Arkivoj de etikedoj: eterne rima

?i tie regas ni

La preparoj por la hiphopa kompilo alportis jam plurajn bonaĵojn. Unu el ili estas la MP3-igado de la “Eterne Rima”-demokasedo. “Por miaj gefratoj” datas el novembro 2000 kaj kvalite ĝis hodiaŭ restas impresa verko kaj eĉ supertrafas kelkajn albumojn, kiuj estis eldonitaj lastatempe. Bedaŭrinde, ke neniam aperis vera albumo. La ĝenerala publiko do nur povas koni du kantojn de la demokasedo, nome “La movad'” kaj “La vojo”, kiuj dum iom da tempo estis haveblaj en la reto ĉe la TTT-ejo de Eterne Rima kaj Lunatiko. (Malantaŭ ambaŭ projektoj troviĝas la sama persono.)

  1. Eniro (1:23)
  2. Ĉi tie regas ni (4:40)
  3. El profundego de l’ infero (5:56)
  4. Vivi povre (4:24)
  5. Kiu reprezentas (1:30)
  6. La movad’ (2:42)
  7. Mortas la mondo (5:05)
  8. Eterne Rima parolas (2:24)
  9. La vojo (2:19)
  10. Ni batalos (5:16)
  11. Por miaj gefratoj (3:19)
  12. Eliro (0:45)

La kasedo daŭras ĉirkaŭ 40 minutojn kaj enhavas 12 titolojn. Temas pri relative mola speco de hiphopo, komparebla al tiu de Freundeskreis, Die Fantastischen Vier kaj Jovanotti – do ĝuste, kion mi ŝatas. La tekstoj pledas ĝenerale por la movado, kio eble kaŭzus la kritikon, ke al tia pure pozitiva pledo mankas memkritikemo (kiel jam en tro multaj tradiciaj Esperanto-kantoj). Aliflanke necesas konsideri, ke hiphopaj tekstoj ofte sen profunda pripensado laŭdas la propran hejmon, amikaron, ĉirkaŭon kiel kontraŭon al la resto de la mondo. Laŭ tiu interpreto, la tekstoj do estas rimarkeble aŭtentikaj kaj kongruaj al la hiphopa tradicio ekster Esperantujo.

La demokasedo de Eterne Rima bezonus laŭ mi nur du plibonigojn por iĝi eldonebla klasikaĵo: La muziko estu iom pli varia kun foje iom malpli da klavaroj kaj pli fortaj, rapidaj, danceblaj ritmoj. Plie necesus kelkaj lingvaj korektoj. Sed tio jam estus ĉio. Imprese, se oni konas la kutiman kvaliton de demosurbendigoj, kiujn liveras Esperanto-artistoj…