Vortoj, vortoj – mi ne povas plu

Finfine mi superis mian skriboblokitecon kaj finis novan recenzon, nome de la Kajto-KD “Masko”. Mia patro ankoraŭ atente tralegu ĝin por eligi eventualajn lingvajn erarojn (kiuj ankaŭ okazas al denaskulo, same kiel ĉe aliaj lingvoj); post tio mi tuj forsendos ĝin al la petinto. Cetere restas ankoraŭ alia KD kiu atendas urĝan recenzon.

Mi kaptu la okazon por skribi pri io kio instigis min rettaglibrumi. Temas pri eta okazaĵo, kiu tre influis mian muzikan agadon, sed por kiu laŭ mi ne ekzistas taŭga loko en miaj muzikaj paĝoj.

Iam en 2001, István Ertl, tiama redaktanto de revuo Esperanto, petis min verki du recenzojn. Li donis al mi tre valoran konsilon kiun mi ekde tiu tempo ĉiam praktikis.

la ora regulo de István Ertl:
Verkante recenzon, ne skribu pli ol 200 vortojn.

Unu simpla frazo kun grandega efiko. Mi komprenis, ke tre utilas limigi sin foje. Kion ne eblas esprimi per 200 vortoj, tion plej verŝajne ankaŭ ne kun 400 aŭ pli. Kaj eĉ se tamen: Multaj homoj malŝatas tralegi longajn tekstojn. La moderna moda hasto, miskomprenita kiel virto, ne permesas dediĉi multan tempon al unu afero. Mallongaj tekstoj, en kiuj ĉiu frazo alportas multajn novajn informojn pro tio pli bonvenas ol pli longaj, kiuj pritraktas ĉiun etan detalon. Plie mia patro jam ofte uzis recenzon de mi por “ŝtopi truon” sur paĝo de “Esperanto aktuell“. Mallongeco do plialtigas ne nur la ŝancon, ke artikolo estas tralegita, sed ankaŭ tiun, ke ĝi entute estas aperigita!

Por komparo: Tri recenzoj de Persone-albumoj; la unuaj du pli longaj, la tria kun la vortlimo:
En la spegulo
Povus esti simple
…sed estas ne

Por eviti miskomprenojn: Cetere mi ne sklave fiksas min al ekzakte 200 vortoj. Kiel okula mezuro servas 11-12 linioj da 15 centimetroj en Times SudEuro, tipargrandeco 12.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *