Arkivoj de etikedoj: beatles

Mondo sen amo

Dum miaj lastaj jaroj en la lernejo, amiko pruntedonis al mi kasedekolekton de siaj gepatroj. Estis po unu kasedo de ?iu jaro ekde fine de la 1950aj jaroj ?is meze de la 1980aj. ?iu enhavis la grandajn muzikajn sukcesojn de tiu jaro. Pere de tiu kasedoj mi ekkonis multajn novajn kantojn. Kelkaj restis aparte en mia memoro.

Unu el ili estas “A World Without Love” el la jaro 1964. ?i estis nr-o 1 en Usono. Iom ironie, ke ?i iomete interrompis la ?ajne senfinan vicon de kantoj de The Beatles kaj The Supremes, kiuj dum tiu jardeko estis numero 1: La kanton ja verkis Paul McCartney, membro the The Beatles mem!

Peter & Gordon: A World Without Love (1964)

Cetere The Beatles anka? alian fojon donis kanton al alia grupo: “I Wanna Be Your Man” i?is disketo de The Rolling Stones en 1963. Tiom multe pri la “rivaleco” de la du grupoj.

Provu vidi ?in la? mia maniero

Da?re validas mia novjara promeso, unufoje semajne iri eksteren, al koncerto a? kinejo. ?a?de mi denove uzis la rekomendojn el Ultimo, la urba magazino por Münster, kaj iris al Gleis 22. Post la pasinta semajno, mi jam scivolemis.

?ifoje e? estis tri muzikgrupoj. Unue koncertis Sir Simon Battle el Germanujo. Kiam mi venis al la koncertejo, li jam ludis sian lastan kanton, “Girls Just Wanna Have Fun”, origine de Cyndi Lauper. Estis bona akustika reludversio, sufi?e proprastila por konvinki. La muziko – kantado kaj akustika gitaro – estis en ordo por unu kanto, sed por pli ol 10-20 minutoj tro trankvila. Krome se vi volas sperti ion en tiu stilo, mi povas a?skulti Stephan Schneider a? mi mem.

?e MySpace eblas a?skulti diversajn kantojn de tiu artisto. La fotoj tie ekis en mi la demandon: ?u tio ne estas la ulo, kiu poste vendis la diskojn al mi kaj kiu rakontis pri la postaj koncertoj?

La dua koncerto dum tiu vespero estis de James Husband el Athens (Georgio, Usono). Li kantis kaj ludis gitaron kaj virino ludis la violon?elon. Fakte ili estis du akompanaj muzikistoj de la ?efa bando Azure Ray, kiu koncertis poste kaj pri kiu mi skribos morga?. Interesis min ?e tiu kombino, ke la violon?elo ne sonis en la malanta?o kiel ofte ?e rokmuziko, sed rolis kiel unu el du instrumentoj.

La kanto “Window” memorigis min pri “I Feel Fine” de The Beatles. La gitaraj melodioj tre similas unu al la alia.

James Husband: Window (akustike)

Post la tri koncertoj, mi decidis a?eti la albumon. Temas pri bele ilustrita disko, kies kovrilo bone kongruis al tiu de la ?efa bando. Kiam mi demandis James Husband pri a?tografo, okazis rimarkinda afero: Li elprenis la informoslipon de la diskeldonejo kaj for?etis ?in!

Sur la disko la muziko venas de kompleta bando. Temas pri rokmuziko kun kelkfoje elektronikaj elementoj a? efektoj. Elstaras foje fortaj elektraj gitaroj, foje iomete melankolio. La sono ?ajnas al mi iomete kruda, nepolurita, ?efe ?e la vo?o. Tamen ?i estas tre aktuala – mi e? ne kapablas diri, kial kaj kiel. ?io bone kongruas. Ne ekzistas “unu elstara kanto” – la verko funkcias bone kiel kompleta albumo.

Unu eta detalo kaptis mian atenton: En la kanto “No No Baby”, iam a?skulteblas la melodio de la Germana himno. Fakte nur estas la parto dum kiu oni kantas “Einigkeit und Recht und Freiheit“. Konsiderante la orginon de la kanto, tute bone eblas ke James Husband ne ?erpis el la himno mem, sed el aliaj muzika?oj, kiuj uzas la saman melodion (a? variojn de ?i).

La diskeldonejo ofertas du kantojn senpage. Kaj ?uste tiuj estas plej a?skultindaj: “A Grave In The Gravel” enhavas la fortajn elektrajn gitarojn, dum “Window” havas la similecon al The Beatles.

Tiu fakte ne venas de nenio, kiel mi eltrovis. Akompane kun la albumo venis bonusa disko kun ses reludversioj, inter ili dufoje de The Beatles. ?e ili anka? la kantado pla?as al mi. Tamen okazis stranga intermikso de la diskeldonejo: ?i anoncas unu kanton kiel “What Youre Doin’ To Me” (origina artisto: Jesse Damon), dum reale estas
“What You’re Doing” (origina artisto: The Beatles).

