Arkivoj de etikedoj: saddle creek

Dancantaj fantomoj

Hiera? mi jam anoncis, ke hodia? mi skribus pri la tria koncerto de pasinta ?a?do en Gleis 22. La ?efa bando estis Azure Ray (el Birmingham, Alabama, Usono). La urba magazino de Münster, Ultimo, jam varme rekomendis tiun grupon kaj sian novan albumon. Kaj kiel oni skribis, la du kantistinoj certe estas belaj. Tamen pli grave estas, ke ili havas vere ravajn vo?ojn.

Azure Ray: Make Your Heart (vive)

Iel ili sonas kiel kantistino, kiun mi jam a?skultis anta?e. La tutan tempon mi jam cerbumas, pri kiu temas. ?u Suzanne Vega? The Corrs? Edie Brickell & New Bohemians? Clannad? Sinéad O’Connor? Tori Amos? The Cranberries? La stilo kaj la trankvileco anka? memorigas min pri “Dance With Me” de Nouvelle Vague.

Kutime ?e rokmuzika albumo, la artisto enmetas unu trankvilan kanton por montri multflankecon kaj ke la vo?oj bonas kaj anka? konvinkas sen forta ritmo. ?e tiu ?i koncerto la tuta programo estis trankvila! Plej proksimaj stiloj estas ambjento kaj triphopo.

Azure Ray: Don’t Leave My Mind (vive)

Post la koncerto mi tuj a?etis la diskon “Drawing Down The Moon”. ?i sonas tre simile al tio, kion la grupo prezentis sursceneje. ?e MySpace eblas a?skulti kelkajn kantojn, interalie unu de tiu albumo.

?e la TTT-ejo de la diskeldonejo Saddle Creek haveblas du el?uteblaj kantoj kontra? donado de retpo?ta adreso: “Make Your Heart” kaj “Don’t Leave My Mind”, amba? kun plej forta ritmo kaj plej kutima popmuzika aran?ado el ?iuj kantoj de la disko.

La plej bonaj kantoj de la albumo la? mi tamen estas “Larraine”, “Signs In The Leaves”, “Love and Permanence” kaj “Dancing Ghosts”.

Azure Ray: Larraine (vive)

Sur la disko trovi?as komputila aldona enhavo: MP3-kompilo de entute 11 artistoj. Interalie inter ili trovi?as “Don’t Leave My Mind” de la albumo mem kaj “High Ground” de Orenda Fink (unu de la du kantistinoj). Plie pla?is al mi “Swift Coin” de “Land Of Talk”.

Azure Ray: Don’t Leave My Mind

Tiu albumo bonege ta?gas por trankvili?i anta? iri dormi. La tuta etoso bonege kongruas al tiu de gufujo dum Esperanto-renkonti?oj.