Vivantaj dekoraĵoj

La grupo Maps and Atlases, kies koncerton mi vizitis antaŭ du semajnoj en Münster, publikigis novan disketon kun la nomo Living Decorations. La A-flanko estas kanto de la albumo “Perch Patchwork”, kiun mi aĉetis post la albumo. La B-flanko estas remikso, kiu estis kreita kadre de konkurso de la bando:

Maps and Atlases: Living Decorations (Breton Labs Remix) [rekta ligo al la remikso]

La rezulto tre konvinkas min, kaj tio estas la kialo, entute verki apartan enskribon pri tio. La stilo estas ie inter triphopo, acida ĵazo kaj funko. La mikso estas sufiĉe for de la originalo por esti memstara, sed ne tro fremdigita por esti rekonebla.

Maps and Atlases lanĉis novan remikso-konkurson: Nun oni kreu remikson per elementoj el ĉiuj tri kantoj “Living Decorations”, “Pigeon” kaj “Carrying The Wet Wood”, ĉiuj de la sama albumo. Estas tento, partopreni. Mia pasinta remikso jam okazis antaŭ iom da tempo, kaj ĉifoje estas sendependa grupo kiu eble eĉ mem aŭskultos la rezulton.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: