Arkivoj de etikedoj: markscheider kunst

Ŝi moviĝas en misteraj manieroj

Ĝi okazis denove! Dum monatoj mi nenion skribis, ĉar simple tro multe okazis en mia vivo. Sed jen pli malnova teksto, kiun mi finis jam delonge kaj kiun mi ial ne enretigis pli frue.

En la raportado pri la Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis ekde 2011, mi finfine alvenis plene al la aktuala jaro. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12, la esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012, la Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlino unu semajnon poste kaj la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo) en julio, la KKPS en novembro 2012 kaj la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo) 2012/13, mi vojaĝis denove al Berlino, interalie por privata renkontiĝo kun aliaj esperantistoj. (Ke Berlino mirinde ofte allogas min ekde la 2a JES, mi jam menciis.)

Estis la semajnfino de la 8a ĝis 10a de marto. Homoj, kiuj kreskiĝis en la socialismaj landoj, tuj konscias pri la dato: La 8a de marto estas la internacia tago de la virinoj! Mi tranoktis en la sama hotelo kiel post la 2a JES, pasintan majon kaj post 4a JES. Tuj apude situas la klubo “CCCR” (Sovetunio). Jam kiam mi estis preterpasanta ĝin la unuan fojon pli ol du jarojn antaŭe, ĝi altiris mian atenton, sed mi neniam kuraĝis eniri ĝin, ĉar mi supozis fortan vodkdodrinkadon kaj publikon, kiu konsistas ĉefe el ebriiĝemaj turistoj. Sed sur la strato juna virino disdonis varbfoliojn, kiuj informis pri la vespera programo: Koncertis grupo kaj poste tie okazos “Rusa diskoteko”. Pri la koncerto mi ne tiom scivolemis, sed la diskoteko altiris mian atenton. Vladimir Kaminer en Berlino organizis la tiel nomatan Rusodiskotekon, kiu iĝis tre fama en Germanujo. Intertempe mi ne nur estis leginta la samnoman libron de li, sed konis diversajn muzikgrupojn, kiuj aperis sur la samtemaj kompiloj. Do la intereso estis vekita, sed mi unue provis kontakti kelkajn aliajn Berlinanojn por demandi ilin, kion ili farus dum tiu vespero. Aŭ ili ne havis tempon aŭ mi ne atingis ilin. Sufiĉe malfrue (ĉirkaŭ noktomezo, eble eĉ jam je la 1a) mi finfine decidis elprovi la klubon sole. La bando estis foriranta, sed la diskejo jam funkciis. Je mia granda surprizo dancis sufice multaj homoj. La publiko ŝajnis al mi konsisti el diverslandaj viroj kaj Rusinoj. Pri la deveno de la laste menciitaj mi juĝas laŭ mia percepto de la ekstera aspekto kaj la vestaĵoj. (Mi ne estas spertulo pri modo, sed pensas, ke mi rekonas inklinon al diversaj stiloj intertempe.) Certe ankaŭ kelkaj ebriaj turistoj estis tie, sed ĝenerale mia impreso estis tre bona.

Mi aŭskultis kelkajn kantojn, kiuj ege taŭgas por multlingva diskoteko, sed ne prenis la tempon por demandi la DĴon pri la nomoj de la kantoj kaj grupoj. Poste mi malkovris, ke mi jam havas tiun muzikon en mia kolekto! Ĝi venis de Markscheider Kunst / Маркшейдер Кунст kaj Zdob şi Zdub. Mi kaptis la okazon por rapide traaŭskulti la diskojn, kiujn mi havis de ili, kaj kompilis etan liston por estontaj noktoj kiel DĴ:

Markscheider Kunst / Маркшейдер Кунст:
Babushka / Бабушка
Zambie / Замбия
Mokili / Мокили

Zdob şi Zdub:
Sârba de la Chișinău / Сырба де ла Кишинэу (Кишиневская сырба)
Hora cosmică / Хора космикэ (Космическая хора)
Primăvara / Примэвара (Весна)
DJ Vasile / DJ Васильич

Ne ĉio el tio eksonis dum la vespero, sed ekzemple “Zambie” forte memorigas min pri “I Know What I Know” de Paul Simon. “Hora cosmică” memorigas min pri “Misirlou”, kanto famiĝinta pro la filmo Pulp Fiction.

Ĉirkaŭ je la 5a matene mi enlitiĝis. Tiam ankoraŭ dancis homoj! Iomete malkutime de mi, foriri antaŭ la fino de la festo, sed mi vere estis laca. Rimarkeblis, ke mi estis laborinta dum la tago.

Sabate vespere mi renkontiĝis kun Alisa, kiu intertempe loĝas en Dublino, sed revenis al Berlino por semajnfino. Mi donacis al ŝi specialan eldonon de “Achtung Baby” de U2. La grupo surbendigis ĝin en unue en Berlino kaj poste en Dublino, do ŝajnis al mi tre taŭga elekto. La renkonto estis bonega okazi por revidi diversajn homojn kaj iomete klaĉi kun ili. Sed mi ankaŭ ekkonis junan Rusinon, kiu estis iomete dubema pri Esperanto. Ŝi demandis, al kio ĝi servas. Tio montriĝis mallonge poste: Ŝi rakontis, ke neniu en Germanujo konas la urbon, el kiu ŝi venas, kaj tial ne taksis ĝin menciinda. Kiam mi tamen insistis pri la nomo, ŝi respondis “Surgut”. Kompreneble mi jam aŭdis pri tiu urbo! Kaj tion kaŭzis miaj Esperanto-kontaktoj. Jen kio faras la diferencon…

Donu al mi tiun tagon

Lastatempe mi legis du librojn de Vladimir Kaminer, Germano rusdevena. La unuan libron “Ich bin kein Berliner” mi trovis en publika libroŝranko en mia loĝurbo Münster. Ĝi enhavas diversajn anekdotojn kaj rekomendojn por restado en Berlino. La alia nomiĝas “Russendisko” (Rusodiskoteko). Ĝi estis sur mia dezirolisto en la libroportalo Bookcrossing. (Kaj pri la publikaj libroŝrankoj kaj pri Bookcrossing indas verki apartan enskribon alian fojon.) Ankaŭ ĝi enhavas anekdotojn. Laŭ mia percepto ĝi estas la libro per kiu la aŭtoro famiĝis en Germanujo.

Diskejoj kun ruslingva muziko okazas ekde kelkaj jaroj en Berlino. Ilin organizas interalie Wlamidir Kaminer (kiel li skribiĝas en la germana) mem. Krome li (kun)eldonis tri diskojn kun aktuala ruslingva muziko.

Tiuj du libroj memorigis min pri muzika anekdoto: Komence de 2004, mi ricevis tri ruslingvajn diskojn de amikino. Unu speciala kanto aparte plaĉis al mi. Tial mi metis ĝin al kompilo por Rusujo en somero 2007.

Nur poste mi eltrovis kiel nomiĝas la grupo, nome Markscheider Kunst (cirile: Маркшейдер Кунст). Ĝi estas el Sankt-Peterburgo. La kanto nomiĝas Встреча (Vstrecha).

Jam delonge ĝi estas en mia kolekto de internacia muziko por la diskejo dum Esperanto-renkontiĝoj. Cetere ankaŭ la grupo Zdob şi Zdub aperas en la Russendisko-kompiloj. De tiu grupo mi ja tre ŝatas la kanton “Bunǎ Dimineaţa” (Бунэ диминяца).