Arkivoj de etikedoj: jerry goldsmith

Vi ne scias, kion ni povas trovi

Kiel mi jam hiera? skribis, hodia? estas interesa dato: Post ekzakte 50 jaroj, la homaro ekhavos la unuan kontakton kun eksterteruloj (la? la filmo „First Contact, anka? konata kiel „Star Trek VIII“)!

Pri la son?puro de tiu filmo mi jam skribis kelkfoje iomete. Ekzemple mi tre ?atas, ke aperas kanto de Roy Orbison en la filmo. La titolan muzikon mi jam surmetis kiel D? kadre de tema muziko silvestra balo.

Fine de la pasinta jaro kaj komence de ?i tiu, mi intense a?skultis la kompletan son?puron. Tiam mi metis apartan atenton al unuopaj pecoj. Grandan parton de la muziko verkis Jerry Goldsmith, sed kelkaj muzika?oj venas de lia filo Joel Goldsmith. Sur la origina eldono de la son?puro aperas malmulta muziko de Joel, sed la kompleta, kiun mi akiris denove tra Intrada, finfine enhavas ?ion.

La son?puro meritas detalan pritrakton en aparta enskribo, sed mi volas mencii unu pecon de Joel Goldsmith, kiu nur aperas en tiu versio kaj kiun mi ofte a?skultis dum la pasintaj monatoj.

Joel Goldsmith: Battle Watch

Mi tre forte ligas la muzikon al la situacio, en kiu ?i aperas en la filmo. Tial ?i ?iam emocie tre efikas al mi.

En la spaco?ipo Enterprise, oni a?skultas, kiel la stelofloto estas malvenkanta en batalo kontra? la Borgoj

Mi certe scias, ke postulas vi honeston

Hodia? estas mia 36a naski?datreveno. Ekde nun la 40 estas pli proksima ol la 30. Mi povas diri tute sincere: Ne, mi ne estas malfeli?a pri mia vivo. Mi estas profunde malfeli?a. Nenio estas en bona ordo.

Kiam mi relegas, kion pri skribis pri normala vivo, kiu ne eblas por mi – kaj kiom klare mi vidis ?ion anta? jaroj, tio almena? iomete trankviligas min. Mi ne trompis min mem dum la tuta tempo – mi nur forgesis beda?rinde, kion mi jam estis kompreninta. Pri tio mi mem kulpas.

Kiel mia vivo ?an?i?is kompare al anta? unu jaro? Por mi estis tempo de kvaza? sen?esa luktado. Estas bela penso, ke modera agmaniero, ser?o de kompromiso kaj afableco estas la vojo, sed mi ?iam nur sukcesis, kiam mi estis ekstrema, mal?entila kaj e? ne deviis je unu centimetro de mia pozicio.

Egoisme koncentri?i pri mi mem alportis kelkajn malgrandajn kreivajn sukcesojn. Rilate al la resto de la vivo, preska? la tutan tempon mi baraktis apud la abismo.

Eble tial lastatempe mi tre ?atas a?skulti la muzikon de la Klingonoj. Kiam mi skribis pri Star Trek Armada, mi supozis, ke ties muzikon por la Klingonoj verkis Jerry Goldsmith. Intertempe mi eltrovis, ke vere tiu muzika?o estas de Danny Pelfrey, kiu nur reuzis parteton de la “Klingona temo” de Jerry Goldsmith ?e aliaj, pli mallongaj muzika?oj.

Danny Plefrey: Star Trek Armada – Klingon Music (ekde 5:30)

La “Klingona temo” aperis en diversaj “Star Trek”-filmoj, anka? en First Contact. Jen ekzemple ?i eksonas je proksimume 0:44 minutoj:

Jerry Goldsmith: Red Alert

(La aliaj du muzika?oj de la filmo, en kiu ?i aperas, nomi?as “Temporal Wake” kaj “The Dish“.)

