Arkivoj de etikedoj: warhammer 40.000

Vi estos volvita ?irka? mia fingro

Mia listo de neluditaj komputilludoj denove ŝrumpis. Malgraŭ miaj antaŭaj intencoj, mi tamen finis “Chaos Gate” rapide per facila truko kaj ne tra plurmonata intensa ludado. Teknike ĝi certe estas la plej impresa el la tri Warhammer-ludoj, kiujn mi posedas, sed la unuopaj ludniveloj kaj la rakonto mem ne tiom fascinis min. Aliflanke mi eltrovis, kiel atingi la alternativan finon en “En la ombro de la kornita rato”. Tute facila afero, nur necesas detrui monoliton en la fina misio.

Se mi rompis mian plurjaran tradicion, ne plu aĉeti komputilajn ludojn, tiam por speciala titolo: En la loka supermerkato mi akiris kontraŭ 9,99 EUR la du KDjn “Command & Conquer: Red Alert 2” kaj “Command & Conquer: Red Alert 2 – Yuri’s Revenge“. Kiel mi poste eksciis, ekzistas “kolekta eldono“, kiu krome enhavas interesajn bonusaĵojn kiel filmon pri la estiĝo de la filmscenoj. Tiun materialon spekti ja vere interesus min nun post la ludado!

Bedaŭrinde ĉe mia versio temas pri la germanlingva eldono. Kutime mi preferas tradukadon al la germana, sed la problemo ofte konsistas en tio, ke la rezulto kvalite ne konvinkas min, ĉar mi facile rimarkas lingvajn fuŝojn kaj tuj havas alternativajn proponojn por pli trafa tradukado. Ĉikaze iom ĝenas min, ke en la angla oni uzis multajn diversajn akĉentojn, kiuj ne retroviĝas en la germana versio. Ankaŭ ŝajnas al mi, ke la voĉoj ne sonas same varie kaj interese kiel en la originalo.

Nur ĉe unu voĉo mi tuj rimarkis, ke ĝi venas de la sama parolanto kiel en la angla. Rigardante al la listo de la aktoroj kaj parolantoj de “Command & Conquer: Red Alert 2” kaj “Command & Conquer: Red Alert 2 – Yuri’s Revenge” oni komprenas, kial: La rolon de Yuri transprenas Udo Kier, Germana aktoro! Tre bonas ke ĝuste tiu ĉefa karaktero posedas la saman fascinon en la germanlingva versio.

Kial mi entute aĉetis tiun ludon? Fakte jam ekde kvin jaroj mi posedis piratan kopion, kiun mi regule ludis kun mia tiama kunloĝanto Till en Paderborn. Mi ne povis maltrafi tiun okazon finfine ekhavi laŭleĝan ekzempleron.

Ludante ĝin, mi rimarkis, kiom multe mi estis maltrafinta ĝis nun: La KDj enhavas multajn filmetojn, kiuj aperas antaŭ, dum kaj post la misioj. La filmoj grave kontribuas al la etoso de la ludo. Ke ĝi kapablis dum kvin jaroj fascini min sen la filmoj, montras ĝian elstaran kvaliton.

“Ruĝa Alarmo 2” kaj “La Venĝo de Yuri” havas ambaŭ propran, iom metalrokan, iom elektronikan muzikon, kiu je la unua aŭskultado plaĉis al mi. Tamen mi malŝaltis ĝin baldaŭ, ĉar kun la muziko malfacilis percepti ĉiujn gravajn parolatajn novaĵojn dum la ludado.

Ekzistas po du kampanjoj por du flankoj, nome la Aliancanoj kaj la Sovetoj. Precipe la finaj filmoj de la aldonaj kampanjoj impresis min: Se oni venkas kun la Sovetoj, oni vidas grandegan spacan stacion, kiun akompanas anoncoj pri “ora erao de spacovojaĝado” kaj la esperplena demando “Kiu povas diri, kion alportos la futuro?”. En la malantaŭo eksonas bombasta ĥoro, kiu plej forte kreas gloran, festeman etoson. Kaj krome oni gajnis la favoron de bela Rusino!

Mi ne atendis, ke la Alianca fino povus supertrafi tion, sed tamen ĝi faris: Oni ne nur savas la liberecon de la mondo, sed ankaŭ la vivon de simpatia generalo. Kaj oni eĉ gajnas la favoron de du belaj virinoj!

(Kompreneble la unue menciita fino estas tute utopia. Necesas konsideri, ke la tuta rakonto ne estas intencita serioze, sed plenas je memironio. La ludo baziĝas sur alternativa historia situacio. Tie Germanio ne falis al la Naziuloj, la dua mondmilito ne okazis kaj Germanio restis unuo kaj demokratia! Tial en la ludo la Germanoj estas aliancanoj de Usono, do bonuloj, kaj oni vidas flagojn de la hodiaŭa Germanio. Tio ege plaĉis al mi!)

Para?utoj, spaco?ipoj

Jam ekde ĉirkaŭ kvin jaroj mi posedas stokon da komputilaj ludoj, kiujn mi ĝis hodiaŭ ne ludis. Simple mankis tempo kaj ofte ankaŭ emo. Iam la listo de tiuj ludoj sufiĉe kreskis kaj dum la ne tiom laborintensaj fazoj en mia vivo mi komencis malgrandigi ĝin, traludante unu titolon post la alia. Tio kompreneble ne konstante okazis, sed iom post iom, depende de la aktuala nivelo de mia okupiteco, kiun ankaŭ influas aktiveco en Esperantujo. Cetere mi ekde jaroj evitas akiri novajn komputilajn ludojn, ĉar ili forrabas multan tempon kaj la novaj apenaŭ interesas min. Mi tre ŝatas malnovajn ludojn el la fazo inter fine de la 1980aj kaj fine de la 1990aj jaroj. Tiam komputilaj ludoj estis granda hobio de mi kaj mi precipe inter 1992 kaj 1994 aĉetis multegajn. Precipe mi ŝatas aventurajn ludojn, kaj el ili preferas tiujn de LucasFilm Games / LucasArts.

