Kaj ni provis vere forte

Evidente la plano, havi propran muzikgrupon ekster Esperantujo, hejme en Münster, ne realiĝos tiom frue aŭ facile, kiel mi pensis ankoraŭ fine de decembro. La gitaristo, kiu ja jam ne venis al la pasinta ekzercado, ŝajne estas tro okupita por reagi al retmesaĝoj. La basistino pro tio fine de januaro decidis, paralele serĉi jam ekzistantan (metal)rokgrupon por tie pli regule ludi. Mi ne povas kritiki tion. Krome tio ne ekskludas la eblon, daŭre muziki kun ŝi.

La vera obstaklo al mia regula surloka partopreno en muzikgrupo estas mia laboro. Depende de la aktuala projekto, povas okazi, ke mi dum monatoj ne estos en Münster (kaj ankaŭ ne revenas tien vespere dum la semajno).

Sen certeco pri mia regula ĉeesto – aŭ pli trafe, kun preskaŭa certeco pri mia foja neĉeesto, apenaŭ eblas vere fari ion surloke. Kompreneble eblas aktivi laborfaze. Sed ĝuste tiun staton mi alcelis superi per bando en Münster. Muziki nur de tempo al tempo mi povas ankaŭ en Esperantujo. Kion mi vere volas, estas alporti iom da konstanteco kaj reguleco al la kantado kaj gitarludado. Nur tiel eblas evolui kaj plulerni.

Alifanke mi ankaŭ estas sufiĉe realisma por konfesi al mi mem, ke ne eblas havi ĉion samtempe. Anstataŭ plendi pri tio, ke en mia nuna situacio malfacilas havi rokgrupon, mi pripensis, kion fari anstataŭe.

  1. Daŭre eblas kanti kaj gitarludi sole. Nun ke mi havas elektran gitaron, mi povas alkutimiĝi al la pli duraj kordoj. La plej grava malavantaĝo estas, ke sole malfacilas vivteni regulan ludadon – alia kialo por aktivi en bando. La bona afero estas, ke dum la pasintaj monatoj mi muzike pli aktivas ekster Esperantujo, ekzemple en mia rolluda grupo. Tion indas plusekvi. Krome ĉiuj ebloj kun La Kuracistoj ankoraŭ longe ne estas eluzitaj, tute male: Ĝuste nun post la furora reveno tio iĝas denove interesa.
  2. Krome mi povas daŭrigi miajn aliajn muzikajn aktivecojn – kaj tiuj ja estas multaj. Jam nun ne sufiĉas la tempo por fari ĉion ĉiam. Estas dezirinde, havi superrigardon pri ĉio, tiel ke tre facilas decidi, kiel pasigi kelkajn horojn da libera tempo. Tiaj superrigardoj pri muzika aktiveco en la pasinteco tre helpis al mi, nur ke nun necesus krei pli vastan pri ĉio kaj ne nur pri specifaj temoj (tradukado, verkado de samplobazita muziko, recenzado).
  3. Tria ideo, kiu venis al mi, estas la fakto, ke mi tute ne bezonas limigi mian liberan tempon nur al muzikado – kaj efektive ankaŭ ne faras tion. Reale mi regule sportas dum la semajno. Tio jam forprenas almenaŭ du vesperojn. Se mi aldonus ankoraŭ alian fiksan ĉiusemajnan aktivecon, apenaŭ restus tempo por spontaneaj, unufojaj aferoj. Kaj certan tempan liberecon oni bezonas por resti malfermita al novaj ideoj kaj personoj. Alimaniere oni mense kaj socie stagnas.

Kvankam efektive mia plano, fondi rokgrupon, plej verŝajne ne nun realiĝos, mi ne vidas tion kiel malsukceson. Ja ne estis pro iu fuŝo aŭ eraro miaflanke, sed simple pro la cirkonstancoj. Tiam estas tute akcepteble, ne plu provi realigi tion, sed pensi pri alternativoj.

Entute la sperto kun la basistino kaj la gitaristo estis bona, kuraĝiga. Ni renkontiĝis, babilis kaj muzikis kelkfoje kaj interŝanĝis ideojn. Tiel mi eksciis, ke aliaj homoj konsentas pri mia imago de loka bando kaj realisma celo. Tio ankaŭ montris al mi, ke mi ĝenerale povas bone rilati al aliaj muzikistoj sen iu ligo al Esperanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *