Mi estas nek doktoro nek profesoro

Hieraŭ post la laboro mi veturis per la trajno al mia iama studurbo Paderborn. Denove la kialo estis festo de Sebastian, kadre de kiu La Kuracistoj muzikis. Pasintan fojon la kialo por tia festo estis lia doktoriĝa festo, nun li iĝis profesoro! Samtempe li ankaŭ festis sian naskiĝtagon.

La pasinta ekzercado okazis sen Sebastian, sed tio ne estis problemo. Ni prezentis entute sep kantojn:

  1. Westerland
  2. Junula amo
  3. Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)
  4. En kaĉ’ (origine de Team’)
  5. Feliĉe (origine de Esperanto Desperado)
  6. Hej la nizoj (origine de JoMo)
  7. Vi volas kisi

Poste interalie muzikis Volker Kukulenz, kiun mi renkontis jam dum la naskiĝtaga festo de Sebastian antaŭ kvin jaroj. Li estas la frato de Gerold Kukulenz. Iomete poste mi veturis reen al Münster, ĉar mi volis tranokti en mia propra loĝejo. Estis tre agrable, denove muziki. Bedaŭrinde la okazoj por tio estas limigitaj. Kiam oni ne loĝas en la sama urbo, ĉio estas pli komplika.

2 pensoj pri “Mi estas nek doktoro nek profesoro

  1. Resonado: Hej, hej, vi la nizoj « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Jen vasta mond’ por ĉiuj ni | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: