Mi plej ŝatus morti

“In einem kühlen Grunde” estas kanto el la tempo de la Germana romantikeco. Facile penseblas, ke “nur estas folkloraĵo”. Sed estas imprese, kiom aŭtentike la teksto esprimas la sentojn post perdita amo. Forlasi la hejmon por iĝi bardo, esti indiferenta al milito kaj batalo, voli morti – ĉio ŝajnas pli bone eltenebla ol daŭrigi la antaŭan vivon.

Ĉe la supra versio mi aparte ŝatas, ke ne kantas ĥoro, sed unuopa persono. Tio faras multe pli personan, intiman impreson. Krom “Die Gedanken sind frei” (Liberas la pens’), tiu ĉi kanto estas unu el miaj plej ŝatataj germanlingvaj popolkantoj. Kaj kiel ĉiam ĉe bona muzikaĵoj, la teksto daŭre havas ion por diri en la nuntempo.

5 pensoj pri “Mi plej ŝatus morti

  1. inga johanson

    La unuopa persono estas Hermann Prey(1929-1998), ĉu ne?
    Kiam la kanto estas preta oni sube povas vidi/aŭdi ke ankaŭ Max Raabe ĝin kantas.
    Mi havas la DVD-n kie Max Raabe kune kun Thomas Quasthoff kaj du pli kvartetas en Berlino.
    Sed mi opinias kiel vi, plej bonas la kantado de Hermann Prey sole.
    Kiu kantas Liberas la pens’ ?

  2. DĴ Kunar Aŭtoro

    Ne ekzistas la interpreto de “Die Gedanken sind frei” aŭ “Liberas la pens'”. Mi ne trovis iun surbendigon, kiu vere similas al mia gusto, sed plej proksimaj estas unu en la stilo de studenta asocio kaj de vira ĥoro. Ankaŭ la bildoj ĝenerale konvenas.

    Fakte la strofon pri vino kaj virino mi ne konis antaŭe – interesa enhava paralelo al la dua strofo de “Das Lied der Deutschen”, kies tria strofo hodiaŭ estas la Germana nacia himno. Kutime ĉe la lasta strofo oni altigas la duton.

    Plej grava diferenco al “In einem kühlen Grunde” estas, ke tiu kanto vere estas por kantado en grupo. Plej grava por mi estas, ke la kanto estas en 3/4-takto, do ne taŭgas por marŝo. Ken Miner iam menciis, ke li konas 4/4-taktan version… sed tiu estis tute nekonata al mi.

  3. DĴ Kunar Aŭtoro

    Fakte ekzistas traduko de “In einem kühlen Grunde” al Esperanto. Ĝin verkis Joachim Giessner. En PDF-dosiero kun multaj tradukoj de li legeblas:

    MUELA RAD’ TURNIĜAS

    Muela rad’ turniĝas
    en val’ dum nokt’ kaj tag’,
    foriris amatino
    loĝinta ĉe la lag’.

    Donante ringon ĵuris
    fidelon ŝi al mi,
    sed nun ringeto krevis,
    fidelon rompis ŝi.

    Mi volus formigradi
    kantante tra la mond’,
    de dom’ al dom’ kantadi,
    eterna vagabond’.

    Mi volus nun kun glavo
    galopi al batal’,
    ripozi en varma kavo
    en nigra nokta val’.

    Se mi la radon aŭdas
    de tiu muelil’,
    vin, morto, mi sopiras,
    ho fonto de trankvil’!

  4. Resonado: Muela rad’ turniĝas « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: