Arkivoj de etikedoj: queen

Mi sopiras pri paco antaŭ ol mi mortas

Dum la vizito de mia bona amiko Till antaŭ pasko, mi havis muzikan sonĝon en kiu li aperis. Pri muzikaj sonĝoj mi jam kelkfoje skribis. En tiu ĉi, Queen denove ludis gravan rolon.

Till kaj mi estis vojaĝantaj, verŝajne ĉe la Internacia Junulara Festivalo en Italujo. (Al la realeco de tiu sonĝo kontribuis, ke ni kelkfoje kune veturis al la IJF, kiu okazas dum pasko.) Ni kune sidis kaj ion atendis. Malantaŭ nia tablo staris granda aparataro por aŭskulti muzikon. Ĝi okupis grandan parton de la murospaco. La sceno ŝajnis al mi kvazaŭ kiel en trinkejo aŭ kafejo. Tio alportis memorojn pri la IJF en 2001. Ni volis ion fari, eble kartludi, kiam mi aŭskultis la unuajn taktojn de kanto. Nur eksonis la drumo – sed mi tuj demandis: “Hej, ĉu tio ne estas Mother Love de Queen?” Kaj tiam startis la melankoliaj gitaroj kaj estis klare, ke estis ĝuste tiu kanto. Kiam la kantado de Freddy Mercury komenciĝis, mi iom ekfrostis.

Same kiel Let Me Live, tiu kanto origine ne tre ravis min. Sed ekde tiu intensa sonĝo mi ofte aŭskultis ĝin reale. Mi legis ke tiu kantado estis la lasta kiun Freddy Mercury surbendigis antaŭ ol li mortis. Li eĉ ne plu sukcesis fini la laboron, tiel ke Brian May transprenis la lastan strofon. La tuta kanto estas terure melankolia kaj la teksto reflektas la baldaŭan morton de la kantisto, kiu jam estis mortmalsana.

Kia koincido, ĝuste sonĝi antaŭ pasko pri tio. Ĉu antaŭ tiu festo ne estas ĝuste tiu etoso de morto? Ĉio tio tre pripensigis min.

Estas miraklo

Hodiaŭ estas jubileo por Germanujo: Antaŭ 20 jaroj okazis la falo de la Berlina muro.

Dum la pasintaj du monatoj, la unua Germana televido (ŝtata) enŝutis siajn novaĵelsendojn el tiu tempo. Ekde septembro do eblis ĉiam rigardi la plej gravan elsendon de la Germana televido – la novaĵojn je la 20a horo – de antaŭ 20 jaroj.

En enskribo ĉe Spreeblick, oni memoris unu etapon al tiu sukcesa revolucio. Multaj homoj – inter ili mi mem – komentis, ke ili ĉiam ploras, kiam ili denove vidas bildojn de tiuj okazaĵoj. Jen traduko de la plej granda parto de mia komento:

Kian bonŝancon mi havis, ke mi, tiam 12- resp. 13-jaraĝa, estis lerninta du jarojn antaŭe, kia estis la politika situacio en Eŭropo kaj ke la homoj en GDR vivis en mallibereco. Aliokaze mi ne estus kompreninta la bonŝancon de tiu tempoturniĝo. Kiam komenciĝis la manifestacioj monatojn antaŭ la frakasiĝo, mi havis nekredeblan timon, ke denove okazos io kiel la 17a de junio 1953 (mi estis leginta pri tio kiel 10-jarulo en kalendaro). La kuraĝaj GDR-civitanoj liveris la plej belan eventon al la Germana historio: sukcesan, sensangan revolucion en Germanujo.

Tutegale, kiom seniluziigajn jarojn tiu ĉi lando kaj siaj civitanoj havas malantaŭ si – ekzistas okazaĵoj, kiuj neniam perdas sian valoron, ja, se entute, gajnas iom da kun la tempo.

Mi povus ankoraŭ skribi pri tio, kion mi faris antaŭ du dek jaroj. Sed mi jam tute bone priskribis ĉion tion antaŭ kvin jaroj.

