Arkivoj de etikedoj: gleis 22

Miaj piedoj forlasis la plankon

Por bone kompreni min: Se mi plendas dum mia naskiĝtago pri la vivo, tio ne signifas, ke mi ne plu scias, kiel amuziĝi! Vendrede mi iris al la Gleis 22. Tiun klubon kaj koncertejon mi frekventis oftege en 2011, kelkfoje en 2012… kaj se mi ĝuste memoras, ankoraŭ tute ne en 2013! Kompreneble tion kunkaŭzis, ke mi dum la semajno estas en Hamburgo, kaj ke mi vojaĝas pli ofte ol kutime dum la semajnfinoj. Aldone mia propra aktiveco rilate al kantado kaj muzikado pli gravas al mi ol viziti koncertojn de aliaj, kaj ke mi sukcesis iri al la ĝusta direkto, ne estas bedaŭrinde.

Mi alvenis iomete antaŭ noktomezo kaj kaptis la lastajn du kantojn de la punkroka koncerto, kiu okazis tie. Laŭ la programo, dum tiu vespero ludis Damned Street Seventeen, Brain Traps (ambaŭ el Germanujo) kaj Complications (el Francujo), kaj plej verŝajne estis la Francoj, kiujn mi aŭdis. La publiko estis sufiĉe juna, eble komence de siaj 20aj jaroj.

Tuj post la koncertoj komenciĝis la programo, por kiu mi alvenis, nome la “Record Riot Party”. Tio estas regula festo en la Gleis 22, kadre de kiu diversaj DĴj surmetas mikson inter punko kaj muziko en la stilo de la 1960aj jaroj. Precipe la dua stilo estis ege danciga! La publiko ŝanĝiĝis; daŭre restis kelkaj el la junaj homoj, sed ankaŭ ĉeestis homoj pli proksimaj al mia aĝo. Bedaŭrinde la festo jam finiĝis je la 3a kaj 15 (kutime mi eltenas ĝis la 5a aŭ 6a). Tamen estis deca vespero por festi en la naskiĝtagon.

Dancantaj fantomoj

Hieraŭ mi jam anoncis, ke hodiaŭ mi skribus pri la tria koncerto de pasinta ĵaŭdo en Gleis 22. La ĉefa bando estis Azure Ray (el Birmingham, Alabama, Usono). La urba magazino de Münster, Ultimo, jam varme rekomendis tiun grupon kaj sian novan albumon. Kaj kiel oni skribis, la du kantistinoj certe estas belaj. Tamen pli grave estas, ke ili havas vere ravajn voĉojn.

Azure Ray: Make Your Heart (vive)

Iel ili sonas kiel kantistino, kiun mi jam aŭskultis antaŭe. La tutan tempon mi jam cerbumas, pri kiu temas. Ĉu Suzanne Vega? The Corrs? Edie Brickell & New Bohemians? Clannad? Sinéad O’Connor? Tori Amos? The Cranberries? La stilo kaj la trankvileco ankaŭ memorigas min pri “Dance With Me” de Nouvelle Vague.

Kutime ĉe rokmuzika albumo, la artisto enmetas unu trankvilan kanton por montri multflankecon kaj ke la voĉoj bonas kaj ankaŭ konvinkas sen forta ritmo. Ĉe tiu ĉi koncerto la tuta programo estis trankvila! Plej proksimaj stiloj estas ambjento kaj triphopo.

Azure Ray: Don’t Leave My Mind (vive)

Post la koncerto mi tuj aĉetis la diskon “Drawing Down The Moon”. Ĝi sonas tre simile al tio, kion la grupo prezentis sursceneje. Ĉe MySpace eblas aŭskulti kelkajn kantojn, interalie unu de tiu albumo.

Ĉe la TTT-ejo de la diskeldonejo Saddle Creek haveblas du elŝuteblaj kantoj kontraŭ donado de retpoŝta adreso: “Make Your Heart” kaj “Don’t Leave My Mind”, ambaŭ kun plej forta ritmo kaj plej kutima popmuzika aranĝado el ĉiuj kantoj de la disko.

La plej bonaj kantoj de la albumo laŭ mi tamen estas “Larraine”, “Signs In The Leaves”, “Love and Permanence” kaj “Dancing Ghosts”.

Azure Ray: Larraine (vive)

Sur la disko troviĝas komputila aldona enhavo: MP3-kompilo de entute 11 artistoj. Interalie inter ili troviĝas “Don’t Leave My Mind” de la albumo mem kaj “High Ground” de Orenda Fink (unu de la du kantistinoj). Plie plaĉis al mi “Swift Coin” de “Land Of Talk”.

Azure Ray: Don’t Leave My Mind

Tiu albumo bonege taŭgas por trankviliĝi antaŭ iri dormi. La tuta etoso bonege kongruas al tiu de gufujo dum Esperanto-renkontiĝoj.

Provu vidi ĝin laŭ mia maniero

Daŭre validas mia novjara promeso, unufoje semajne iri eksteren, al koncerto aŭ kinejo. Ĵaŭde mi denove uzis la rekomendojn el Ultimo, la urba magazino por Münster, kaj iris al Gleis 22. Post la pasinta semajno, mi jam scivolemis.

Ĉifoje eĉ estis tri muzikgrupoj. Unue koncertis Sir Simon Battle el Germanujo. Kiam mi venis al la koncertejo, li jam ludis sian lastan kanton, “Girls Just Wanna Have Fun”, origine de Cyndi Lauper. Estis bona akustika reludversio, sufiĉe proprastila por konvinki. La muziko – kantado kaj akustika gitaro – estis en ordo por unu kanto, sed por pli ol 10-20 minutoj tro trankvila. Krome se vi volas sperti ion en tiu stilo, mi povas aŭskulti Stephan Schneider aŭ mi mem.

Ĉe MySpace eblas aŭskulti diversajn kantojn de tiu artisto. La fotoj tie ekis en mi la demandon: Ĉu tio ne estas la ulo, kiu poste vendis la diskojn al mi kaj kiu rakontis pri la postaj koncertoj?

La dua koncerto dum tiu vespero estis de James Husband el Athens (Georgio, Usono). Li kantis kaj ludis gitaron kaj virino ludis la violonĉelon. Fakte ili estis du akompanaj muzikistoj de la ĉefa bando Azure Ray, kiu koncertis poste kaj pri kiu mi skribos morgaŭ. Interesis min ĉe tiu kombino, ke la violonĉelo ne sonis en la malantaŭo kiel ofte ĉe rokmuziko, sed rolis kiel unu el du instrumentoj.

La kanto “Window” memorigis min pri “I Feel Fine” de The Beatles. La gitaraj melodioj tre similas unu al la alia.

James Husband: Window (akustike)

Post la tri koncertoj, mi decidis aĉeti la albumon. Temas pri bele ilustrita disko, kies kovrilo bone kongruis al tiu de la ĉefa bando. Kiam mi demandis James Husband pri aŭtografo, okazis rimarkinda afero: Li elprenis la informoslipon de la diskeldonejo kaj forĵetis ĝin!

Sur la disko la muziko venas de kompleta bando. Temas pri rokmuziko kun kelkfoje elektronikaj elementoj aŭ efektoj. Elstaras foje fortaj elektraj gitaroj, foje iomete melankolio. La sono ŝajnas al mi iomete kruda, nepolurita, ĉefe ĉe la voĉo. Tamen ĝi estas tre aktuala – mi eĉ ne kapablas diri, kial kaj kiel. Ĉio bone kongruas. Ne ekzistas “unu elstara kanto” – la verko funkcias bone kiel kompleta albumo.

Unu eta detalo kaptis mian atenton: En la kanto “No No Baby”, iam aŭskulteblas la melodio de la Germana himno. Fakte nur estas la parto dum kiu oni kantas “Einigkeit und Recht und Freiheit“. Konsiderante la orginon de la kanto, tute bone eblas ke James Husband ne ĉerpis el la himno mem, sed el aliaj muzikaĵoj, kiuj uzas la saman melodion (aŭ variojn de ĝi).

La diskeldonejo ofertas du kantojn senpage. Kaj ĝuste tiuj estas plej aŭskultindaj: “A Grave In The Gravel” enhavas la fortajn elektrajn gitarojn, dum “Window” havas la similecon al The Beatles.

Tiu fakte ne venas de nenio, kiel mi eltrovis. Akompane kun la albumo venis bonusa disko kun ses reludversioj, inter ili dufoje de The Beatles. Ĉe ili ankaŭ la kantado plaĉas al mi. Tamen okazis stranga intermikso de la diskeldonejo: Ĝi anoncas unu kanton kiel “What Youre Doin’ To Me” (origina artisto: Jesse Damon), dum reale estas
“What You’re Doing” (origina artisto: The Beatles).

Jen por komparo la sama kanto en du diversaj versioj: Unufoje, kiel ĝi sonas sur la albumo, kaj unufoje en akustika vesto (tamen diversa de tiu de la koncerto).

James Husband: A Grave In The Gravel (albuma versio)

James Husband: A Grave In The Gravel (vive, akustike)

Vi sentis vin tiom malgranda

Kiel jam menciite, unu kromefiko de la post-Esperanto-rekontiĝo-sindromo estas la demandoj: Kial tiu bonega etoso devas limiĝi al Esperantujo? Ĉu ne eblas kunpreni ion al la cetera vivo? Kaj unu recepto kontraŭ la sindromo estas, iri al festo.

Kaj jes, serioze: Kial mi ne iras al koncertoj en mia hejmurbo Münster? Ofertoj ja abundas. Mi ja tiom ŝatas la etoson de koncertoj dum Esperanto-renkontiĝoj.

Tial mi finfine realigis tion. Mi ĉiel ajn jam regule informiĝas tra Ultimo, la urba magazino por Münster, pri la kultura programo dum la sekvaj du semajnoj. Mia intenco estis, almenaŭ viziti unu koncerton semajne. Antaŭhieraŭ mi eliris al la ejo Gleis 22 (“kajo 22” – pro la proksimeco al la stacidomo).

Kiel antaŭgrupo ludis Cleo T. el Parizo, Francujo. Ili veturis dek horojn de Parizo dum tiu tago nur por koncerti vespere!

Cleo T.: anonco de Eŭropa turneo

Cleo T.: Song To The Moon

La stilo estas iu miksaĵo inter popmuziko kaj folkoro. Parte iomete memorigis min pri la sonŝpuro de “Im Juli” kaj Esperanto Desperado (la kantoj de Amir).

Mi ŝatis la prezentadon. Ĉiu instrumento estis bone aüskultebla. La sono ne estis maĉita kiel koncertoj de aliaj grupoj. Krome la kantistino estis sufiĉe ĉarma. Kiel percepteblas en la supraj videoj, ŝi ankaŭ parolas en la germana, kvankam ŝajne papage. Post la koncerto mi gratulis ilin pro la prezentado.

La ĉefa grupo de la vespero estis Maps & Atlases el Ĉikago, Usono. Malfacilas priskribi la stilon. La eksperimentemo kaj muzika fajneco pensigas min pri Marillion, la sendependeco al Ted Leo & The Pharmacists.

Mia plej ŝatata kanto estas “The Charm”. Pro ĝi mi aĉetis la albumon “Perch Patchwork”.

Maps & Atlases: The Charm

Maps & Atlases: The Charm (brile vive)

Maps & Atlases: The Charm (kun drumistoj de lernejo)

La grupo havas la interesan kutimon, fini koncerton meze en la publiko. Jen kiel tio aspektis nur kelkajn tagojn antaŭe:

Maps & Atlases: Carrying The Wet Wood (vive meze en la publiko)

Tio tre memorigis min pri gufujo-koncertoj – aŭ pri Esperanto-koncertoj ĝenerale: Tre intima etoso, tre harmonia sento.

Ĉe la TTT-ejo de la bando haveblas senpaga elŝuto de la kanto “Solid Ground”. Krome aŭskulteblas pliaj kantoj ĉe myspace.

Maps & Atlases: Solid Ground

Post la dua koncerto mi havis la okazon babili iomete kun la basisto. Poste mi aĉetis ne nur la jam menciitan diskon, sed ankaŭ t-ĉemizon. Estas tempo, ke mi havas pli multajn, kiuj ne estas Esperanto-t-ĉemizoj!