Jen por komparo la sama kanto en du diversaj versioj: Unufoje, kiel ?i sonas sur la albumo, kaj unufoje en akustika vesto (tamen diversa de tiu de la koncerto).

James Husband: A Grave In The Gravel (albuma versio)

James Husband: A Grave In The Gravel (vive, akustike)

Tra la tuta univers’

La plej strangaj okazoj povas servi kiel fonto por akordoj, kiujn mi daŭre serĉas por mia kantokolekto kaj la publika kantaro. En enskribo en la blogo de Birke kaj Bertilo, Aarono Brown komentis menciante sian version de “Tra la tuta univers’” (origine “Across the universe” de The Beatles). La Esperanto-tradukon verkis Bertilo Wennergren mem; bedaŭrinde mi ĝis tiam ne estis akirinta akordojn de la kanto. Sed la komentoj de Aarono kaj Bertilo vekis mian atenton kaj mi tuj demandis, kiujn akordojn Aarono uzas. Tre rapide li respondis kaj nun la kantokolekto kreskis denove. Kia ĝojo! La fina korektado montriĝis ankaŭ ĉifoje la bremsa elemento; ĝi evidente ne popularas inter artistoj malgraŭ sia graveco.

?is la fino de la mondo

Pro la 60-jariĝo de la Germana reĝisoro Wim Wenders, la televido antaŭ semajnoj montris nokte plurajn el liaj filmoj. Mi ne spektis ĉiujn, sed kvar el ili. Resume mi devas konfesi, ke mi ne plu miras, se homoj nomas liajn verkojn “strangaj” kaj ne komprenas ilin.

Dum “La Usona amiko” (1977) ankoraŭ faris relative normalan kaj interesan impreson, la pli novaj filmoj postlasis min konfuzita. Tion mi ne ŝatas ĉe filmoj. Kompreneble rajtas resti duboj kaj demandoj. Tamen filmoj distru kaj pensigu; konfuzi estas la tasko de virinoj!

Al mi plaĉis, kiel homoj el diversaj landoj parolis diversajn lingvojn unu al la alia, kaj tio funkciis. Kompreneble la fakto, ke mi komprenis tiujn lingvojn – la germanan, la anglan, la francan, la italan – vaste influis mian prijuĝon.

Ofte tamen la ĉefa demando, nome “Kion la reĝisoro volas diri al ni per tio?”, restis sen respondo. Ne necesas, ke filmo donas nepretervideblan respondon. Sed se filmo daŭras tre longe, sen ke rimarkeble io okazas, tiu demando ekestas aŭtomate. Por doni imagon pri la dimensioj: La unua el tiuj tri filmoj daŭris tri horojn, dum mi legis pri origina versio daŭranta eĉ ok!

En la dua filmo anĝelo povis aŭskulti la belajn pensojn de normalaj homoj. Kara reĝisoro, kiu kredu je tio? Mi ne alcelas la anĝelon aŭ la pensoaŭskultadon, sed ke la pensoj estis tiom noblaj kaj poeziaj. Reale homoj havas ofte terure simplajn, krudajn, primitivajn pensojn, kaj estas bone, ke ni ne estas telepatiaj estaĵoj.

Same nekredinde estis, ke en la tria filmo diversaj homoj de la rando de la socio kuniĝis kaj kune provis enspezi monon, trompante riĉulojn. La trompemo ja estas realisma, sed ŝajnas al mi tute utopie, ke tiaj pli aŭ malpli psike difektitaj ekstersociuloj senprobleme formus grupon, kune verkus planon – kaj realigus ĝin! Kutime tiom memcentritaj unuopuloj ne respektas aliajn aŭ helpas al ili.

U2 liveris kantojn por la filmoj, i.a. “Until the end of the world” por la samnoma “Ĝis la fino de la mondo” (1991), “Stay! Far away, so close” por “Longe for, tiom proksime!” (1993) kaj “The ground beneath her feet” por “La “Miliono da dolaroj”-hotelo” (2000).

Tiuj kantoj stile kongruas al la filmoj. Ili havas siajn interesajn partojn, sed iel mankas la vera spico en ili. U2 dum kelkaj jaroj ŝajne forgesis, kiel roki la homojn. Oni ne povas fidi je bona gitaro kaj kantado en la refreno kaj forpreni en la strofoj ĉiun viglecon kaj pasion. Neniu miraklo, la U2-albumo kun la plej bonaj kantoj el 1990 – 2000 ne tiom furoras kiel tiu kun la plej bonaj kantoj el 1980 – 1990!

Unu brila muzika momento en la plej nova filmo tamen ekzistis: Muzikisto unue ludis la komencajn notojn de “Für Elise” kaj transiris al “I am the walrus”. Ambaŭ pecoj komenciĝas kvazaŭ same! Tion mi neniam antaŭe rimarkis. Aparta ŝerco estis, ke la ĉefa belulino en la filmo nomiĝis “Eloise”, dum la muzikisto en sia frenezeco asertis, ke li skribis ĉiujn Beatles-kantojn, inter ili kompreneble ankaŭ “Mi estas la rosmareno”.