Arkivoj de etikedoj: puhdys

Unu konas la stelojn

Kolego donis al mi kolekton da kantoj, kiuj iel rilatas al iama Germana Demokratia Respubliko (GDR). Inter ili estas rok- kaj popmuziko same kiel infanaj kantoj. Por mi estas interese, malkovri ion, kion mi apenaŭ konas.

Tio memorigas min pri la vojaĝo al la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald: Sebastian kaj mi jam estis en orienta Germanujo. La radio prezentis la saman muzikan kaĉon kiel hejme. Sed subite eksonis germanlingva kanto, kiun mi tute ne estis aŭskultinta antaŭe. Parton de la teksto mi tre ŝatis. Ĝi troviĝis ie inter popmuziko kaj ŝlagro. Mi supozis, ke ĝi venis el la 1990aj jaroj pro la klavaro en la malantaŭo.

Denove hejme mi malkovris, ke ĝi estas multe pli malnova. Viva surbendigo datas el la jaro 1976!

Puhdys: Lebenszeit (vive en 1976)

Imprese, kiom sentempe restas la sono, dum la modo ŝajnas el alia mondo. Interese, ke mi devis iri al Rusa videoportalo por trovi kompletan surbendigon de la kanto el la tempo, kiam ĝi estis nova.

Puhdys: Lebenszeit (vive en 1977)

Kaj la grupo estas Puhdys, unu el la plej sukcesaj bandoj el GDR. Tamen orientgermana muziko el tiu epoko praktike ne estas konata en la okcidento. Cetere pli aktualaj grupoj povas facile furori.