Ne forgesos tiujn tagojn

Vendrede oni ofertis al mi postenon por doktoriĝi. Tio alportus multan laboron dum du jaroj, sed samtempe ankaŭ garantiitan laborlokon dum tiu tempo. Miaj ŝancoj ĉe la labormerkato en Germanio ne nepre kreskus kiel doktoro, eble eĉ ŝrumpus. Sed trovi laboron kiel juna akademiano ĉiukaze similas al aventuro en Germanio, do tio ne zorgigu min…

Sabate mia avino (la patrino de mia patro) festis sian 90-an naskiĝtagon kun la tuta familio. Mankis nur tri personoj laŭ mia kalkulo. Tagmeze ni komencis festi en trinkejo/restoracio meze de mia vilaĝo Nordwalde per bongusta bufedo, inkluzive servado de trinkaĵoj al la tablo, kia lukso. Post la kafo ni iris al la loĝejo de miaj geavoj kaj tie plufestis ĝis vespero. La etoso por mi estis tiom bona kiel ekde jaroj ne plu, ĉiuj babilis kune kaj trovis temojn por interŝanĝi spertojn kaj opiniojn.

Ĉarma Rusino ne forgesis min kaj sendis al mi tri KDjn. Mi bezonis longe por aŭskulti ilin kaj skribu pri ĉiu el ili aparte.

La unua nomiĝas: “????????? ??????: ????????”. La nomo de la grupo en Esperanto signifas “Diskoteko Akcidento”! Mi jam konas “Avariya” kaj menciis ilin antaŭ kelkaj monatoj en enskribo pri Rusa muziko. Temas principe pri elektronika muziko (denco kun popmuzikaj influoj) sed kun elementoj de hiphopo, samplaĵoj, freneza kriado kaj foje eĉ folkloro en ĝi. Eble unue iom stranga miksaĵo, sed interesa. Ĝis nun, la du kantoj “?? ?????” (“Ne ploru”, teksto kaj MP3-dosiero) kaj “???????” (“Knabino”, teksto kaj MP3-dosiero) plej kaptis mian atenton.

Avariya ne nur ofertas la tekstojn, sed ankaŭ MP3-dosierojn de pasintaj albumoj kaj disketoj en la interreto! Entute tri paĝoj kun muziko. Bedaŭrinde ŝajne ne temas pri kompletaj kantoj, kvankam la grandeco de la dosieroj supozigas tion. Sed sufiĉas por doni bonan impreson pri kiel la grupo sonas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *