Arkivoj de etikedoj: go-go’s

La duona mondo atendas

Mi intencis skribi pli ofte pri diskoj kaj artistoj, kiujn mi malkovris dum la pasintaj jaroj. Hodiaŭ estas la vico de Belinda Carlisle, kvankam ŝian muzikon mi jam konas delonge.

Komence de 2000, kiam studis en Catania (Sicilujo), mi ricevis novan kunloĝanton. Li estis Germano same kiel mi, sed kutime studis en Britujo. Li estis kunportinta kompilon kun plej grandaj sukcesoj de ŝi. A Place On Earth: The Greatest Hits eĉ venis kun aldona disko kun remiksoj kaj aliaj B-flankoj. Ekde tiu tempo mi ĉiam ligas Belinda Carlisle al tiu fazo de mia vivo. Pro tio mi metis du kantojn al kompilo, kiu memorigas min pri mia studado en eksterlando. Denove hejme mi aĉetis alian kompilon, nome The Best Of Belinda, Volume 1. La kantolistoj iomete varias, sed granda parto estas sama.

Unue kompreneble menciindas “Heaven Is A Place On Earth”, kiu estis numero 1 en Usono. Miaj fontoj rilate al la reuzado de ideoj atentigas, ke la refreno similas al tiu de “Livin’ On A Prayer” de Bon Jovi, sed tion mi esceptookaze ignoru. La video de turneo montras, ke Belinda Carlisle povas esti imprese bela virino:

Belinda Carlisle: Heaven Is A Place On Earth (vive en 1988)

La dua grava kanto estas “Leave A Light On”, kiu ĉiam havas bonhumurigan efikon al mi. Tiuj du kantoj estas sur la menciita memfarita kompilo memore al la tempo en Italujo.

Pri kelkaj aliaj kantoj ekzistas interesaj detaloj. La kantado de “Circle In The Sand” memorigas min pri la germanlingva tradicia kanto “Heho! Spann den Wagen an”. Ĉe “Little Black Book” la violono aparte pensigas min pri mia ekskunloĝanto, ĉar li ludis la saman instrumenton. “Summer Rain” neniel rilatas al la samnoma kanto de U2.

Nur sur mia kompilo interalie troviĝas “Visions Of You”, en kiu aperas bela sintezilo post la dua refreno, kaj “Half The World”. Tiu kanto estas kvazaŭ himno por ĉiuj homoj, kiuj vivas en distancrilato. La refreno komenciĝas per “La duona mondo atendas iun por teni”.

Belinda Carlisle: Half The World

Kompreneble oni rajtas demandi: Ĉu tio ne estas surfaca popmuziko? Kiu entute estas tiu kantistino? Nu, ŝi antaŭe estis membro en kvinopa rokmuzikgrupo, kiu konsistis nur el virinoj. Unu el iliaj sukcesoj nomiĝas “We Got The Beat”:

The Go-Go’s: We Got The Beat (vive en 1982)

Homoj, kiuj antaŭe ludis rokan kaj rebeleman muzikon, poste pli kredeble interpretas baladojn. Kiu konas unu ekstremon, pli konvinke prezentas la alian – oni ja konas la diferencon kaj oni povus daŭrigi en alia, konata stilo.

Tial mi finu per tia malrapida, malfeliĉa muzikaĵo. La melankolio precipe en la ponta parto ĉiam denove ravas min per mia tuta koro.

Belinda Carlisle: La luna (origina versio)

Tio kreas grandan nostalgion en mi. Ĉiam mi memoras la plaĝon de Catania – kaj kiom perdita mi sentis min precipe dum la lastaj monatoj tie. Verŝajne mi estas stultulo pro tio, ke tiom kalkulita kanto kaŭzas tion, sed aliflanke tio estas nur homa, ĉu ne?

Belinda Carlisle: La luna (vive en 1990)