Mi havas novan loĝejon. Ekde hodiaŭ mi oficiale tie loĝas, ĉar la kontrakto ekde tiam validas. Hodiaŭ okazis la transdonado de la ŝlosiloj.
Kial mi entute translokiĝis? Ĉu mi ne estis sufiĉe entuziasma pri la antaŭa loĝejo? Jes, sed tio estis en 2004 (la antaŭĝojo jam fine de 2003), kaj ekde tiam, multaj aferoj ŝanĝiĝis en mia vivo… foje eĉ tien kaj reen.
Certe necesas ankoraŭ renovigi tiun novan loĝejon. Sed la unua paŝo al nova (kaj pli bona) vivo estas farita!
Alia afero, kiu lastatempe ŝanĝiĝis: Post dekjara paŭzo mi denove aĉetis gazeton pri komputilaj ludoj. La kialo estis la aldonita ludo “Drakensang” – fantazia rolludo kiu baziĝas sur la sistemo “la nigra okulo”. Ĝi estas tre konata en Germanujo. Ankoraŭ mi ne multe ludis sed kelkaj muzikaĵoj jam tre plaĉas al mi. Interalie min ĉiufoje ravas tiu melankolia, preskaŭ iom reva virina kantado. Eble mi eĉ konas la kantistinon (ne persone, sed muzike)!
Etikedoj: drakensang, dsa, esperanto, komputilaj ludoj, loĝejo, münster, muziko
[...] La vivo de Kunar Esperanto-artisto kaj diskĵokeo « Farbo falas de plafono [...]
[...] Mia bona amiko Till vizitis min kelkajn tagojn antaŭ pasko. Li donacis al mi la komputilan ludon “Plants vs. Zombies”. Kvankam mi ne tro ŝatas modernajn ludojn, foje ekzistas esceptoj. [...]
[...] estas sur mia malnova komputilo. Sed tiu estis malmuntita ekde somero ĝis mia translokiĝo al mia nova loĝejo! Kaj antaŭe en la jaro mi stumblis tra la vivo pro aliaj [...]
[...] mi jam skribis antaŭe, post la translokiĝo al nova loĝejo mi iĝis civitano de Münster, mia naskiĝurbo, kaj kadre de tio la urba administrado donacis al mi [...]
[...] kune kun amikoj mi kunmetis meblojn en mia nova loĝejo. Ni komencis matene kaj finis malfrue vespere! Unu amiko rekomendis kiel muzikon por la malantaŭo [...]