En 1989 aperis la albumo “The Miracle” de Queen. La kanto “I Want It All” estis la unua kontakto kun ties muziko, kiun mi memoras. Sed la fina parto de la titola kanto bonege taŭgas por priskribi la sentojn de tiu tempo:
“Tiu tempo venos; iun tagon vi vidos, kiam ni ĉiuj povos esti amikoj.”

Lasu min vivi

Pro lastatempa intereso, mi denove atente reaŭskultis kaj komparis du kantojn. “Let Me Live” de Queen (albumo “Made In Heaven”) kaj “Sot këtu, nesër atje” de Elita 5 (albumo “Bardh e zi”). Fakte la dua estas pli malpli kopio de la unua. Sed la Albana grupo Elita 5 almenaŭ rekte mencias Queen kaj Freddy Mercury kiel fonton.

La Queen-kanto neniam tre plaĉis al mi pro tio, ke la tekstolinio “Won’t you take just another little piece of my heart” tro similas al la refreno de la famega Janis-Joplin-kanto “Take another little piece of my heart”. Foje pli konvinkas kopio de kopio. Ial la Albanoj faras tre simpatian impreson per sia referenco al la mondfama grupo.

Cetere ankaŭ la unua kanto, kiun ki konis de Elita 5 fine de 1998, enhavas elementon de alia verko. “Të pres” de la albumo “Nuk Jam Al Kapone” en la unuaj linioj de la strofo rekte kopias de “Big In Japan” de Alphaville. Tion mi tamen nur rimarkis, kiam oni rekte atentigis min pri tio.

Post tiom da bruo libereco estas silento

Kiam mi post plurjara serĉado trovis kaj aĉetis la sonŝpuron de la filmo “Willow“, mi rimarkis, ke ĝi enhavas nur ok pecojn, tamen plurajn tre longajn. Tio tute kontraŭas la kutimon, ke tiaspecaj muzikaĵoj prezentas diversajn temojn aŭ situaciojn el la filmo, sed ne kvazaŭ la akompanan muzikon el tuta aro da scenoj kun tre diversaj etosoj. La tri plej longaj pecoj el la menciita sonŝpuro estas “Tir Asleen” (10:47), “Willow the sorcerer” (11:55) kaj “Bavmorda’s spell is cast” (18:11).

Kelkajn jarojn poste, kiam mia KD-kolekto jam estis sufiĉe kreskinta kaj mi regule trarigardis kaj aŭskultis ĝin, tiu longa daŭro de la pecoj pensigis min. Kiuj tre longaj kantoj troviĝas en mia muzikkolekto? Per “tre longa” mi ne alcelas ion inter 6 kaj 7 minutoj – tiajn kantojn mi ja posedas abunde kaj uzas kelkajn el ili por necesejaj paŭzoj dum mia DĴumado. Kiel kriterio servu la limo de 10 minutoj (kompreneble tute hazarda numero, kiu ricevas sian signifon nur pro la atingo de dua cifero).

La unua kanto, kiu tuj venis al mia menso, estas “This Corrosion” de “Sisters of Mercy”. Ĝin mi konas ankoraŭ el mia studenta tempo, ĉar tiam oni aŭskultigis ĝin dum studentaj festoj. Imprese, se oni konsideras, ke ĝi daŭras 10:16 minutojn. Ankaŭ Marillion, progresema poprokgrupo, ŝatas produkti longajn kantojn, ekzemple “House”. Ĝi havas nur du sekundojn malpli kaj troviĝas sur la brila “marillion.com“-albumo. La kompaktdisko kun “The Positive Light”-remiksoj de Marillion-kantoj enhavas du tre longajn kantojn, nome “Estonia” (11:43) kaj “This Strange Engine” (20:38).

La plej longa kanto tamen troviĝas sur la albumo “Made in Heaven” de la famega rokgrupo Queen. Temas pri ambjenta peco, kiu ne havas nomon, do ne troviĝas sur la titollisto. Ĝi daŭras 22:32 minutojn. Plej kurioze, ĝi sekvas ege mallongan kanton, kiu same ne havas titolon kaj siavice nur daŭras kvar sekundojn! Tiuj du pecoj – la 12a kaj 13a titolo sur la menciita albumo – jam de jaroj interesas min pro siaj strangaj ecoj.