Arkivoj de etikedoj: D? Kunar

Kiu estas la plej bona bando de la mondo?

Retaj radioj eble pli multon movas, ol mi unue pensis. Konkreta okazaĵo komenciĝis per elsendo de esPodkasto nr-o 7 de Rolf Ernst (MP3-dosiero). En ĝi li aŭskultigis kanton de mi (“Je la fino de l’ somero”) kaj samtempe atentigis pri fonto de muziko libere uzebla por retaj radioj: music.podshow.com, ankaŭ nomata “podsafe music network”. Post iom da ekzamenado, mi decidis registriĝi tie kiel artisto kaj enŝutis tri kantojn.

Ene de kelkaj tagoj, jam tri diversaj retradioj uzis mian muzikon:

  1. RobKast Radio
  2. a better day
  3. Pirates Week

Al mi tre plaĉas la ideo, ke nekonataj artistoj liveras muzikon al tiaj radioj kaj reciproke amatoraj radioj aŭskultigas kantojn de tiaj muzikistoj. Verŝajne tio estas la plej bona TTT-muzikvarbada metodo ekde mp3.com (kiu bedaŭrinde ĉesis ekzisti en decembro 2003).

Tio povus esti tre interesa ankaŭ por Esperanto-artistoj kaj Vinilkosmo. Mi serioze pripensas, ĉu ne transigi ĉiun mian muzikon de
www.download.com/kunar kaj www.mp3.com.au/djkunar al tiu TTT-ejo.

Do oficiale nun ekzistas muziko de DĴ Kunar por retaj radioj. Sed kompreneble ankaŭ la aliaj kantoj de mi, kiuj haveblas senpage en la reto, rajtas esti uzitaj – kun la mencio de la artista nomo kaj la fonto.

Cetere nur ekde mia partopreno la serĉilo de la TTT-ejo donas rezulton, se oni entajpas “esperanto”. Mi iomete fieras, esti la unua…

Mi hodia? nenion maltrafis

Dum da dua 18a naskiĝtaga festo, kie mi ĉeestis en septembro, mi ne nur iom prizorgis la muzikon, sed ankaŭ hejmeniris kiel unu el la lastaj gastoj. Tio finfine konfirmis min pri tio, ke mi ankoraŭ posedas sufiĉan energion, eĉ se mi havas dek jarojn pli ol la gastiganto kaj multaj el la aliaj gastoj. Du tiaj festoj en du tagoj kaj mi ne tro lacis.

Nur unu semajnon poste samdome okazis plia naskiĝtaga festo. Ĉifoje temis pri 25a naskiĝtago. Ankaŭ tio en Germanio estas speciala aĝo, ĉar fraŭloj tiam ricevas “ŝtrumpetoringon”. La amikoj fiksas ŝnuron, de kiu pendas ŝtrumpoj, al la domo. Prefere la ringo vere ĉirkaŭiru la tutan domon! Dum la instalado, la gastiganto disdonas alkoholajn trinkaĵojn – bieron sed ofte ankaŭ pli fortajn aferojn. Ĉi tiun feston do regis multa trinkado, sed mi lerte sukcesis reteni min. Unu el la ĉeestantaj knabinoj, kiujn mi taksis eble 16-jaraĝa daŭre staris apud sia patro kaj ŝajnis iom timema. Iam iu rakontis al mi, ke ŝi havis nur 14 jarojn – do nur mian duonan tiaman aĝon!

Je la tria matene, ankoraŭ alvenis gastoj de aliaj festoj (ial abundis festoj dum tiu sabato), inter ili DĴ Arafat. Li laŭdis mian DĴumadon de la pasinta semajno kaj recertiĝis, ke mi ne estis ĉagrenita pro tio, ke li iam transprenis la muzikelektadon. Li ankaŭ diris, ke ni ambaŭ kreas bonan teamon, pri kio mi konsentas. Kune ni povus DĴi dum pli grandaj festoj kun kelk cent homoj. Ni ja havas la KD-aron necesan por tuta vespero kaj la sperton pri distrado de amasoj. Krome ni samtempe havas sufiĉe multajn komunajn stilojn por kune labori sed samtempe kelkajn specialaĵojn por bone kompletigi la diskaron unu de la alia.

E? se vi estas maljunaj – roku min

En septembro mi vizitis plurajn naskiĝtagfestojn de 18-jaruloj. Ĉe la unua oni altelefonis min unu tagon antaŭe kaj demandis, ĉu mi ne povus anstataŭi la origine antaŭviditan DĴon, kiu cetere ĉiuokaze estus stultulo. Evidente mia DĴumado komence de julio ne restis sen sekvoj – oni memoris mian kapablon. Unue mi estis iom nervoza, ĉar mi nur vage konis la gastigantinon kaj sekve ne povus kalkuli je “amika bonuso”, se mi ne bone plenumus la volonte transprenitan laboron. La plej multaj gastoj verŝajne havos 10 jarojn malpli ol mi – ĉu mia muzikelekto montros, ke mi apartenas al alia, malnova, ja eksmoda generacio? Krome mi nur alvenus post la vendreda sportumado – ĉu mi tiam ankoraŭ havos sufiĉe da energio por festi dum duona nokto?

Miaj duboj denove montriĝis superfluaj. Mi estis ankoraŭ tute veka kaj energiplena, kiam mi alvenis. La trinkaŝojn prizorgis kelkaj amikoj, kiuj almenaŭ havas jam pli ol 20 jarojn, tiel ke mi ja konis kelkajn homojn kaj ankaŭ ne estis terure pli maljuna ol ĉiuj aliaj. Krome la junuloj kaj junaj plenkreskuloj estis konsumintaj jam sufiĉe multan alkoholon, tiel ke neniel ekestis iu demando pri kiu pli longe eltenos la festadon. La amikoj tuj salutis min, ĝojante ke nun ekfunkcius la muziko vere bone.

Mi komencis per malmolaj rokkantoj el la 1990aj jaroj. Tio laŭ mia sperto bone funkcias ĉe festo de homoj naskitaj en la 1980aj jaroj. Ĉifoje tiu ideo eĉ pli efikis ol mi atendintus – subite la etoso rimarkinde vigliĝis. Post aŭskultigado de diversaj muzikdeziroj, mi transiris al muziko el la 1980aj kaj pli fruaj jaroj, iom riska, sed sukcesa stilŝanĝo.

Por fari ankaŭ komenton pri la aktuala situacio en la mondo, mi surmetis “Walking on sunshine” de Katrina and the Waves kaj poste “Rock you like a hurricane” de The Scorpions. La aŭskultigado de “Carbonara” de Spliff kaŭzis la intencitan ridadon.

Je la 2a plej malfrue preskaŭ ĉiuj junuloj estis for kaj restis kvazaŭ nur la “malmola kerno”, nome la kutimaj festemuloj kiuj aĝas pli ol 20 jarojn. Tiam DĴ Arafat estis transpreninta la DĴumadon. Unu ulo laŭdegis mian laboron kaj diris, ke li memoris min de la festo komence de julio kaj ke kelkaj jam dekomence proponis, havi min kiel DĴn dum la aktuala festo.
Li aparte ĝojis, ke mi surmetis “London Calling” de The Clash kaj aliajn “klasikaĵojn” kaj dum 20 minutoj provis monologe konvinki min pri mia brileco, al kio mi apenaŭ sciis respondi ion.