tiam post kelkaj jaroj, dum kiuj oni ne prilaboris, ja eĉ ne tuŝis la muzikaĵon, subite kvazaŭ flankeniĝas la nebulaj kurtenoj antaŭ la cerbo kaj oni dum malmultaj tagoj trovas la alcelitan version.

Ankoraŭ mi ne decidis, kie publikigi la MP3-dosierojn. Ĉiel ajn temas pri la jenaj kantoj:

  • Gangsta P. (v2.6)
  • La premiero (versio d)
  • Ritmenbluso de Fischer / Fischer’s R&B

La 10an de aprilo, oni informis min ke mi por tri monatoj havis pagitan konton ĉe LiveJournal. Ŝajne iu donacis tion al mi. Teorie mi nun povus uzi dekojn da diversaj uzantobildoj, fari kelkajn voĉajn kontribuojn kaj aliajn aferojn. Mi tamen ĝis nun ne havas ideon, kiel efektive bone uzi tiujn novajn eblojn. Kaj mi havas neniun ideon, kiu donacis tiujn tri monatojn al mi.

Ĉi tie regas ni

La preparoj por la hiphopa kompilo alportis jam plurajn bonaĵojn. Unu el ili estas la MP3-igado de la “Eterne Rima”-demokasedo. “Por miaj gefratoj” datas el novembro 2000 kaj kvalite ĝis hodiaŭ restas impresa verko kaj eĉ supertrafas kelkajn albumojn, kiuj estis eldonitaj lastatempe. Bedaŭrinde, ke neniam aperis vera albumo. La ĝenerala publiko do nur povas koni du kantojn de la demokasedo, nome “La movad'” kaj “La vojo”, kiuj dum iom da tempo estis haveblaj en la reto ĉe la TTT-ejo de Eterne Rima kaj Lunatiko. (Malantaŭ ambaŭ projektoj troviĝas la sama persono.)

  1. Eniro (1:23)
  2. Ĉi tie regas ni (4:40)
  3. El profundego de l’ infero (5:56)
  4. Vivi povre (4:24)
  5. Kiu reprezentas (1:30)
  6. La movad’ (2:42)
  7. Mortas la mondo (5:05)
  8. Eterne Rima parolas (2:24)
  9. La vojo (2:19)
  10. Ni batalos (5:16)
  11. Por miaj gefratoj (3:19)
  12. Eliro (0:45)

La kasedo daŭras ĉirkaŭ 40 minutojn kaj enhavas 12 titolojn. Temas pri relative mola speco de hiphopo, komparebla al tiu de Freundeskreis, Die Fantastischen Vier kaj Jovanotti – do ĝuste, kion mi ŝatas. La tekstoj pledas ĝenerale por la movado, kio eble kaŭzus la kritikon, ke al tia pure pozitiva pledo mankas memkritikemo (kiel jam en tro multaj tradiciaj Esperanto-kantoj). Aliflanke necesas konsideri, ke hiphopaj tekstoj ofte sen profunda pripensado laŭdas la propran hejmon, amikaron, ĉirkaŭon kiel kontraŭon al la resto de la mondo. Laŭ tiu interpreto, la tekstoj do estas rimarkeble aŭtentikaj kaj kongruaj al la hiphopa tradicio ekster Esperantujo.

La demokasedo de Eterne Rima bezonus laŭ mi nur du plibonigojn por iĝi eldonebla klasikaĵo: La muziko estu iom pli varia kun foje iom malpli da klavaroj kaj pli fortaj, rapidaj, danceblaj ritmoj. Plie necesus kelkaj lingvaj korektoj. Sed tio jam estus ĉio. Imprese, se oni konas la kutiman kvaliton de demosurbendigoj, kiujn liveras Esperanto-artistoj…