Mi tre ?atas la sova?econ kaj batalemon, kiun tiu muziko redonas.”Plej ver?ajne via batalo estos vana, sed mi admiras vian kura?on.” Tion oni ofte povas diri pri la Klingonoj. Fiktiva popolo donas bonan konsilon al mi, kiel reale vivi. Kiu pensintus tion?

Sed mi ne volas fini enskribon, sen mencii du spertojn el mia vivo, kiujn mi konas kutime nur el filmoj, ?ar ili estas tiom fantastaj. La unua estas tri junaj virinoj, pri kiuj mi ?iam pensis, ke ili povus esti fotomodeloj, kaj pri kiuj mi eksciis dum la jaro, ke ili vere ?iuj tri jam estis fotomodeloj! Jes, estas tute vanta afero, sed mi ?iam volis travivi tion. Aldoni?as, ke ili estas inteligentaj kaj ?armaj.

La dua sperto estas, ke mi ne nur a?skultas muzikon, kiu bone redonas miajn aktualajn pensojn kaj sentojn, sed ke mi e? babilis kun la artisto rekte pri mia vivo. Tio ?ajnis al mi tute nereala!

Martin Wiese: Superbazaro

Vi nur vivas dufoje

La komponisto John Barry mortis. Li estis fama pro sia filmmuziko, precipe tiu de multaj “James Bond”-filmoj. Ekzistas longda?ra disputo, kiu verkis la James-Bond-temon. Kelkaj diras, ke estis John Barry, kiu reuzis elementojn de pli fruaj kantoj, ekzemple “Bees Knees”. Aliaj opinias, ke estis Monty Norman, kiu ?erpis el sia verko “Good Sign Bad Sign”. Tre ver?ajne estas, ke amba? po iomete kontribuis kaj la fina rezulto estas kombino de amba? talentoj.

Du a?toroj, unu fama verko – tio memorigas min pri la kineja muziko de “Star Trek”, kies ?efa titolo venas de Jerry Goldsmith kaj Alexander Courage. John Barry difinis la stilon de muziko por agentofilmoj, same kiel John Williams (“Star Wars”, “Indiana Jones” – kaj multaj aliaj) faris tion por fantaziaj kaj aventuraj filmoj. Dum Barry elektis tiatempe aktualan rokmuzikon, Williams remalkovris orkestran muzikon.

Li donacis al mi multajn agrablajn horojn per siaj verkoj. Tial lia morto same malgajigas min kiel tiu de Michael Kamen (“Highlander”). Certe anka? aliaj komponistoj de filmmuziko estas gravaj por mi, ekzemple Alan Silvestri (“Back To The Future” / Reen al la estonteco), James Horner (“Willow”) kaj Howard Shore (“Lord Of The Rings” / Mastro de la ringoj).

John Barry interalie verkis la muzikon de la kanto “Goldfinger”, kiu sendube i?is la klasika James-Bond-kanto. Sed anka? “You Only Live Twice” de li estas klasika?o. Multaj aliaj artistoj reludis ?in, e? Coldplay.

?iam impresis min, kiel li reuzis la ?efan muzika?on de “On Her Majesty’s Secret Service” por la posta “A View To A Kill”. Tie ?i aperas en la pecoj Snow Job, He’s Dangerous kaj Golden Gate Fight kun elektra sologitaro. En kompilo de muziko el la filmo, bone percepteblas, kiom fre?a restis la muziko:

John Barry: A View To A Kill Suite

Suito de la Praga Filmharmonia Orkestro, kiu uzas muzikon el amba? filmoj, bone montras, kiom facile kombineblaj estas la muzika?oj. Necesas atenti por diri, kie okazas la transiroj.

City of Prague Philharmonic Orchestra: On Her Majesty’s Secret Service / A View to a Kill – Suite

Sed John Barry anka? verkis la titolan muzikon por la televida serio “The Persuaders”. ?i fami?is en Germanujo sub la nomo “Die Zwei” (“La du”) pro la humuroplena sinkronizado. Anka? tiu ?i muzika?o neniom perdis de sia fre?eco, kiel montras pl nova versio:

John Barry: Theme from The Persuaders

Boabyp/Europium: The Persuaders Theme 2007