Monataj arkivoj: Marto 2004

Vi sentigas min kvazaŭ mi povus flugi

Finfine mi translokiĝis!

Sabate mia frato helpis min transporti la lastajn gravajn aĵojn (komputilon, seĝegon, ktp.) al Münster. Nun mi loĝas en mia naskiĝurbo – la unuan fojon en mia vivo, fakte. La saman tagon mi feliĉkaze ankoraŭ sukcesis aĉeti diversajn manĝaĵojn kaj funkciigi la televidilon. Dimanĉe mi afiŝis plurajn plakatojn. Ilin mi jam uzis en mia studenta loĝejo, sed en mia ĉambro en Nordwalde ne estis loko por ili ĉe la muroj. Tial ili ekde preskaŭ dek monatoj kuŝis en plasta saketo… ho, kiom hejma la loĝejo iĝas kun ili. Kaj ankoraŭ restas kelkaj pliaj por pendigi.

Dume mi aŭskultis la nove aĉetitan “All that you can’t leave behind” de U2, el kies ilustraĵoj konsistis mia unua enskribo en mia reta taglibro. Mi iom miras, kial la poste publikita KD kun la plej bonaj kantoj de U2 inter 1990 kaj 2000 enhavas “Stuck in a moment you can’t get out of“, sed ne la multe pli bonan “Walk on“, en kies teksto troviĝas la nomo de la albumo. (Ambaŭ estis publikitaj kiel disketoj, la aliaj du estis “Beautiful day” kaj “Elevation“; origine en 2001 mi interesiĝis pri la albumo nur pro tiuj du.) La Brita versio de la albumo enhavas 12an kanton, kiu bedaŭrinde mankas sur mia ekzemplero…

La nigrablanka KD-libreto pensigis min al …sed estas ne de Persone, kiun mi do poste surmetis. Sekvis “Capo Horn” de Jovanotti kaj fine “Far from the maddenings crowds” de Chicane, la ĝusta muziko por sunotago.

Farbe plena estu lando mia

Pasintan sabaton mi parolis pri la IJS al la gepatroj de du junulinoj, kiuj partoprenas la Esperanto-kurson de mia frato. Ili invitis min al posttagmeza teumado, ĉar la gepatroj volis aŭdi pli pri tiu renkontiĝo antaŭ ol permesi al siaj infanoj vojaĝi tien. Ŝajne mi faris bonan impreson, ĉar la duboj foriris. Kun ĝojo mi konstatis, ke la belulinoj tiom firme transprenis miajn plej ŝatatajn frazojn, ke ili jam mem ripetas ilin.

Lunde mi denove helpis al la familio, kiu regule havas problemojn kun sia komputilo. Refoje mi retrovis min en la rolo de heroo, kiu forpelas la drakon (ĉi tie en la formo de komputilaj problemoj) kaj rikoltas la admiron de ĉarma junulino. Ŝi cetere estas tre lernkapabla; kvankam novulino pri interreto, jam skribas mesaĝojn kvazaŭ longjara spertulino, kaj nun ankaŭ memoras la lecionojn, kiujn mi instruis al ŝi.

Marde vespere okazis eta festeto ĉe altlernejo en Nordwalde; ĝia celo estis financi la finekzamenan balon. Tiaj festoj kutime okazas kaj havas propran nomon: “AnFiFe” (antaŭfinancaj festoj”; en la germana “VoFiPa”, “Vorfinanzierungspartys”). Neniu el mia amikaro restis longe; tamen la festo menciindas pro la tre ĉarma servistino, kies atraktivecon la aliaj jam antaŭe je aliaj okazoj substrekis. Nun mi povis konfirmi tion per miaj propraj okuloj. Jam je la unua rigardo ŝi impresis min, kaj poste tio ankoraŭ plifortiĝis. Krom eksterordinara ekstera beleco (laŭ mia gusto), ŝi konas la sekretojn de ridetado kaj afableco, tute malkutima por germana junulino. Se ekzistus pli de ŝia tipo en Germanio, mi ne havus tiom fortan inklinon al eksterlandaninoj.

Hieraŭ mia prelego pri Esperanto-muziko ĉe la Esperanto-klubo de Münster iĝis tute sukcesa. La ĉeestantoj, grandparte esperantistoj ekde jardekoj, kun miro konstatis ke tiu granda muziksceno estis io ĝis nun tute nekonata por ili. Se mi povis instrui ion novan al longjaraj samideanoj pri Esperanto, tiam mi povas esti kontenta. Kiel bonusa utilo jam nun pretas mia prelego por la IJF dum pasko; kaj ĝi jam estis unufoje praktike elprovita. Tio donas multan memfidon kaj sekuron por dua prezentado.

Vi estas sur la strat’, sed vi ne havas celon

Terorismaj atakoj iĝis tiom kutimaj ke ili al mi ne ŝajnis pritraktindaj en mia taglibro. Sed lastatempe du okazaĵoj iom elstaris el la amaso. Antaŭ unu semajno, komento en “Die Zeit” pri la terorismaj agoj en la Irako (MP3-dosiero) vekis mian atenton. Kaj la unua raporto de “Der Spiegel” pri la hodiaŭa bombatakoj en Madrido, ĉefurbo de Hispanio, konfirmis ke estas tempo por ne silenti.

Ambaŭ montras, ke nek temas pri batalo inter “la okcidento” kaj “la oriento” aŭ “la araba mondo” kontraŭ la t.n. “Usona imperiismo”. En Irako, fanatikaj islamanoj murdis aliajn islamanoj dum la festado de unu el la plej altaj islamaj festotagoj. En Madrido, viktimoj iĝis tute normalaj homoj el la popolo, kiu grandparte kontraŭis la pasintjaran militon kontraŭ Irako. La veraj flankoj de la batalantoj do estas aliaj ol tiuj oficialaj de la t.n. “milito kontraŭ la teroro“; ili ne kongruas al naciaj aŭ kulturaj limoj. Reale temas pri milito, kiun la fanatikuloj deklaris kontraŭ la moderuloj; la homoj pretaj al murdado kaj memmortigo kontraŭ tiuj pretaj al komunikado kaj kompromisoj.

Cetere ankoraŭ ne klaras, kiu respondecas pri la bombatakoj en Hispanio. Mi nur post iom da tempo rimarkis, ke hodiaŭ antaŭ ekzakte 2,5 jaroj estis la teruraj atakoj de la 11a de septembro 2001.

Timo gvidas al kolero. Kolero gvidas al malamo. Malamo gvidas al sufero.” (Yoda)

Malgraŭ ĉio: Amo, indulgo kaj kompato estas pli fortaj ol malamo, fanatismo kaj perforto.

la muzika novaĵo:
Igor sendis al mi hodiaŭ la unuan SQL-dosieron por la MP3-datumbazo, kiun ni ambaŭ planas lanĉi ĉijare. Tre kontentigas min vidi unuan konkretan intertempan rezulton. Li ankaŭ menciis ke ni jam havas spacon sur testservilo por elprovi nian laboron. Tio esperigas.

Kaj vi povus havi ĝin tute, mian imperion de malpuro

Lastatempe mi ofte devis alfrontis la problemon trovi indan muzikon por enskribo. Hodiaŭ la malo okazas: Tiom multaj novaĵoj samtempe atingas min, ke mi ne povas dediĉi al ili pli ol kelkajn liniojn! Kaj ĉio koncernas Esperanto-muzikon.

Jürgen Brandt, kiun mi konas de www.esperantoland.de, kontaktis min pro en 2005 okazonta festivalo en Lippstadt, urbo kiu mem dekoras sin per la titolo “Vestfalia Venecio”. Plej verŝajne mi ne estos la plej taŭga por helpi – tradukado de teksto, preparado de informiloj, organziado de informstando estas tradicie taskoj de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) – sed mi almenaŭ donis kelkajn konsilojn pri kiel aliri la tutan aferon. Miaj pasintaj spertoj en la junulara movado espereble helpos eviti la kutimajn erarojn.

Ĵurnalistino de la gazeto “Donaukurier” altelefonis min. Ŝi estas verkanata artikolon pri Esperanto kaj volas raporti pri Esperanto-kulturo. Mi indikis al ŝi plurajn TTT-adresojn, i.a. mian artikolon pri Esperanto-kulturo kaj germanlingvan paĝon pri La Kuracistoj.

Dolchamar revenis! Sub la nova (seniksa!) adreso www.nettie.fi/dolchamar nun videblas foto de la grupo en sia nova konsisto. Kompreneble tute moda foto, ĉar Dolchamar ja volas esti la plej moda grupo de Esperantujo. Mi scivolemas kiel sonas la muziko de la grupo nun, kvankam min atingis jam seniluziigitaj voĉoj de amikoj kiuj diris ke Dolchamar iĝis tro glata, plata, popa. Sed kompari ilin al “The Cardigans” ne nepre havas negativan signifon, almenaŭ por mi ne… nu, mi senpacience atendas la (verŝajne nuntempe surbendigata) duan albumon!

Aperis (aŭ aperos) recenzo de la Elektronika Kompilo en en Monato. Nun mi povas vere esti kontenta kun la Esperanto-gazetaro: Ĉiuj grandaj gazetoj, en kiuj mi regule trovas recenzojn, intertempe pritraktis ankaŭ mian (kun)verkon!

La Finna Esperanto-Junularo (FEJO) en sia butiko mencias mian nomon, skribante pri la EK. Kiom plaĉas legi sian propran nomon en artikoloj skribitaj en lingvoj, kiujn oni ne mem regas (almenaŭ, kiam oni scias, pri kio temas, kaj estas pozitiva afero)…

Ankaŭ Japana paĝo raportas pri la EK, nome La Suno Pacifika 06/2003. Ĉar aliloke ĉe la sama TTT-ejo mi legas la nomojn Igor Wasilewski kaj Sachiko Wasilewksa, mi facile eltrovis kiel ekestis la artikolo: Igor Wasilewski sub la nomo Lunatiko kontribuis per du titoloj al la EK. Li edziĝis al Japanino, kies nomo ne tiom malfacile diveneblas…

Estas la malhela flanko / Vi pravas!

Dum la pasintaj tagoj, mi traaŭskultis mian kolekton da hiphopaj MP3-dosieroj, forigante la plej malinteresajn pecojn. Nun estas 200 MB malpli; la samtempa forigo de ne plu bezonataj muzikaj samplaĵoj kaj programoj (kiujn mi havas ankoraŭ aliloke sur KD-R) entute liveris duonan gigabajton da libera spaco pli sur mia komputilo. La hiphopo-kolekton mi reordigis laŭ lingvoj; la restanta titolaro, denove superrigardebla kaj averaĝe pli altkvalita, multe pli plaĉas al mi nun. Ho jes, mi estas Germano, tiom ŝatanta aferojn en bona ordo. La plej amuza peco cetere estas “Stelaj Militoj”-parodio. Ĝi estis kutima kialo por ridi dum miaj lastaj jaroj kiel studento. Ankaŭ mia tiama kunloĝanto Till tre ĝuis ĝin, kvankam li normalkaze tute ne ŝatas hiphopon. Nu ja, temas pri parodio…

Ekde kelkaj tagoj pretas la artista datumbazo ĉe artista.ikso.net. La celo estas plifaciligi la kontakton al Esperanto-artistoj por organizantoj de renkontiĝoj. Mi rolis kiel uzanto de provversio antaŭ kelkaj monatoj, atentigante pri diversaj etaj eraroj kaj plibonigendaĵoj. La rezulto estas teknike kontentiga (almenaŭ je la unua rigardo), kvankam mi trovis ankoraŭ kelkajn korektindajn aferojn.

Krom unu “testartisto”, mi estis la unua kiu plenigis la formularojn kaj enskribis sin en la datumbazon. Kaj jen la ĉefa problemo, pri kiu mi jam pensis antaŭ la testfazo: Ne temas pri teknika afero (la tekniko sendube funkcias), sed pri la ideo mem: Ĉu la homoj efektive uzos artistan datumbazon? Tio estas malcerta, eĉ dubinda.

Post miaj spertoj kadre de pluraj projektoj kun Vinilkosmo, mi gajnis la impreson ke multaj artistoj ofte estas pigraj, malkomunikemaj, malkunlaboremaj homoj. Kompreneble ekzistas esceptoj, kaj foje multaj agas escepte. Sed ĝenerale ne eblas konvinki Esperanto-muzikgrupojn pri iu nova ago por diskonigi (sian propran!) muzikon. Jam dignan rimarkon pri finpolurado de komencita verko (ĉu pro muzikaj aŭ lingvaj kialoj) kelkaj komprenas kiel ofendon. Kial do nun subite la artistaro mem investu la penon por plenigi la plurpaĝan aliĝilon al la artista datumbazo aŭ eĉ regule aktualigu siajn datumojn? Tio ŝajnas malrealisme, konsiderante ke mi jam plurfoje tra misteraj vojoj devis eltrovi la novan retadreson de grupo, ĉar tiu ne aŭtomate informis Flo de Vinilkosmo pri ĝi. Se eĉ la plej grava aktivulo pri Esperanto-muziko, kvazaŭ la centra informnodo, ne estas konsiderata kontaktinda pri tiom esencaj aferoj, kial la samaj personoj nun subite elspezu multan tempon por reta projekto?

Nu, mi volonte lasos korekti min per estontaj malaj spertoj. Entute tia reta datumbazo estas io tre ŝatinda, senchava, kaj elstaras el la (tro) multaj retprojektoj, pri kiuj mi legas en la diversaj novaĵfontoj. Mi deziras al ĝi sukceson, kvankam miaj pesimismigaj spertoj supozigas alian sorton.

Kaj mi estis laboranta kvazaŭ hundo

Venis la tempo por riski rigardon al aktualigita versio de mia listo de aktivaĵoj:

– verkado de nova prelego pri Esperanto-muziko (antaŭ ĵaŭdo)
– recenzado de du Esperanto-KDj (promesite jam delonge)
– finpreparo de la kultura broŝuro (prizorgo de polurado)
– nova versio de la surpapera koncepto de datumbazo pri Esperanto-MP3-dosieroj, pri kiu mi jam skribis pli frue (plej eble baldaŭ, por ke Igor komencu la sekvan laborfazon)
– difinado de novaj vortoj, i.a. la elektronikaj stiloj (en martoaprilo)
– verkado de samplobazita muziko (iam ajn dum la restanta tempo)

La bona novaĵo estas ke mi finis kelkajn projektojn ekde la lasta fojo. La malbonaj estas ke postrestis kelkaj malnovaj kaj aperis novaj. Nu bone, almenaŭ tiaj listoj memorigas min pri tio ne akcepti novajn taskojn…

Antaŭ kelkaj semajnoj la televido montris “La Boum” kaj “La Boum II“, du Francajn filmojn el la fruaj 1980aj jaroj kun la ĉefa aktorino Sophie Marceau. La nivelon de la verkoj savas la kadraj karakteroj kaj iliaj amuzaj agoj. La ĉefa motivo – nome la junula imago de romantika amo – kompreneble ŝajnas iom plata al nejunuloj kaj respeguliĝas en la muziko de la filmoj. Famiĝis la sirupe dolĉa kanto “Dreams are my reality” el la unua parto. Tamen ankaŭ la dua estas muzike interesa: Tie menciiĝas iu grupo kun la nomo “Cook da Books”, anglalingva kaj tutŝajne ne Franca. Ili ne nur prezentas la obligatoran romantikan amkanton, sed eĉ aperas en la filmo mem koncertante. Unu kanto speciale restis en mia memoro. Kiel mi poste eltrovis, tiu grupo vere ekzistis. Jen paĝo pri la muziko el la du filmoj kun RealAudio-kanteroj. La kanto, kies refrenon mi memoris, nomiĝas “Silverman”. Ĝi estas tre popa (tipe por muziko el la komenco de la 1980aj jaroj) kaj samtempe tre mola kaj glata kun plurvoĉa kantado, kio similas al muziko el la 1950aj kaj 1960aj jaroj, nome la surfroko de “The Beach Boys” (“Surfin’ USA”, “God only knows”) kaj ankaŭ al “The Turtles” (“Happy together”).

Mi havas pacon en mia menso

Antaŭ ekzakte 7 jaroj mi komencis verki samplobazitan muzikon. Tiutempe mi estis studento en la unua semestro kaj loĝis en Paderborn. Dum semajnfino vizitis min Lars Böhmer (Esperanto-amiko). Ni kune dufoje iris al la Ox, diskoteko en Paderborn, kaj tie dancis dum horoj al elektronika muziko. Malofte en mia vivo mi tiom ĝuis tiun muzikspecon, apenaŭ alifoje ĝi estis tiom bone elektita kaj miksita.

Dimanĉe antaŭ sia forveturro, Lars montris al mi komputilan programon kiun li estis aĉetinta kelkajn tagojn antaŭe. Temis pri “Magix Music Maker v1.0”. Mi komencis ekverki kaj sufiĉe rapide kunigis tekno-bason kaj -drumon. Ekde kelkaj jaroj mi ĉiam estis dirinta ke se mi havus tian programon, mi facile mem farus elektronikan muzikon, jen la pruvo…

La sekvan semajnon mi aĉetis mian propran ekzempleron de “Magix Music Maker” (tiam jam version 2.0) kaj plulernis kiel uzi tian programon… la resto estas historio: plej konataj mejlŝtonoj iĝis la fifama “Till kaj Gunnar faras teknon” kaj poste la partopreno en la “Elektronika Kompilo” de Vinilkosmo. Jen kiom tiu dimanĉo en marto 1997 influis mian vivon.

Al la listo de la IS-fotaroj aldoniĝas ankoraŭ plia, nome tiu de Ilka Piechotta. Ŝi tutŝajne bonege komprenis, kion necesas atenti ĉe diĝita fotado. Anstataŭ simple publikigi ĉiun faritan foton, ŝi prezentas elekton. (Tion sugestas la numeraj nomoj de la fotoj.) Plie ŝi forigis tro grandajn, superfluajn randojn. (La grandeco de la bildoj varias.) Ambaŭ agoj havas kiel agrablan rezulton, ke ĉiuj fotoj estas pli malpli rigardindaj kaj multaj konservindaj. Mi trovis eble dekon da ili por persona pluuzo. Plej plaĉas al mi unu kiu montras mian fraton kaj min.

Harald kaj Gunnar Fischer dum la IS 2003/04 en Naumburg/Saale. Fotis: Ilka PIECHOTTA.