Afiŝoj kun etikedo ‘lordi’

La klanoj enmarŝas

mardo 30 Majo 2006

Estis granda surprizo ke la metalroka grupo Lordi venkis en la Eŭropa kantokonkurso – kaj eĉ kun tia poenta diferenco al la dua rango. Multaj homoj fakte tute ne konis ilin antaŭe. Sed mi jam skribis pri ilia partopreno kaj kompreneble jam ŝatis ilin pli frue!

Eble la kostumoj kaj la ĝenerala stilo unue konfuzigis la homojn. Sed la sufiĉe simpla strukturo de la kanto kaj la trivorta refreno montras, kial Lordi tute bone povas partopreni en tia konkurso – ambaŭ kvalitoj ja validas same por ŝlagro! Krome prefere sursceneje aperu personoj komplete kostumitaj ol duone senvestitaj.

Kompreneble la venkon oni festis ankaŭ dum la metalroka festo en Nordwalde, kiu okazis kelkajn tagojn poste. Ĉifoje mi invitis pli multajn personojn ol al la sepa festo, sed je la fino nur venis du. Tamen ĉiuj dankis pro la invito kaj ĝojos kunveni venontfoje.

Mi alvenis relative frue kaj ĉifoje estis ŝoforita en aŭto, tiel ke ni tri devis reiri piede. Kompensis tion la sperto, kiel subite venis dekoj da metalrokemuloj tra la arbaro al la festo. Malhele vestitaj homoj, kiuj relative silente alproksimiĝas – tio iom memorigis al hororfilmo. Sed la etoso estis tute paca.

Bedaŭrinde aperis kelkaj teknikaj problemoj kun la muzikaparataro. Sed miaj gastoj estis tre kontentaj pri la vespero kaj laŭdis la rapidecon, per kiu oni servis la bieron, same kiel la muzikkolekton de DĴ Arafat, kiu kontentigis eĉ ekzotikajn dezizojn.

Ambaŭ gastoj tre ĝojis pri la komforta tranokteblo kaj la matenmanĝo. Min krome kontentigis, ke ĉio funkciis glate kaj ke la metalroka festo denove iom diskoniĝis.

Ĉu vi komprenus la belecon de la besto?

dimanĉo 26 Marto 2006

Antaŭ unu monato atingis min interesa informo tra Riitta Hämäläinen: La eksklavaristino de Esperanto-rokgrupo el Finnlando nun muzikas kaj monstrumas en la Finna metalrokgrupo Lordi, plej konata pro la kanto “Would you love a Monsterman?”.

Kvankam eblas tre facile diveni pri kiu persono temas, Riitta petis ne mencii la nomon, ĉar la Lordi ŝatas kaŝi la identecon de siaj membroj. Dum koncertoj (kaj sur ĉiuj fotoj, kiujn mi vidis) ili portas monstrajn maskojn kaj kostumojn.

La novaĵo iĝas des pli interesa pro tio, ke Lordi kandidatiĝas por la fama Eŭropa kantokonkurso (”Eurovision”) per la perco “Hard Rock Hallelujah”. La grupo jam estis elektita kiel la Finna kandidato kaj nun devas ankoraŭ gajni en antaŭelekta fazo, ĉar Finnlando ne havas garantiitan lokon en la konkurso.

La tria albumo de Lordi, “Arockalypse”, aperis la unuan de marto. La kanto ”Hard Rock Hallelujah” jam antaŭe ekfuroris en Finnlando.

Estas vere agrable scii, ke la eksmembroj de Esperanto-muzikgrupoj rikoltas multan sukceson ekster Esperantujo. Tio malpli dolorigas la fakton, ke la Esperanto-bando en sia konsisto dum somero 2005 multe pli plaĉis al mi ol poste, kiam diversaj membroj, inter ili la klavaristino, estis forlasinta ĝin.

En Lordi ŝi ludas la klavaron kaj rolas kiel sorĉistino kaj freneza vampirino. Bedaŭrinde nur, ke sur la oficiala TTT-ejo de la grupo ĝis nun troviĝas nur unu foto de ŝi.