Lastatempe mi finfine ĵetis duan rigardon al kolekto da strategiaj ludoj el la Warhammer-universo. Antaŭ jaroj mi jam unufoje elprovis ilin, sed ĉar la reguloj tiom komplikas kaj tial necesus studi longajn manlibrojn antaŭ ol ekludi, mi rapidege perdis la emon. Nun mi denove okupiĝas pri ili kaj jam finis du el la tri ludoj.

Mi devas konfesi, ke mi ne ludis laŭ la reguloj, sed uzis diversajn metodojn por trompi por draste mallongigi la ludotempon. Tiel el estimitaj monatoj da intensa senpaŭza ludado iĝis reale semajnoj da agrabla dumtempa ludado.

Ĉe la unua ludo, Final Liberation, mi ludis tute laŭ la reguloj la instruan nivelon kaj la unuan mision de la kampanjo. Dum tio mi rimarkis, ke estas ridinde malfacile, akiri bonan venkon. La soldatoj kaj tankoj por mia gusto multe tro malverŝajne trafas. Tial mi kompreneble post ĉiu nekontentiga movo reŝarĝis la ludon. Efektive mi pasigis pli multan tempon reŝarĝante ol ludante. Kompreneble iam mi finis la du nivelojn tre kontentige. Sed post tio mi finfine agnoskis, ke tiu ludo ne taŭgas por mia perfektema menso. Krome mi eltrovis, ke eblas rigardi la videojn, kiuj aperas antaŭ kaj post ĉiu misio, ankaŭ ekster la ludo. Tiel perdiĝis la lasta motivo, vere dediĉi sin al ĝi kaj pli profunde enplonĝi en tiun strategian mondon. Mi uzis trompkodojn por fini ĉiun mision tuj post ĝia komenciĝo. Nur la lastan mision denove necesis vere ludi, ĉar post ĝi aperis aliaj videoj, depende de la rezulto (malvenko/mezbona venko/vere bona venko). Kompreneble mi volis scii, kion necesas fari por akiri la plej bonan venkon. Post tio la ludo draste perdis atraktivecon – la multaj diversaj batalunuoj ne interesas min, se ili ĉiuj tiom malprecize pafas.

La rakonto dua ludo, “Im Schatten der gehörnten Ratte” (“En la ombro de la kornita rato”), male al la aliaj du ne situas en sciencfikcia, sed fantazia mondo. Ĝi estas ankaŭ la teknike plej malnova ludo el la tri. Tamen la intertempaj sekvencoj kreas pli interesan etoson ol la unua titolo. Iom komplikigas kompletan traludadon, ke oni foje devas elekti inter diversaj vojoj kaj tiel ludas depende de tio aliajn misiojn kaj ricevas aliajn novajn unuojn. Ankaŭ ĉi tie ekzistas du diversaj finoj (tamen ambaŭ venkaj) – ĝis nun mi nur sukcesis atingi unu el ili, sed mi konas la alian, ĉar mi aŭskultis ĉiujn sondosierojn. Simpla sed malofte uzita ideo troviĝas en la ludo: Ekzistas tri nevenkeblaj misioj. Tre gravas, ke tiuj strategiaj sakstratoj en la rakontaĵo ricevas klarigon. Mi trompis jene, ke mi modifis la dosierojn, kiuj enhavas la valorojn de la propraj trupoj. Tiel neniam mortis iu de miaj batalantoj.

La tria ludo, Chaos Gate, sendube posedas la plej altan teknikan nivelon. Mi ĝis nun nur finis la unuan mision el entute dek kvin kaj pripensis traludi tiun ĉi sen trompi. La ludo tre memorigas min pri “Space Crusade” (komputila ludo el la jaro 1992) kaj “Star Quest” (tabla ludo, kiun mi posedas ekde fine de la 1980aj jaroj). Tio ne mirigas, ĉar ambaŭ ankaŭ baziĝas sur la “Warhammer 40.000”-universo, kvankam ili laŭ mia scio nur uzas parton de ties reguloj.

Ĉiuj tri kantoj enhavas interesan muzikon. Tiun de Final Liberation ludis metalrokgrupo kun la nomo “The Samsara Project”. La diversaj pecoj tre plaĉas al mi, sed bedaŭrinde mi ne sukcesis konverti ilin al kutima sonformato, tiel ke mi povus aŭskulti ilin ekster la ludo. Nur unu de la muzikaĵoj troviĝas en WAV-formato sur la KD.

La diversaj melodioj de “Im Schatten der gehörnten Ratte” estas en la MIDI-formato. Fakte ekzistas du diversaj versioj de preskaŭ ĉiu muzikaĵo. Mi ĝis nun ne sukcesis trovi iun gravan sonkvalitan diferencon inter ili.

En Chaos Gate tamen eksonas la plej impresa sonŝpuro el la tri. Ĝi enhavas ĥoran kantadon kaj tre similas al muziko el fantaziaj filmoj. Bone, ke la muzikpecoj troviĝas kiel sufiĉe altkvalitaj WAV-dosieroj en unu de la ludodosierujoj.